La 12-an de januaro estas la datreveno de la morto (en 1976) de la brita verkistino Agatha Mary Clarissa Miller (1890-1976), konata kiel Agatha Christie laŭ la familia nomo de la unua edzo
it.wikipedia.org/wiki/Agatha_Christie
eo.wikipedia.org/wiki/Agatha_Christie
fama (pli ol kiel aŭtorino de sentimentalaj romanoj, kun la pseŭdonimo Mary Westmacott) kiel verkintino de pli ol 70 krimromanoj, en kiuj agadas la belga detektivo Hercule Poirot kaj vigla maljunulineto, Miss Marple.
La libroj de Agatha Christie estis tradukitaj el la angla al almenaŭ 44 lingvoj, en du miliardoj da ekzempleroj.
En Esperanto ekzistas la versio de ŝia ĉefverko, “Murder on the Orient Express” (Murdo en la Orienta Ekspreso), tradukita de Etulo (Oliver Goldsmith), publikigita en 1936 kaj rete alirebla (zorge de Darold Booton):
i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20christie,%20agatha%20-%20murdo%20en%20la%20orienta%20ekspreso.pdf
www.esperanto.es:8080/jspui/bitstream/11013/3394/1/eo%20-%20christie%2c%20agatha%20-%20murdo%20en%20la%20orienta%20ekspreso.pdf
Mi aldonas poŝtmarkon de Insulo Mankso kun portreto de Agatha Christie, kaj britan poŝtmarkon pri la libro “Murder on the Orient Express” (Murdo en la Orienta Ekspreso).