La 19-an de januaro estas la datreveno de la unua prezento (en 1853) de la opero “Il Trovatore” (La Trobadoro)
it.wikipedia.org/wiki/Il_trovatore
eo.wikipedia.org/wiki/Il_trovatore
laŭ muziko de Giuseppe Verdi
it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Verdi
eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Verdi
La libreto estas tirita el la dramo “El Trovador” de Antonio García Gutiérrez
it.wikipedia.org/wiki/Antonio_Garc%C3%ADa_Guti%C3%A9rrez
eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_Garc%C3%ADa_Guti%C3%A9rrez
kaj fundamente estas verko de Salvadore Cammarano
it.wikipedia.org/wiki/Salvadore_Cammarano
kiu tamen mortis abrupte tuj post la kompletigo de la transskribo. Verdi, kiu deziris kelkajn modifojn, komisiis ilin al Leone Emanuele Bardare, donante precizajn instrukciojn (interalie, estis mallongigita la finaĵo).
Ekde la unua prezento la opero havis grandan sukceson, kiu daŭras ĝis nun.
Mi transskribas la tekston de la ario “Tacea la notte placida”, en la itala kaj en la versio al Esperanto (Silente regis nokta pac’) de Luigi Minnaja, kaj aldonas portreton de Giuseppe Verdi.
IL TROVATORE
Versi di Salvatore Cammarano,
musica di Giuseppe Verdi
Tacea la notte placida
e bella in ciel sereno
la luna il viso argenteo
mostrava lieto e pieno…
Quando suonar per l’aere,
infino allor sì muto,
dolci s’udiro e flebili
gli accordi d’un liuto,
e versi melanconici
un Trovator cantò.
Versi di prece ed umile
qual d’uom che prega Iddio
in quella ripeteasi
un nome… il nome mio!…
Corsi al veron sollecita…
Egli era! egli era desso!…
Gioia provai che agli angeli
Solo è provar concesso!…
Al core, al guardo estatico
La terra un ciel sembrò.
Obliarlo! Ah! tu parlasti
detto, che intender l’alma non sa.
Di tale amor, che dirsi
mal può dalla parola,
d’amor che intendo io sola,
il cor il cor il cor s’inebriò.
Il mio destino compiersi
non può che a lui dappresso…
S’io non vivrò per esso,
per esso, per esso,
per esso morirò!
S’io non vivrò per esso,
per esso io morirò,
ah sì, per esso morirò,
per esso morirò, morirò.
LA TROBADORO (Il Trovatore)
Versoj de Salvatore Cammarano,
muziko de Giuseppe Verdi
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/operaj.html#LA%20TROBADORO
Silente regis nokta pac’
kaj en ĉiel’ serena
l’ arĝenta gaje brila lun’
montriĝis ronde plena;
dum tra l’ kristala atmosfer’
ĝis tiam tute muta
dolxcaj aŭdiĝis, kvazaŭ ĝem’,
agordoj de liuto,
versaĵon dolorplenan, ha,
ekkantis trobadoro,
ekkantis trobador’;
versojn de preĝo humila de
person’ preĝanta Dion,
en kiu ripetadis sin
jen nomo, jen nomo mia!…
Tuje balkonen kuris mi…
Kaj ĝuste, ĝuste li estis!…
Ĝojon mi sentis, kiun nur
senti l ‘anĝeloj povas!…
Al kor’ kaj vid’ la tero
tiam ŝajnis la ĉiel,
ja ŝajnis la ĉiel’!
Lin forgesi! Ha vi parolis
vortojn nekomprenatajn de l’ kor’.
Per am’, pri kiu diri
ne povas la parolo,
sopiro de mi sola,
la kor’, la kor’, la kor’ ekzaltis sin.
Mia destin’ plenumi sin
ne povas de li fore…
Sed mi por li ne vivos,
ha por li, ha por li, ha por li mortos mi!
Kaj se mi por li ne vivos, ha mortos mi por li…
Ha jes! Ha mortos mi por li!
Ha mortos mi por li!