Homoj

William Barnes

La 22-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en1801) de la angla poeto, verkisto kaj filologo William Barnes (1801-1886)
en.wikipedia.org/wiki/William_Barnes
eo.wikipedia.org/wiki/William_Barnes
​En Esperanto ekzistas la traduko de la poeziaĵo “The Wife a-lost” (La edzino perdita), verkita en la dialekto de Dorset, la sudokcidenta angla graflando, kie situas la urbo Bournemouth (sidejo de la Universala Kongreso de Esperanto de 1949); per ĉi tiu traduko Marjorie Boulton gajnis la unuan premion (en la branĉo “tradukita poezio”) en la Belarta Konkurso de UEA de 1962.
​Mi transskribas la originalan tekston de la poeziaĵo kaj ĝian version al Esperanto, kaj aldonas:
– portreton de la poeto;
– karton el la Universala Kongreso de Esperanto de Bournemouth de 1949, kun la speciala stampo.


THE WIFE A-LOST

Sinc I noo mwore do zee your feäce,​
Up steärs or down below,​
I’ll zit me in the lwonesome pleäce,​
Where flat-bough’d beech do grow;​
Below the beeches’ bough, my love,
Where you did never come,​
An’ I don’t look to meet ye now,​
As I do look at hwome.​

Since you noo mwore be at my zide,​
In walks in zummer het,
I’ll goo alwone where mist do ride,​
Droo trees a-drippèn wet;​
Below the raïn-wet bough, my love,​
Where you did never come,​
An’ I don’t grieve to miss ye now,
As I do grieve at hwome.​

Since now bezide my dinner-bwoard​
Your vaïce do never sound,​
I’ll eat the bit I can avword​
A-vield upon the ground;
Below the darksome bough, my love,​
Where you did never dine,​
An’ I don’t grieve to miss ye now,​
As I at hwome do pine.​

Since I do miss your vaïce an’ feäce
In prayer at eventide,​
I’ll pray wi’ woone sad vaïce vor greäce​
To goo where you do bide;​
Above the tree an’ bough, my love,​
Where you be gone avore,
An’ be a-waïtèn vor me now,​
To come vor evermwore.

LA EDZINO PERDITA
(“THE WIFE A-LOST”)

Ĉar nun mi ne plu vidas vin
nokte aŭ dum la tago,
mi sidos sola sen edzin’
sub la platbranĉa fago:
sub faga branĉo, mia kara,
ĉeestis vi neniam,
kaj mi ne atendadas vin
kiel ĉehejme, ĉiam.

Ĉar nun mi estas tute sola
dum la someraj varmoj,
mi iros tra nebul’, izola
inter arbaraj larmoj:
sub pluvmalseka branĉo, kara;
tie vi ne esploris –
mi ne priploras vian morton
kiel mi hejme ploris.

Ĉar en la hejmo nun ĉetable
mankas la voĉo-sono,
mi manĝos ion nun, laŭeble,
kampare kaj sur ŝtono;
sub nigra branĉo, mia kara,
kie ne manĝis vi,
mi malpli sentas la foreston –
hejme mi sentas pli.

Ĉar voĉo kaj vizaĝo via
mankas ĉe vesper-preĝoj,
mi petas nur, ke graco dia
min sendu laŭ di-leĝoj
super la arbojn, mia kara,
kien vi iris jam,
kaj kie vi atendas min
nun por eterna am’.

William Barnes, trad. Marjorie Boulton
(“Esperanto de UEA” 1963-2, p. 27)

Unu penso pri “William Barnes

  1. Barnes, kiu (kiel la pli bone konata poeto Gerard Manley Hopkins) celis “purigi” la anglan lingvon per reiro al ghiaj anglasaksaj radikoj, verkis en la dialekto de sia regiono i.a por doni freshecon al la poezia lingvo. La uzo de dialekto igas la imagitan “mion” de la poemo simpla kamparano. Kompreneble, tiun elementon de strangeco kaj naiveco oni ne povas redoni en la angla, kaj sekve la bela traduko de Boulton tamen ne transdonas la (chu tamen sentimentalan?) richecon de la originalo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *