Homoj

Totò

La 15-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1898) de la itala (napola) aktoro kaj poeto Antonio de Curtis (1898-1967)
it.wikipedia.org/wiki/Tot%C3%B2
eo.wikipedia.org/wiki/Tot%C3%B2
​konata per la artista nomo Totò (malpligrandigo de Antonio: paradokse, la kompleta nomo de la artisto – kiu fieris pri sia nobela titolo “princo de Bizanco”, malgraŭ sia naskiĝo en kondiĉoj de grandega malriĉeco – estis longega: Antonio Griffo Focas Flavio Angelo Ducas Comneno Porfirogenito Gagliardi de Curtis di Bisanzio)
​Totò estas konsiderata unu el la plej grandaj italaj komikaj aktoroj (li estis difinita “La princo de la rido”), sed li majstre interpretis ankaŭ dramajn rolojn; kelkaj liaj eldiroj pasis en la italan komunuzan lingvaĵon, ekzemple: “Siamo uomini o caporali?” (Ĉu ni estas homoj aŭ kaporaloj?) (*), “Ma mi faccia il piacere!” (Sed bonvolu, mi petas! = Ne diru stultaĵojn!).
​Lia internacia famo (sed ankaŭ tiu en norda Italio) estas maljuste limigita de la fakto, ke plejofte li recitis en la napola dialekto, ne komprenata de ĉiuj, kaj la dublado de liaj filmoj ne sukcesis redoni la dialektajn nuancojn, kiuj estis en agordo kun liaj grimacoj, liaj gestoj, lia paŝomaniero.
​Totò estis ankaŭ fajna “serioza” poeto kaj versofaristo: estas famaj du liaj verkoj, la poeziaĵo “A livella” (La nivelilo)

(pri la egaleco antaŭ la morto: la nivelilo estas la intrumento utiligata de la masonistoj por aranĝi je la sama nivelo), kaj la kanzono “Malafemmena” (Fivirino), pri ama elreviĝo. Ambaŭ estis tradukitaj al Esperanto.
Ekzemplo pri lia memironio estas videbla en la maniero, en kiu li imagis sian funebraĵon: «Je mia funebraĵo estos tre bele, ĉar estos vortoj, vortegoj, laŭdoj, oni malkovros min granda aktoro: ĉar ĉi tiu estas belega lando, kie, tamen, por ke al iu oni rekonu ion, estas necese morti».
Mi sendas, pri liaj vivpriskribaj notoj, al la paĝoj de Vikipedio.
Mi transskribas la version en Esperanto de “A livella” (La nivelilo), kaj aldonas:
​- la italan poŝtmarkon de 2017 pro la 50-jara datreveno de la morto de Totò;
​- p. 105 de “Esperanto de UEA” 1999-6, kun bildo de Totò kaj parodio de lia eldiro “Ma mi faccia il piacere!” ( = ne diru stultaĵojn), ŝerce tradukita “But me faccia der pliasir” (kun kruda kunmeto de angla, napola, germana kaj franca), por moki la artefarita lingvon “Europanto”, lanĉitan de Diego Marani per la utiligo de vortoj tiritaj el la diversaj eŭropaj lignvoj
it.wikipedia.org/wiki/Europanto
eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropanto

​(*) La plej fama “spritaĵo” de Totò (sprita, sed profunda kaj tute ne ridiga) estas: “Siamo uomini o caporali? (Laŭvorte: Ĉu ni estas homoj aŭ kaporaloj?). Jen kiel li mem klarigas la sencon de ĉi tiu esprimo:

(Traduko al Esperanto):
>La homaron mi dividis en du kategoriojn de personoj: homoj kaj kaporaloj.
>La kategorio de homoj estas la plimulto, tiu de kaporaloj, bonŝance, estas la malplimulto.
>La homoj estas tiuj estuloj devigitaj labori dum sia tuta vivo, kiel bestoj, neniam vidante sunradion, sen iam ajn la plej malgranda kontentigo. ĉiam en la griza ombro de mizera ekzisto.
>La kaporaloj estas ĝuste tiuj, kiuj ekspluatas, kiuj tiranas, kiuj mistraktas, kiuj humiligas. Ĉi tiujn estulojn obsedatajn de sia avido pri gajno ni retrovas ĉiam flose sur la akvosurfaco, ĉiam ĉe la rega posteno, ofte nehavantaj la aŭtoritaton, la kapablon aŭ la inteligenton, sed kun la nura lerteco de ilia senhonta vizaĝo, de ilia perfortemo, pretaj ĉikani la kompatindan ajnulon.
>Do doktoro ĉu vi komprenis? Kaporalo oni naskiĝas, ne fariĝas! Al kiu ajn socitavolo ili apartenas, de kiu ajn nacio ili estas, rimarku tion: ili havas ĉiuj la saman vizaĝon, la samajn esprimojn, la samajn sintenojn, Ili ĉiuj pensas en la sama maniero!


LA NIVELILO

La duan de novembro laŭ kutimo
vizitas ni mortintojn en tombaro.
Tion postulas amo kaj estimo,
por ĉiu estas ĝi deviga faro.

Kaj ĉiam akurate en ĉi-tago
al onjo Vinjo mi kun neva amo
alportas florojn por omaĝa ago
kaj metas ilin tien por ornamo.

Ĉi-jare min okazis aventuro.
Ankoraŭ nun paliĝas la vizaĝo.
Di-patrino! Mi svenis pro teruro,
sed poste ja revenis la kuraĝo.

Jen la fakto! Aŭskultu min atente!
Alvenis jam la tempo de foriro.
Mi marŝis malrapide kaj silente
kaj mi gapadis tombojn kun admiro.

“Nobelo kuŝas tie ĉi, la grafo,
reganto de Rovigo kaj Beluno”,
sed pereinta, laŭ la epitafo,
nur pro gripo dum lasta la aŭtuno.

Kaj jen sur ĉio estis la blazono
kaj sube lampoj, lumaj krucoj, briloj,
tri roz-bukedoj kun funebra zono,
kandeloj, kandeletoj kaj lumiloj.

Apud la tombo de tiu sinjoro
estis alia tombo eta, eta
forlasita kaj eĉ sen unu floro,
sur ĝi nur unu kruco sed diskreta.

Sur la kruco apenaŭ oni legis
“Esposito Ĝenaro, balaisto”:
tiun tombon, laŭ mi, neniu flegis,
la mortinto ja restis sen asisto.

Mi cerbumis: jen estas nia vivo,
al iu ĉio kaj al iu nulo.
Tiu homo ne pensis, ho naivo!,
postmorte esti daŭre ĉifonulo.

Dum mian cerbon tenis ĉi-ideo
noktomeze sonoris jam la horo,
kaj min kaptitan skuis timo-veo
inter la kandeletoj kun angoro.

Sed jen mi vidas en la malproksimo
nu, du ombrojn marŝantajn. Mi vizias!
Ĉi-fakto, pensis mi, aspektas time
ĉu mi dormas, maldormas, fantazias?

Ne fantazio, estis ja la grafo,
okul-vitro, cilindro kaj surtuto,
kaj malantaŭe marŝis kvazaŭ ŝafo,
trenante balailon, homa bruto.

La dua certe estis ja Ĝenaro
la balaisto, princo de mizero.
Ne estas c-afere troa klaro,
ĉu mortintoj eliras en vespero?

Kiam ili alvenis tre proksime
la grafo haltis kaj jen ultimato.
Dolĉavoĉe sed firme kaj sentime
li diris al Ĝenaro: “Estimato!

De ci mi volas scii, ci fripono,
kial ci aŭdacas resti en ĉi-tombo
ĉe nobelo, ĉe homo kun blazono.
Eterne hontu pro via aplombo!

Mi favoras respekton al la plebo,
sed ci tenis vin kiel aĉa bubo;
via korpo rajtis ja al entombigo,
al entombigo, tamen, en la rubo.

Forpuŝas min ĉi tie la etoso
pro cia apudeco kaj …odoro.
Ci nepre migru al pli taŭga foso,
al samrangula parto kaj sektoro”.

“Grafa moŝto, ne estas kulpo mia,
vive ne farus mi tian perfidon.
Mia edzino estis ambicia,
mi ne povis kontraŭi la decidon.

Se mi vivus mi igus vin feliĉa,
mi mem transportus mian etan ĉerkon
ĝuste nun, tuj, laŭ faro senkondiĉa,
kaj tuj ĵetus ĝin for al fora sterko”.

“Kaj kion ci atendas, fuŝnaskito?
Ĉe mi ne estos pleba malmodero,
mi nobelas, alie pro incito
mi lasus nun liberon al kolero”.

“Nu, ek, montru nun ĉi tiun liberon!
Grafa moŝto, min tedas ĉi-debatoj.
Se mi estus vivanto, ne aero,
ni solvus la afero ja per batoj.

Sed ĉu vi pensas, ke vi estas Dio?
Mortinto mi, mortinto vi, ni samas,
malgraŭ via kontraŭa opinio.
Egalas ni, vi tion ne aklamas”.

“Ĉu ci aŭdacas, ci porko bordela,
kompari cin kun mi, cin el provinco,
kun mi naskita en lito nobela,
nasko ja enviebla eĉ por princo?”.

“Ne diru pri kristnasko aŭ pri pasko,
enŝtopu vian cerbon per humilo,
forgesu pri ĉi-klaŭna stultofasko.
La morto estas kio? Nivelilo!

Ĉiuj: reĝo, juĝisto, granda homo,
post paso de tombeja krado scias,
ke ĉio malaperis, eĉ renomo.
Vi pri tio ankoraŭ ne konscias.

Kaj do aŭskultu min, ne plu insistu,
akceptu min kaj “vivu” en komforto:
nur vivantoj stultumu kaj egoistu.
Seriozas la regno de la morto!”.

Totò (Antonio De Curtis)
trad. Renato Corsetti (2.2.2004)

2 pensoj pri “Totò

  1. Mi sugestus anstataŭigi la videon en Esperanto de “La nivelilo” kun la jena, kiu krom la teksto kaj subteksto en Esperanto, enhavas subtekstojn en multaj aliaj lingvoj:

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *