Homoj

Angelo Branduardi

La 12-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1950) de la itala kantaŭtoro kaj muzikisto Angelo Branduardi
it.wikipedia.org/wiki/Angelo_Branduardi
​(ne estas pri li vikipedia paĝo en Esperanto)
fama pro siaj esploroj en la kampo de popola muziko (itala kaj eksterlanda), kaj pro la inspiriĝo por siaj tekstoj, kiun li tiras (krom el la Biblio: Kohelet/ Predikanto)

eo.wikipedia.org/wiki/Kohelet
el Dante Alighieri

Divina Commedia – Dia Komedio


Francisko de Asizo

​Sergej Jesenin
eo.wikipedia.org/wiki/Sergej_Jesenin ).
William Butler Yeats
eo.wikipedia.org/wiki/William_Butler_Yeats
Franco Fortini

Franco Fortini

​En Esperanto ekzistas la traduko de du liaj kanzonoj:
​- “Alla fiera dell’Est” (En Foiro de l’ Orient’), reprilaboro de la tradicia juda kanto “Chad Gadyà” en.wikipedia.org/wiki/Chad_Gadya
(pri ĝi ne estas en Vikipedio paĝoj en Esperanto aŭ en la itala),
trad. Emanuele Rovere (Manŭel)

​- “La pulce d’acqua” (La akvopulo), inspirita al legendo de la amerikaj indianoj, trad. Giuseppe Castelli.
La akvopulo aŭ dafnio (scienca nomo: Daphnia pulex)
it.wikipedia.org/wiki/Daphnia_pulex
(ne estas pri ĝi vikipedia paĝo en Esperanto)
ne estas insekto (kiel ŝajnus laŭ ĝia komuna nomo), sed tre malgranda krustulo (longa maksimume 5 milimetrojn), kiu ŝuldas sian nomon al la malgrandegaj dimensioj kaj al la maniero moviĝi per saltoj; ĝi vivas en la akvofluejoj, nutrante sin per algoj, organikaj ruboj, bakterioj kaj bestetoj eĉ pli malgrandaj ol ĝi, konservante pura la akvon (kaj, siavice, ĝi estas nutraĵo por la fiŝoj).
​En la kulturo de la nordamerikaj denaskuloj (en kiu la homo estas nur unu el la kreitaĵoj kiuj loĝas la Teron), la homo mem povas esti kaŭzo de iu sia malsano, se li ne respektas la harmonion de la naturo; en la kanzono, iu viro dispremis akvopulon, muŝon, serpenton, kaj pro tio li estis punita de la Granda Spirito per la perdo de sia ombro (tio estas, sia spirito) kaj la malsano; por saniĝi, la viro devos restarigi la malrespektitan harmonion, kaj precipe sian internan ekvilibron, per kuracaj ritoj (“kantoj”).
​Mi transskribas la kanzonon “La pulce d’acqua”, en la itala kaj en Esperanto (La akvopulo), kaj aldonas foton de Angelo Branduardi.


LA PULCE D’ACQUA
Parole di Luisa Zappa, musica di Angelo Branduardi

È la pulce d’acqua
che l’ombra ti rubò
e tu ora sei malato
e la mosca d’autunno
che hai schiacciato
non ti perdonerà.

Sull’acqua del ruscello
forse tu troppo ti sei chinato,
tu chiami la tua ombra,
ma lei non ritornerà.

È la pulce d’acqua
che l’ombra ti rubò
e tu ora sei malato
e la serpe verde
che hai schiacciato
non ti perdonerà.

E allora devi a lungo cantare
per farti perdonare
e la pulce d’acqua che lo sa
l’ombra ti renderà.

AKVOPULO
Vortoj de Luisa Zappa, muziko de Angelo Branduardi
trad. Giuseppe Castelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/branduardi.html#AKVOPULO

Vian ombron akvopulo prenis for
kaj nun vi ne fartas bone,
kaj la muŝ’ aŭtuna
de vi premita
ne emas al pardon’.

Al la akvo de l’ rivero eble vi
tro klinis vin fripone.
Vi reen vokas la ombron, ĉu?
Sed ĝi ne venos plu.

Vian ombron akvopulo prenis for
kaj nun vi ne fartas bone;
la serpento verda
de vi premita
ne emas al pardon’.
Kaj nun vi povas sole kanzoni
por igi ĝin pardoni:
vian ombron reen pro skrupul’
donos la akvopul’.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *