La 9-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 2004) de la katolika Ĉefepiskopo kaj Kardinalo Opilio Rossi (1910-2004)
it.wikipedia.org/wiki/Opilio_Rossi
(ne estas pri li vikipedia paĝo en Esperanto)
naskiĝinta en Novjorko de italaj gepatroj, kiu en sia longa eklezia servado estis, apostola Nuncio (ambasadoro de la Papo) en Aŭstrio, kaj Prezidanto de la Pontifika Konsilio por laikoj.
“Espero katolika” skribis dufoje pri li (1980-6, p. 87-88, kaj 1992-1/2, p. 15-22), in rilato kun du aŭdiencoj, kiujn li konsentis, la 24-an de aprilo 1980 kaj en 1981, al Pastro Duilio Magnani
it.wikipedia.org/wiki/Duilio_Magnani
eo.wikipedia.org/wiki/Duilio_Magnani
kaj al Antonio De Salvo
it.wikipedia.org/wiki/Antonio_De_Salvo_(esperantista)
eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_De_Salvo
(respektive, Prezidanto kaj Sekretario de IKUE – Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), en la kadro de la kompleksaj kaj nefacilaj iniciatoj kiuj, en la daŭro de multaj jaroj, la 11-an de februaro 1992 kondukis al la oficiala rekono de IKUE kiel “Privata asocio de fideluloj laŭ pontifika juro”:
www.ikue.org/historio/ikuedekreto.htm
La kompleta teksto de la du artikoloj estas legebla ĉi tie:
www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1980_06.htm
www.esperokatolika.org/ek19911995/ek1992_0102.htm#9
Mi transskribas eron el la unua artikolo, kaj aldonas la dekreton de rekono de IKUE.
➢ La 24-an de aprilo 1980 Kardinalo Opilio Rossi tre afable interparolis kun Magnani kaj De Salvo, preskaŭ unu horon (interalie, li konfesis, ke li jam pli frue aŭdis pri Esperanto, ĉar, kiam li estis Nuncio en Aŭstrio, la tiama Federacia Prezidento, la esperantisto Franz Jonas, kelkfoje parolis al li pri la Internacia Lingvo: jen nekonata epizodo de la esperantista agado de la socialisto Jonas, kiu kun la Nuncio de la Sankta Sidejo babilis pri… Esperanto!). Kun intereso Kard. Rossi informiĝis pri la agado de IKUE, kaj li estis tre surprizita, aŭdante, ke la esperantistoj ne celas simple amon kaj fratecon, sed ili ankaŭ havas ampleksan apostolan agadon, kiu esprimiĝas per konkretaj faroj (eldonado, kongresoj, spiritaj ekzercoj, organizitaj bonfaraj iniciatoj, diskonigo de la vivo de la Eklezio ĉe nekatolikoj, nekristanoj kaj nekredantoj, ktp).
(EK 1980-6, p. 87-88)
Pri Franz Jonas kaj Esperanto: