La 11-a de februaro estas la datreveno de la starigo (en 1929) de la sendependa Ŝtato de Vatikanurbo (la antaŭa “Papa Regno” aŭ “Ŝtato de la Eklezio” estis ĉesinta la 20-an de septembro 1870, sekve de la okupado de Romo fare la Itala Regno
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/09/20/breccia-di-porta-pia/ ).
La rilatoj inter Sankta Seĝo (neprecize sed simple dirite, la Papo) kaj Italio estis difinitaj per Konkordato, Traktato kaj financa Konvencio, kiuj alprenis (kune) la nomon “Lateranaj Paktoj”
it.wikipedia.org/wiki/Patti_Lateranensi
eo.wikipedia.org/wiki/Lateranaj_Traktatoj
ĉar ili estis subskribitaj en la Laterana Palaco, alligita al la Roma Katedralo (Sankta Johano ĉe Laterano).
Kvankam tiuj Paktoj estis starigitaj kiam en Italio regis faŝismo, ili estas konservitaj ĝis nun (ili estis enprenitaj en la italan respublikanan Konstitucion validan ekde 1948)
nur iom “modernigitaj” en 1985; tamen, ekde 1977 la 11-a de februaro ne plu estas duonfesta tago en Italio www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1978_01.htm#9
(en Vatikano, en tiu tago oni solenas la Madonon de Lurdo).
De 1870 ĝis 1929, kiel signo de protesto kontraŭ la itala okupado de Romo, la Papoj ne eliris el la Vatikana Urbo (situanta ĉe la dekstra bordo de rivero Tibero, kiu trafluas Romon, dum la politika kerno de Italio – Ŝtatestro, Registaro, Parlamento, Urbodomo sur Kapitolo – situas maldekstre), kaj ili eĉ ne plu aperis ĉe la centra loĝio de la Baziliko de Sankta Petro por beni la homamasojn. Pro tio, kiam la katolikaj esperantistoj kongresis en Romo en septembro 1913, la tiama Papo Pio la deka akceptis ilin aŭdience en unu el la kortoj de Vatikano, tiu de Sankta Damaso (pri tio raportas “Espero katolika” 1913-99, p. 241-242).
Ampleksa prezento pri la okazintaĵoj antaŭ kaj post 1929 aperis en “Espero katolika” 1999-1/2, p. 14-29, kaj – jam pli frue – en “Espero katolika” 1928-37, p. 275-276, kaj 1930-89, p. 72-73.
Mi transskribas la esencajn partojn de artikolo publikigita en “Espero katolika” 1929-61, p. 320-321, pri la (ne facilaj) rilatoj inter faŝismo kaj la katolika Eklezio, precizigante, ke la malakordoj estis tre pli profundaj ol diras la artikolo, kiel oni povas konstati el la akrega parolado de Benito Mussolini de la 13-a de majo 1929 ĉe la Deputita Ĉambro:
www.mussolinibenito.it/discorsodel13_05_1929.htm
Mi aldonas:
– blokon el 6 vatikanaj poŝtmarkoj de 1986, laŭ skizo de Rita Morena, kiuj prezentas la Vatikanan Urbon dealte (“tutmondan riĉaĵon de la homaro”);
– la unuatagan koverton (UTK) de la itala poŝtmarko de 1959 pro la 30-jara datreveno de la Lateranaj Paktoj. La bildo de la koverto reproduktas foton de la tiamaj subskribintoj (Kardinalo Pietro Gasparri kaj la itala ĉefministro Benito Mussolini); la bildo de la poŝtmarko montras, de maldekstre, la turon de la Roma Urbodomo (Kapitolo), la fontanon antaŭ la Kvirinala Palaco (en 1929 reĝejo, nun sidejo de la Respublika Prezidanto) kaj la kupolon de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano;
– la unuatagan koverton (UTK) de la samtempaj vatikanaj poŝtmarkoj pro la sama datreveno (memorigata kiel “Conciliazione” = Repaciĝo). La poŝtmarkoj prezentas portreton de Papo Pio la 11-a.
Italaĵoj.
“Faŝismo postlasas dezerton”
La 11 februaro 1929 estis subskribita inter la Sankta-Seĝo kaj Italujo kontrakto en la Laterana Palaco, kiu fine solvis la «roman demandon». En Italujo okazis tiam vera eksplodo de ĝojo kaj entuziasmo; oni ĉie flagornamis la domojn, oni brue festis tiun certe gravan okazaĵon. En la tuta mondo la katolikoj ambaŭmane aplaŭdis tiun akton, plejparte atribuitan al la saĝa politiko de Mussolini.
Kaj la tutmonda gazetaro detale raportis pri la okazintaĵo kaj pri ĝi publikigis malsimilajn opiniojn de diversaj politikistoj. La plej eminentaj diplomatoj ne partoprenis en la brua ĝojo popola kaj nenion antaŭdecidis pri la konsekvencoj de tiu kontrakto. En la internaciaj politikaj rondoj oni eĉ sin demandis, ĉu Faŝismo fariĝis katolika, aŭ ĉu Katolikismo estis de nun faŝista?
Respondon havigis la tutlastaj okazaĵoj. La Laterana kontrakto solvis nur materian problemon kaj lasas tute sendependaj, unu de la alia, Faŝismo kaj Katolikismo; la ambaŭaj doktrinoj estas eĉ kontraŭaj en pli ol unu punkto.
Tion evidentigis la trihora parolado de Mussolini en la Deputitĉambro, la 13 majo lasta, kiam la ĉefministro proponis la oficialan konfirmon mem de la Laterana kontrakto. Mussolini ironie mokis la «Katolikan Agadon, tiel kara al la Papo», kaj certigis la malcedemon de Faŝismo pri la edukado de la junularo. «Alia reĝimo povas opinii, ke utile estus rezigni la edukadon de la novaj generacioj. Ni, tute ne! Pri tiu demando ni estas necedemaj. Ni devas havigi al la junularo la sencon pri vireco, potenco kaj konkeremo. Ni neniam permesos la restarigon de asocioj (t. e. la katolika skoltfederacio, N.D.L.R.) per ni disdetruitaj por ĉiam. Ĉiu sperte scias, ke kiam faŝista reĝimo komencas batalon, ĝi elfinas ĝin kaj postlasas dezerton».
En lia parolado en la Senato, la 23 majo, Mussolini denove certigis tiun necedeman pretendon faŝistan al la monopolo pri edukado de la junularo.
Faŝismo do ne fariĝis katolika, laŭ la doktrina vidpunkto…
…Ĉu Katolikismo fariĝis faŝista? Tute ne… la Sankta Seĝo kaj Italujo kontraktis pacon per la Laterana kontrakto. Sed Faŝismo kaj Katolikismo ambaŭ restas doktrinaj kontraŭuloj.
Se Mussolini kredas, ke Katolikismo, iam konfesos sin malsupera je Faŝismo, li tute eraras. Kiel multaj el siaj antaŭuloj, li frakasiĝos kontraŭ la Petra rokego.
Multaj el liaj admirantoj ŝatas kompari Mussolini kun Napoleono Ia, kaj tiu komparo eble plaĉas al la itala diktatoro. La komparo ŝajnas ĝusta. Kiel Bonaparto, tiel Mussolini venas el revolucia medio. Kiel Napoleono, tiel Mussolini restarigis ordon en lia lando. Kiel la franca imperiestro, la itala diktatoro kontraktis kun la Papo, ĉar li komprenis la neceson de la religio kiel socia bazo. Sed, se kiel Napoleono, Mussolini volas ankaŭ sklavigi la katolikan religion kaj la Papon por liaj politikaj celoj, tiel profunde kiel Napoleono, li tute eraras. Kiel Napoleono ja, tiel Mussolini disrompiĝos kontraŭ la firmega katedro de la Vikario de Jesu-Kristo.
MAX ROUB.
(“Espero katolika” 1929-61, julio 1929, p. 320-321)