Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Komunista Manifesto

​La 21-a de februaro estas la datreveno de la publikigo (en 1848) de la “Manifest der Kommunistischen Partei” (Manifesto de la Komunista partio) de Karl Marx kaj Friedrich Engels
it.wikipedia.org/wiki/Manifesto_del_Partito_Comunista
eo.wikipedia.org/wiki/Manifesto_de_la_Komunista_Partio
​Ĝi estas iaspeca “sankta libro” por la sekvantoj de tiu ideologio, kiu – kvankam la koncernatoj ne volas aŭdi tion – havas egajn kontaktopunktojn kun religio: ankaŭ ĝi havas siajn ritojn, siajn karismajn estrojn, siajn sanktajn militojn, siajn ekskomunikojn, siajn sanktulojn, siajn martirojn (jen tiujn kreitajn de la kontraŭuloj, jen tiujn kiuj naskiĝas el “amika fajro”, kelkfoje en tragike laŭvorta senco).
​En Italio, kie longe superregis la tiel dirita “utopia socialismo”

Davide Lazzaretti


la unua kompleta traduko de la Manifesto al la itala estis publikigita nur en 1892, preskaŭ duonjarcenton post la apero de la originalo.
​Krom la malferma frazo («Fantomo ĉirkaŭvagas en Eŭropo: la fantomo de l’ komunismo), de tiu Manifesto fariĝis fama la fina frazo:
«Proletarier aller Länder, vereinigt euch!»
(Proletarioj el ĉiuj Landoj, unuiĝu!).
​kiu estis ankaŭ la devizo de Sovetunio.
Mi sendas, pri la detaloj, al la paĝoj de Vikipedio kaj al la ampleksa faka literaturo, nur listigante la tradukojn al Esperanto de la Manifesto:
– “Manifesto de la Komunista Partio”, trad. el la angla Arturo Baker, Chicago, 1908;
​- “La komunista manifesto”, trad. Emil Pfeffer, Düsseldorf, Sennacieca Asocio Tutmonda/ SAT, 1923;
– “Komentoj al la Komunista Manifesto”, trad. el la angla kaj kompilado de T. Veder, Sennacieca Asocio Tutmonda/ SAT, 1933;
– “La Komunista Manifesto de Karlo Marks kaj Frederiko Engels”, trad. Lora, Sennacieca Asocio Tutmonda/ SAT, Parizo, (3-a eldono 1936);
– “Manifesto de la Komunista Partio”, ilustrita, trad. Detlev Blanke, Moskva, Progreso, 1990; nova elektronika eldono, sen ilustraĵoj, Inko 2002
www.marxists.org/esperanto/marx-engels/1848/manifesto/mkp.pdf
– “Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio en la tradukoj de Detlev Blanke (1990), Emil Pfeffer (1923), Arturo Baker (1908), T. Veder (1933) kaj la germana originalo”, komp. Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011.
​Mi aldonas:
​- maksimumkarton aranĝitan per la soveta poŝtmarko de 1968 pro la 150-a datreveno de la naskiĝo de Karl Marx (ĉe-okaze: Marx, naskiĝinta en 1818, verkis la Manifeston en 1847, kiam li havis nur 29 jarojn);
– la kovrilon de la volumo de 1936;
– la sovetajn poŝtmarkojn de 1926 pro la Kongreso de Leningrado de Sennacieca Asocio Turmonda/ SAT. En la ovoforma kadro, estas la skribaĵo, en Esperanto kaj per Morsa alfabeto

Samuel Morse


Proletarioj el ĉiuj Landoj, unuiĝu!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *