La 10-a de februaro 2018 estas la 100-jara datreveno de la morto de la itala ĵurnalisto kaj patrioto Ernesto Teodoro Moneta (1833-1918)
it.wikipedia.org/wiki/Ernesto_Teodoro_Moneta
eo.wikipedia.org/wiki/Ernesto_Teodoro_Moneta
ricevinta en 1907 la Nobel-Premion por paco kune kun la franca juristo Louis Renault.
“Esperanto de UEA”, en numero 1907-1908, 22/23, rubriko “Tutmonda kroniko”, raportas pri tio en seka maniero: Decembro, 10. Kristianio. La deputitaro asignas la Nobelan premion de la paco al franco Renault kaj al italo Moneta.
(Mi memorigas, ke ĝis 1925 Oslo nomiĝis Christiania).
La busto starigita honore al li en la publikaj ĝardenoj de Pordo Venecio en Milano celebras lin kiel “Apostolon de la paco inter liberaj popoloj”.
Ne ĉiuj, tamen, samopinias, ĉar, ricevinte en 1907 la Premion por paco, Moneta kontraŭe en 1911 estis favoranto de la milito inter Italio kaj Turkio por la konkero de Libio, kaj ĉe la eksplodo de la unua mondmilito, en 1914, li pledis por la itala interveno kontraŭ la Centraj Imperioj.
www.europinione.it/ernesto-teodoro-moneta-un-ambiguo-premio-nobel-per-la-pace/
Ankaŭ en la esperantista mondo estis eldiritaj rezervoj, se juĝi el kvarpaĝa folio verkita en reformita latino de la eksa esperantisto Ruggero Panebianco, recenzita de Giacomo Meazzini en “L’Esperanto” 1922-5, paĝo 96, en kiu oni ludas ironie per la familia nomo “Moneta” (kiu en itala lingvo signifas “Mono”), citante la “malneŭtralecon en padovaj esperantistoj, kiuj sekvis Sinjoregon Moneta, kiu per sia «Secolo» instigis la paneŭropan militon. Moneta estinte dum pratempo granda pacifisto (!) kaj pro tio ricevinta la porpacan Nobelpremion je cent mil frankoj en ora moneto, ŝanĝinte opinion, ne sentis la devon redoni la malposediĝatan «monero»”.
(La kritiko al la padovaj esperantistoj aludas la eldonon de pormilitaj publikaĵoj en Esperanto:
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/08/13/antonio-salandra/ ).
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 1983 pro la 150-jara datreveno de la naskiĝo de Moneta, kun la speciala stampo de Milano.