La 10-an de januaro estas la datreveno de la morto (en 1778) de la sveda botanikisto Carl Nilsson (1707-1778), konata kiel Carl Linné, Carl von Linné, Carl a Linné, Carolus Linnaeus (en latino), Carlo Linneo (en la itala), Karolo Lineo (en Esperanto)
it.wikipedia.org/wiki/Linneo
eo.wikipedia.org/wiki/Karolo_Lineo
patro de la moderna scienca klasifiko de la vivuloj (animaloj kaj vegetaĵoj), surbaze de du nomoj, el kiuj la unua (skribita per maiuskla komenclitero) indikas la genron, kaj la dua (minuskle) la specion, pere de adjektivo, kiu povas rilati interalie al karakterizo (excelsa, grandiflora, niger, odoratum, foetida, sempervirens; respektive, altega, grandflora, nigra, bonodora, malbonodora, ĉiamverda), al la vivmedio (arvensis, sylvestre, aquaticum, rupestris; respektive, kampa, arbara, akva, roka), al la kulturado (sativa, domestica; respektive, kulturata, hejma), al la devenloko (japonica, chinense; respektive, japana, ĉina), al la nomo de la malkovrinto (ekzemple, carex bicknellii; geranium bicknellii; helianthemum bicknellii, laŭ la nomo de la esperantista botanikisto Clarence Bicknell
it.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell
eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell ).
La siglo “L.”, kiu aperas post multaj sciencaj nomoj en botaniko kaj en zoologio, indikas, ke la unua priskribo ŝuldiĝas al Lineo.
Principe, la nomoj estas en latino; sed ne malofte okazas, ke estas uzataj grekaj terminoj (ekzemple, macrocephala, microcarpa, polyphylla, melanocarpa, dodecaphylla; respektive, grandkapa, malgrandfrukta, plurfolia, nigrafrukta, dekdufolia); latino ebligis konservi ian unuformecon, malgraŭ la ĉiam pli ofta uzo de personaj nomoj, kiuj kompreneble havigas nenian indikon pri la karakterizoj de la organismo. Oni aldonu, ke la sistemo de Lineo ricevis tra la tempo multajn modifojn, kaj nuntempe oni emas grupigi pli laŭ la genetikaj afinecoj ol surbaze de la eksteraj karakterizoj, kio kondukis al la forigo de multaj el la malnovaj nomoj, kaj al la delokado de la elementoj de unu fako al alia.
Sed ekzistas ankaŭ pliaj malfaciloj, des pli rimarkindaj, kiom pli estas necese starigi internaciajn rilatojn; tio aparte validas por la nomenklaturo en Esperanto:
1- ĉiu popolo pritraktas en aparta maniero bestojn kaj kreskaĵojn, en rilato kun la specioj konataj en difinita loko kaj tempo. Ekzemple, kiam italo parolas pri “pino”, li pensas al ĉi tiuj arboj, inter la multaj specoj de pino: a-pinio/ itala pino/ hejma pino/ pinnuksa pino/ ombrela pino (Pinus pinea); b-pinastro/ sovaĝa pino/ mara pino (Pinus pinaster); c-arbara pino (Pinus sylvestris); d-en la plej sudokcidenta regiono, Kalabrio: nigra kalabria pino (Pinus nigra calabrica), afina al laricio. Sed se mi rigardas la japana-Esperantan vortaron, memkompreneble mi trovas, kiel ordinaran pinon, la japanan pinon (Pinus densiflora), tute nekonatan en Eŭropo;
2- ne utilaj estas la tro ĝeneralaj indikoj “pulchra, exculenta” (respektive, bela, frandinda) kaj similaj; mi vetas, ke neniu kapablas diveni ke malantaŭ la scienca nomo (de Lineo, ne plu uzata) “musa sapientum” kaŝiĝis banano;
3- nesufiĉaj, aŭ eĉ misgvidaj, estas la ĝeneralaj indikoj “grandis, gigas, parva, minima” (respektive, granda, giganta, malgranda, malgrandega), kaj similaj, se oni ne konas la diversajn speciojn, kaj do oni ne pvas kompari ilin por kompreni la rilatojn de grandeco;
4- ne multe helpas la geografiaj indikoj, jen ĉar kelkfoje ili estas eraraj (ekzemple, la scienca nomo de abrikotujo estas “Prunus armeniaca”, t.e. armenia prunuso, ĉar oni erare opiniis, ke ĝi venis el Armenio), jen ĉar malmultaj scias, de kie devenas la plantoj (ekzemple, la scienca nomo de mespilarbo komuna en Italio estas “Mespilus germanica”, t.e. germana mespilarbo); jen ĉar en apartaj kazoj la devenloko aldonas nenion cele al kompreno (la scienca nomo de ordinara kamelio estas “Camellia japonica”, t.e. japana kamelio, ĉar ĝi atingis Eŭropon el Japanio; sed ĉiuj specioj de kamelio venas el Japanio, do la adjektivo ne utilas por distingi);
5- ofte estas nenia rilato inter la scienca nomo kaj tiuj komunuzaj en la naciaj lingvoj; ekzemple, en la itala la arbara pino (“Pinus sylvester”) estas nomata “pino de Skotlando”; en la centraj kaj sudaj italaj dialektoj, oranĝo estas nomata “portogallo” (portugalio), ĉar ĝia arbo estis importita al Romo el Portugalio, kvankam ĝi ne devenas el tiu Lando. Estas kurioza, pri tio, la popola kredo, kiu inversigis la realon, supozante, ke Portugalio nomiĝas tiel ĉar riĉa je oranĝoj; skribas la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863):
Sto regno tiè sto nome qua,
perché in quelli terreni de laggiù
de portogalli ce ne sò a crepà.
(Ĉi tiu regno havas jenan nomon
ĉar en tiuj foraj regionoj
da oranĝoj estas abunda kvanto)
6- ofte, por unu sama subjekto (planto aŭ besto) estas pluraj sciencaj nomoj, ĉar tra la tempo okazis transloko de unu kategorio al alia, aŭ ĉar iuj sciencistoj opiniis ke ili malkovris specion, jam konatan per alia nomo, aŭ ĉar aliaj sciencistoj preferis atribui novan nomon taksatan pli taŭga (eĉ nur por ŝanĝi la gramatikan genron, ekzemple sylvestris/ sylvestre, nobilis/ nobile, montanus/ montana, aŭ por skribi iun detalon en malsama maniero, ekzemple pyrus/ pirus, sylvester/ silvestre).
La sekvo estas granda konfuzo: ekzemple, mandarinujo nomiĝas science Citrus nobilis, Citrus nobile, Citrus deliciosa, Citrus madurensis, Citrus reticulata; kaj pomarbo nomiĝas Malus domestica, Malus pumilia, Pyrus malus, Pirus malus.
Pri la biografiaj donitaĵoj de Lineo, mi sendas al la paĝoj de Vikipedio (des pli, ke tiu en Esperanto estas nekutime ampleksa).
Mi aldonas:
– la kovrilon de la libro “Kredo, floroj, dinamito”, pri kiu mi jam parolis en la artikolo pri Alfred Nobel
– la italan poŝtmarkon de 1967 kaj tiun sanmarinan de 1973, en kiuj pomarbo estas nomata, respektive, “malus domestica” kaj “pirus malus”;
– italan poŝtmarkon de 1978, kun la bildo de epinefelo/ serano (en la itala, “cernia”; en Esperanto, laŭ kelkaj vortaroj, “meruo”, “epinefelo”, “serano”) kaj la scienca nomo “Epinephelus guaza”; tiu sama fiŝo havas aliajn 10 sciencajn nomojn (Epinephelus brachysoma, Epinephelus gigas, Cerna gigas, Holocentrus gigas, Serranus aspersus, Serranus cernioides, Serranus fimbriatus, Serranus gigas, Serranus guaza, Serranus marginatus). La kurioza detalo estas, ke du adjektivoj en la sciencaj nomoj estas inter si kontraŭdiraj: “brachysoma”, ja, signifas, ke ĝi havas mallongan korpon, dum “gigas” indikas, ke ĝi estas giganta.