Homoj

Gustavo Adolfo Becquer

La 17-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1836) de la hispana (andaluzia) poeto kaj verkisto Gustavo Adolfo Domínguez Bastida, konata kiel Gustavo Adolfo Bécquer (1836-1870)
it.wikipedia.org/wiki/Gustavo_Adolfo_B%C3%A9cquer
eo.wikipedia.org/wiki/Gustavo_Adolfo_B%C3%A9cquer
​Konsiderata unu el la plej grandaj poetoj de la hispana romantikismo, li esprimiĝis per lingvaĵo simpla, malproksima de ŝvelparolo, adresante sin al la sentimento kaj al la imagopovo, per versoj mallongaj kaj riĉaj je muzikeco, en kiuj oni aŭdas la eĥon de la andaluzia popola muziko.
​Liaj poeziaĵoj (“Rimas” – Rimaĵoj), je moderna sentiveco, influis la hispanajn poetojn de la Dudeka jarcento, aparte Miguel de Unamuno, Antonio Machado, Juan Ramón Jiménez, Rafael Alberti, Federico García Lorca

Federico Garcìa Lorca


​Li estis ankaŭ fajna verkisto (de li oni memoras, precipe, la kolekton de rakontoj “Leyendas” – Legendoj).
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio pri la vivpriskribaj notoj, substrekante, ke li mortis je nuraj 34 jaroj; nemulte antaŭ la morto, li diris: “Tengo el presentimiento de que muerto seré más y mejor conocido que vivo (Mi havas la antaŭsenton, ke mortinte mi estos pli multe kaj bone konata ol vivante).
​En Esperanto ekzistas ĉi tiuj tradukoj:
– Rima IX “Besa el aura que gime blandamente” (La akvon kisas), trad. Kálmán Kalocsay, “Eterna bukedo” 1931, p. 232; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 474;
– Rima XVI “Si al mecer las azules campanillas de tu balcón” (Se balkone viaj kampanoloj), trad. Kálmán Kalocsay, “Eterna bukedo” 1931, p. 231; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 474;
– Rima LXXIII – “¡Dios mío, qué solos se quedan los muertos!” (Ho Di’, kiel sola…), trad. Kálmán Kalocsay, “Eterna bukedo” 1931, p. 232-236; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 475-476;
– Rima LXXIII – “¡Dios mío, qué solos se quedan los muertos!” (Iu fermis ŝian apertan rigardon), trad. Luis Guillermo Restrepo Rivas
luisguillermo.com/beletro/
​- el “Leyendas” (Legendoj): “11- Creed en Dios” (Kredu al Dio), trad. Vicente Inglada Ors, “La Revuo” 1906-1907, I, p. 499-510.
​Mi transskribas, en la hispana kaj en la du versioj al Esperanto, lian poeziaĵon “¡Dios mío, qué solos se quedan los muertos!”, kortuŝan mediton pri la mistero de la morto kaj la vanteco de la homaj travivaĵoj.
Mi aldonas la bildon de la hispana bankbileto je 100 pesetoj de 1965, kun la portreto de Becquer.


Rima LXXIII
¡DIOS MÍO, QUÉ SOLOS SE QUEDAN LOS MUERTOS!

Cerraron sus ojos
que aún tenía abiertos,
taparon su cara
con un blanco lienzo,
y unos sollozando,
otros en silencio,
de la triste alcoba
todos se salieron.

La luz que en un vaso
ardía en el suelo,
al muro arrojaba
la sombra del lecho;
y entre aquella sombra
veíase a intérvalos
dibujarse rígida
la forma del cuerpo.

Despertaba el día,
y, a su albor primero,
con sus mil rüidos
despertaba el pueblo.
Ante aquel contraste
de vida y misterio,
de luz y tinieblas,
yo pensé un momento:
?¡Dios mío, qué solos
se quedan los muertos!

De la casa, en hombros,
lleváronla al templo
y en una capilla
dejaron el féretro.
Allí rodearon
sus pálidos restos
de amarillas velas
y de paños negros.

Al dar de las Ánimas
el toque postrero,
acabó una vieja
sus últimos rezos,
cruzó la ancha nave,
las puertas gimieron,
y el santo recinto
quedóse desierto.

De un reloj se oía
compasado el péndulo,
y de algunos cirios
el chisporroteo.
Tan medroso y triste,
tan oscuro y yerto
todo se encontraba
que pensé un momento:
?¡Dios mío, qué solos
se quedan los muertos!

De la alta campana
la lengua de hierro
le dio volteando
su adiós lastimero.
El luto en las ropas,
amigos y deudos
cruzaron en fila
formando el cortejo.

Del último asilo,
oscuro y estrecho,
abrió la piqueta
el nicho a un extremo.
Allí la acostaron,
tapiáronle luego,
y con un saludo
despidióse el duelo.

La piqueta al hombro
el sepulturero,
cantando entre dientes,
se perdió a lo lejos.
La noche se entraba,
el sol se había puesto:
perdido en las sombras
yo pensé un momento:
?¡Dios mío, qué solos
se quedan los muertos!

En las largas noches
del helado invierno,
cuando las maderas
crujir hace el viento
y azota los vidrios
el fuerte aguacero,
de la pobre niña
a veces me acuerdo.

Allí cae la lluvia
con un son eterno;
allí la combate
el soplo del cierzo.
Del húmedo muro
tendida en el hueco,
¡acaso de frío
se hielan sus huesos…!

¿Vuelve el polvo al polvo?
¿Vuela el alma al cielo?
¿Todo es sin espíritu,
podredumbre y cieno?
No sé; pero hay algo
que explicar no puedo,
algo que repugna
aunque es fuerza hacerlo,
el dejar tan tristes,
tan solos los muertos.

Gustavo Adolfo Bécquer

HO DI’, KIEL SOLA…

L’ okulojn senfermajn
al ŝi oni fermis,
littolon sur ŝia
vizaĝ’ oni sternis,
kaj ĉiuj, silente
aŭ plore, ĝemspire,
la ĉambron malĝojan
forlasis forire.

La lum’, kiu tere
en vazo flagretis,
la ombron de l’ lito
sur muron alĵetis,
kaj inter ĉi ombro
vidiĝis sur muro
en akra desegno
la korpa konturo.

Vekigis la tago.
Je l’ lum’ matenfrua
vekiĝis el dormo
popolo milbrua,
mallum’ kaj mistero
kontrastis plenforte
kun lumo kaj vivo…
Mi pensis senforte:
ho Di’ kiel sola
oni restas postmorte.

Kaj ŝin oni ŝultre
al templo ekspedis,
kaj en la kapeIo
la ĉerkon demetis,
ĉirkaŭis la palajn
restaĵojn la briloj
de flavaj kandeloj
kaj nigraj drapiroj.

L’ animsonorilo
forsonis. Al fino
de preĝo alvenis
maljuna avino.
Ŝi iris tra l’ navo,
la pordoj postknaris,
kaj ree dezerta
la templo nun staris.

Pendolo horloĝa
la tempon mezuris.
dormemaj kandeloj
krakete susuris,
ho tiel malĝoje,
timige, kortorde
renkontis ŝin ĉio…
Mi pensis senforte:
ho Di’, kiel sola
oni restas postmorte.

Ferlango de l’ turo
lamentis metale,
adiaŭsalutis
ŝin sentimentale,
parencoj, amikoj
en nigra ĉagreno
ŝin sekvis en trupo
al tomba ĝardeno.

Por lasta, malvasta
kaj frosta azilo
la niĉon malluman
jam faris fosilo,
ŝin oni demetis,
kaj kovris terŝute,
kaj ĉiuj forlasis
adiaŭsalute.

Pioĉon tombisto
surŝultren alĵetis
kaj dum la foriro
tradente kantetis.
Eknoktis. Ekregis
silento tombkorte.
Dronante sub ombroj
mi pensis senforte,
ho Di’ kiel sola
oni restas postmorte.

En noktoj longegaj
de vintro glacia,
dum skuas fenestrojn
la vento vekria,
kaj frapas la vitrojn
la pluvo krudbate,
pri l’ povra knabino
mi pensas kompate.

Ĉar tie ja falas
la pluv’ eternflue,
la vento de vintro
atakas ŝin brue,
dum kuŝo rigida
en kav’ humidmura,
la ostoj glacias
pro l’ frosto terura.

Dispolvos la polvo,
transflugos animo?
Aŭ ĉio nur koto,
putraĵo kaj ŝlimo?
Ne scias, nek povas
mi diri pervorte,
sed sentas mi naŭzon,
funebron plenforte,
ĉar trista kaj sola
oni restas postmorte.

Gustavo Adolfo Becquer,
trad. Kálmán Kalocsay
(“Eterna bukedo”, 1931, p. 232-236;
“Tutmonda sonoro”, 1981, p. 475-476)

*****

RIMOJ, 73-A POEMO

Iu fermis ŝian apertan rigardon
kaj per blanka tuko kovris la vizaĝon;
kaj, silente kelkaj, aliaj ĝemante,
el malgaja ĉambro ĉiuj eliradis.

Eta flama lumo el glaso surplanka
ĵetadis, sur muron, la litan malblankon;
ankaŭ intermite, en la sama ombro,
aperis hardita la formo de l’ korpo.
Vekiĝis la tago, kaj dum la lumŝanĝo
kun multa bruado vekis sin vilaĝo.
Antaŭ la kontrasto de:
vivo, mistero, de lumo kaj ombro;
momente mi pensis:
Ho Di’, kiel solaj mortintoj restadas !

Ŝin portante ŝultre, irantaro pasis
kaj la ĉerkon ŝian en kapelo lasis.
Poste ŝtofoj nigraj kaj kandeloj flavaj
ĉirkaŭis funebre la restaĵon palan.

Dum la sonorado nome de l’ animo
finis la preĝadon maljuna virino;
ŝi trairis navon, la pordoj ĝemetis,
kaj la sankta ejo dezerta sin metis.

Aŭdeblis bontakta horloĝa pendolo
kaj la grinca sono de la vakskandeloj.
Kaj tiel timige, rigide, mallume,
ĉio ripozadis,
ke mi pensis dume:
Ho Di’, kiel solaj mortintoj restadas !

El turo plej alta aŭdeblis sonoro:
de la lango kupra adiaŭa priploro.
Amikoj, parencoj, kun nigraj vestaĵoj,
viciĝis formante la funebrantaron.

Pioĉo malfermis, komence de flanke,
azilejon lastan, etan kaj malblankan.
Oni ŝin enmetis, fermis per fajenco,
kaj gravemiene foriris parencoj.
Pioĉo surŝultre, la entombigisto,
zumante kanteton fore malaperis.
Alvenis krepusko, estiĝis silento.
Perdita mi ombre meditis momenton:
Ho Di’, kiel solaj mortintoj restadas !

Dum la longaj noktoj de la frosta vintro,
kiam la lignaĵoj krakas pro la vento,
kaj vipas fenestron gutoj de pluvego,
pri la junulino pensas mi solece.
Tie pluvo falas kun eterna zumo,
kaj ŝin atakadas la blovo de Bizo.
Kuŝanta en truo de malseka muro,
eble pro malvarmo frostiĝas femuro.

Ĉu sablo revenas al sablo?
Ĉu l’ anim’ al ĉiela ripoz’?
Ĉu materio malnobla putra ĉio?
Ekzistas afero tre nekomprenebla,
donanta suferon kaj naŭzon samtempan,
lasinte mortintojn malgaje solecaj.

Gustavo Adolfo Bécquer,
trad. Luis Guillermo Restrepo Rivas

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *