Homoj

Paul Verlaine

​La 8-an de januaro estas la datreveno de la morto (en 1896) de la franca poeto Paul Marie Verlaine, konata kiel Paul Verlaine (1844-1896)
it.wikipedia.org/wiki/Paul_Verlaine
eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Verlaine
​unu el la plej grandaj elstaruloj de la tiel diritaj “malbenitaj poetoj” (el la titolo de la verko de Verlaine mem “Les poètes maudits”)
it.wikipedia.org/wiki/Poeti_maledetti
eo.wikipedia.org/wiki/Fipoeto
​kategorio kiun oni povas retrorigi ĝis la italo Cecco Angiolieri (1260-1313) kaj la franco François Villon (1431-1474), sed kiu havas sian plej grandan esprimon (krom en Verlaine) en la francoj Charles Baudelaire (1821-1867), Arthur Rimbaud (1854-1891) kaj Stéphane Mallarmé (1842-1898): artistoj kun nesociema kaj memdetrua vivo, komprenitaj kaj aprezataj nur post la morto.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio pri la donitaĵoj de iu vivo sub la signo de alkoholo, de perforto, de aliseksaj rilatoj kun putinoj kaj samseksaj precipe kun la juna Rimbaud.
​De Verlaine estas aparte famaj du poeziaĵoj:
​- “Art poétique” (Arto poetika), trad. Gaston Waringhien, Literatura Mondo 1938, p. 6; La Nica Literatura Revuo 1957, 3/3, p. 83-84)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/verlaine/artou.html
kun la versoj fariĝintaj proverbecaj rilate la muzikecon postulatan ĉe poeziaj tekstoj, kiuj devas elvoki pli ol priskribi:

De la musique avant toute chose,
et tout le reste est littérature.

Muzikon antaŭ ĉio alia!
Ĉio cetera – literaturo.

(trad. Kálmán Kalocsay)
​(En “Literatura Mondo” 1938-1, p. 6-7, estas ankaŭ eseo de Gaston Waringhien, titolita “Noto al la Arto poetika de Verlaine kun aldonaj rimarkoj pri la poezio kaj la sprito”);

– “Chanson d’automne” (Aŭtuna kanto) – muzikigita, interalie, de Charles Trénet, kiu almetis al ĝi kelkajn malgrandajn modifojn
www.youtube.com/watch?v=Wtx6o7o3-W0
famega ne nur pro sia melankolia muzikeco, sed ĉefe ĉar ĝiaj komencaj versoj («Les sanglots longs/ des violons/ de l’automne/ blessent mon cœur/ d’une langueur/ monotone»), dissenditaj de Radio Londono je la horo 21.15 de la 5-a de junio 1944 www.youtube.com/watch?v=0gDgNi30spA
konsistigis la kodan mesaĝon al la franca Rezistado por ke ĝi startigu la kontraŭnazian sabotadon konekse kun la aliancana surlandiĝo en Normandio de la posta tago 6-a de junio
it.wikipedia.org/wiki/Sbarco_in_Normandia
eo.wikipedia.org/wiki/T-Tago
​Ĉi tiu poeziaĵo estis tradukita al Esperanto tri fojojn (eĉ kvar, se oni konsideras memstara tiun publikigitan en 1981 en “Tutmonda sonoro”, kiu diferenciĝas nur pro du detaloj de tiu antaŭa de 1957 de Kalocsay mem): de Antoni Grabowski, jam en 1913, en la volumo “El Parnaso de Popoloj”; kaj de Kálmán Kalocsay, unue en 1923 (en “Literatura Mondo” 1923-3, p. 46), poste, en alia maniero, en 1957 (“La Nica Literatura Revuo” novembro-decembro 1957, 3/2, p. 43-44), kaj fine en 1981 en “Tutmonda sonoro”, 2, p. 467.
​Bedaŭrinde, neniu el tiuj versioj ĉeestas en la retpaĝo www.antiwarsongs.org/canzone.php?lang=it&id=47504
samkiel Vikipedio ne mencias la multegajn tradukojn al Esperanto de poeziaĵoj de Verlaine.
​La esperantistoj posedas enorman trezoron kulturan kaj socian, kiun ili tamen ne prezentas en taŭga maniero al la mondo, ankaŭ ĉar ofte ili mem ne konas ĝian ekziston (kaj la celo de ĉi tiu blogo estas ĝuste tiu, porti al la lumo tiun trezoron).
​Mi transskribas “Chanson d’automne” en la franca, en la itala kaj en Esperanto; mi listigas la poeziaĵojn de Verlaine tradukitajn al Esperanto (pli precize: tiujn, kiujn mi trovis), kaj aldonas:
​- la belgan poŝtmarkon de 2010 pri Paul Verlaine kaj Arthur Rimbaud;
​- la usonan poŝtmarkon de 1994 pro la 50-a datreveno de la aliancana surlandiĝo en Normandio.


CHANSON D’AUTOMNE

Les sanglots longs
des violons
de l’automne
blessent (1) mon cœur
d’une langueur
monotone.

Tout suffocant
et blême, quand
sonne l’heure,
je me souviens
des jours anciens
et je pleure;

et je m’en vais
au vent mauvais
qui m’emporte
deçà, delà, (2)
pareil à la
feuille morte.

(1) Trénet: bercent
(2) Trénet: de ci, de là

Paul Verlaine

CANZONE D’AUTUNNO

I lunghi singhiozzi
dei violini
dell’autunno
feriscono il mio cuore
con un languore
monotono.

Tutto affannato
e pallido, quando
suona l’ora,
io mi ricordo
dei giorni antichi
e piango;

e me ne vado
nel vento maligno
che mi porta
di qua, di là,
simile alla
foglia morta.

Paul Verlaine, trad. ADS

AŬTUNA KANTO
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/auxtuna_kanto.html

Dum ĝeme-sona,
la violona
aŭtuna spir’,
premiĝas koro
de monotona
sopir’.

Iĝante pala
ĉe la metala
horo-sonor’,
de l’ rememoro
iras kun ploro
mi for.

La vento blovas
kaj for min ŝovas,
kaj estas mi,
kiel falinta
kaj flaviĝinta
foli’.

Paul Verlaine, trad. Antoni Grabowski
(“El Parnaso de popoloj”)

AŬTUNA KANTO

Long-ĝema son’
de l’ violon’
velk-sezona
vundas en kor’
min per langvor’
monotona.

Hor’ batas nun…
Mi palas kun
kor’ senpova,
memoras mi
kaj ploras pri
hor’ malnova.

Ekvagas jen,
zigzagas en
vento mi
kun svena fal’,
simile al
velk-foli’…

Paul Verlaine, trad. Kálmán Kalocsay
(Literatura Mondo 1923-3, p. 46)

AŬTUNA KANTO
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr32/verlaine/auxtuna_kantou.html

La velk-sezon’
per violon’
ĝemosona
vundas ĉe l’ kor’
min per langvor’
monotona.

Sufoke nun
kaj pale, dum
tintoj horaj,
memoras mi
kaj ploras pri
tagoj foraj.​

Mi vagas, jen
zigzagas en
vento forta
kun svena fal’,
simile al
frondo morta.

Paul Verlaine, trad. Kálmán Kalocsay
(La Nica Literatura Revuo 1957, 3/2, p. 43-44).

AŬTUNA KANTO

La velk-sezon’
per violon’
ĝemo-sona
vundas ĉe l’ kor’
min per langvor’
monotona.

Sufoke nun
kaj pale, dum
tintoj horaj,
memoras mi
kaj ploras pri
tagoj foraj.​

Mi vagas, jen
zigzagas en
vento forta
kun svena fal’,
simile al
branĉo morta.

Paul Verlaine, trad. Kálmán Kalocsay
(Tutmonda sooro, 1981, 2, p. 467)

***
​Krom tiuj jam cititaj, ekzistas jenaj tradukoj de Verlaine al Esperanto:
​Oltre a quelle già citate, esistono queste versioni di Verlaine in Esperanto:

​- La lune blanche (La luna bianca; La blanka luno), trad. Kálmán Kalocsay, Esperanto de UEA, 1920-6, p. 107;
nova versio/ nuova versione: Literatura Mondo 1923-3, p. 46;
nova versio/ nuova versione: Tutmonda sonoro, 1981, 2, p. 467;
– Colloque sentimental (Colloquio sentimentale; Sentimentala interparolo), trad. Kálmán Kalocsay, Literatura Mondo 1923-3, p. 46;
nova versio/ nuova versione: La Nica Literatura Revuo 1957, 3/2, p. 46-47
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr32/verlaine/sentimentalau.html
nova versio/ nuova versione: Tutmonda sonoro, 1981, 2, p. 466;
– Femme et chatte (Donna e gatta; Virino kaj kato), trad. Kálmán Kalocsay, Literatura Mondo 1923-3, p. 46;
nova versio/ nuova versione: Tutmonda sonoro, 1981, 2, p. 468;
– Mon rêve familier (Il mio sogno familiare; Mia intima revo), trad. Kálmán Kalocsay (Esperanto de UEA 1920-7/8, p. 133;
nova versio/ nuova versione: Eterna bukedo, 1931, p. 225;
nova versio/ nuova versione: Tutmonda sonoro, 1981, 2, p. 466;
– Mon rêve familier (Il mio sogno familiare; Mia intima revo), trad. Miklós Fehér;
– Mon rêve familier (Il mio sogno familiare; Mia intima revo), trad. Wouter Pilger;
– Mon rêve familier (Il mio sogno familiare; Mia intima revo), trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo” 1957, 3/2, p. 43
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr32/verlaine/intima_revou.html
– Après trois ans (Tre anni dopo; Post tri jaroj), trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/2, p. 42
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr32/verlaine/tri_jaroju.html
– Nevermore (Mai più; Neniam plu), trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo” 1957, 3/2, p. 43-44
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr32/verlaine/nevermoreu.html
– Clair de lune (Chiaro di luna; Lunklaro), trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo” 1957, 3/2, p. 44-45
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr32/verlaine/lunklarou.html
– Le faune (Il fauno; La faŭno), trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/2, p. 45
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr32/verlaine/fauxnou.html
– Mandoline (Mandolino), trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/2, p. 45
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr32/verlaine/mandolinou.html
– En sordine (In sordina; Sordine), trad. Geraldo Mattos;
– En sordine (In sordina; Sordine), trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo” 1957, 3/2, p. 46
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr32/verlaine/sordineu.html
– Sordine (In sordina; Obtuze), trad. Roland Platteau 2003
r.platteau.free.fr/TradukitajPoemoj.htm#Obtuze
– Avant que tu ne t’en ailles (Prima che te ne vada; Antaŭ ol via forturno), trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/2, p. 47-48)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr32/verlaine/fortunou.html
– Il pleure dans mon coeur (Piove nel mio cuore; Ploras en mia koro), trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/2, p. 48-49
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr32/verlaine/plorasu.html
– Il pleure dans mon coeur (Piove nel mio cuore; En mia koro ploras), trad. Kálmán Kalocsay, Tutmonda sonoro, 1981, 2, p. 468;
– Green (Verde; Verda), trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/2, p. 49)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr32/verlaine/greenu.html
– Été (Estate; Somero), trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo” 1957, 3/2, p. 49)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr32/verlaine/somerou.html
– Berceuse (Ninna nanna; Lulkanto), trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/3, p. 81)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/verlaine/lulkantou.html
– Le ciel est par-dessus le toit (Il cielo è al di sopra del tetto; Ĉielo super la tegment’, trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/3, p. 82
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/verlaine/tegmentu.html
– Le ciel est par-dessus le toit (Il cielo è al di sopra del tetto; La ĉielo bluon spegulas), trad. Kálmán Kalocsay, Tutmonda sonoro, 1981, 2, p. 467;
– L’hiver (L’inverno; Vintro), trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/3, p. 83)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/verlaine/vintrou.html
– Mon Dieu m’a dit (Il mio Dio mi ha detto; Dio al mi), trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/3, p. 85)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/verlaine/diou.html
– Respondis mi, trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/3, p. 85)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/verlaine/respondisu.html
– Min amu!, trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/3, p. 86)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/verlaine/kisonu.html
– Sinjor’, mi timas, trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/3, p. 86
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/verlaine/timasu.html
– Poste eliru!, trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/3, p. 87
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/verlaine/posteu.html
– Certe, se vi ĝin volas meriti, filo, trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/3, p. 87
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/verlaine/certeu.html
– Aĥ, Dio! kio estas al mi?, trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/3, p. 88
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/verlaine/larmasu.html
– Kaj por vin rekompenci, trad. Gaston Waringhien, La Nica Literatura Revuo 1957, 3/3, p. 88)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/verlaine/rekompenciu.htm

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *