Homoj

Danilo Dolci

La 30-an de decembro estas la datreveno de la morto (en 1997) de la itala sociologo, poeto kaj aktivulo favore al neperforto kaj kontraŭ mafio Danilo Dolci (1924-1997)
it.wikipedia.org/wiki/Danilo_Dolci
eo.wikipedia.org/wiki/Danilo_Dolci
kromnomita Gandhi de Sicilio.
Mi sendas, pri liaj biografiaj sciigoj, al la paĝoj de Vikipedio (kaj mi ĝojas, ke sekve de mia atentigo oni starigis paĝon en Esperanto pri li), kaj al la prezento de Carlo Minnaja en la volumo “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, FEI 2012.
Tiu libro entenas ankaŭ (paĝoj 302-305) la tradukon al Esperanto, fare de Carlo Minnaja, de ĉapitro el la kolekto de Danilo Dolci “Racconti siciliani” (Siciliaj rakontoj), verkita originale en popola duondialekta lingvaĵo.
​Mi transskribas la prezenton de Carlo Minnaja, kaj aldonas:
– la kovrilon de la volumeto de Augusto Cavadi “La Mafia spiegata ai turisti” (tradukita al Esperanto, kun la titolo “Mafio klarigita al turistoj”, de Michela Lipari kaj Carlo Minnaja, antaŭparolo de Giuliano Turone, en la perspektivo de la Itala Kongreso de Esperanto de 2012 en la sicilia urbo Mazara del Vallo), eld . Di Girolamo, Trapani 2011
(recenzo de Konstanten Krysakov en “La ondo de Esperanto” 2011-11
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-cavadi.htm ;
iom pli trafa recenzo, de Nikolao Gudskov, ĉe www.esperanto.be/fel/publika/010379p.php?p
– la italan poŝtmarkon de 2017 memore al du el la (bedaŭrinde multaj) viktimoj de mafio, Pio La Torre kaj Rosario Di Salvo, murditaj la 30-an de aprilo 1982.


DANILO DOLCI

Danilo Dolci (1924-1997), filo de slovenino kaj italo, pro la fervojista profesio de la patro translokiĝas plurfoje dum la junaĝo,
Naskiĝinte en Sesana (nun Slovenio) li abiturientiĝas pri arto en Milano. Lin altiras muziko, precipe Bach, kaj klasikaj aŭtoroj socie kaj morale engaĝitaj, kiel Voltaire kaj Tolstoj. Dum la unuaj jaroj de la milito li estas en Piemonto; militrifuze kontraŭ la faŝista respubliko de Norda Italujo li eskapas al Abruco, post la milito li revenas al Milano kaj preskaŭ diplomiĝas pri arkitekturo, sed antaŭ la diskuto de la fina disertacio li foriras kaj partoprenas la eksperimenton de Nomadelfia, modelo de komunuma vivo, fondita de pastro Zeno Saltini en regiono Emilio.
En 1952 li translokiĝas al okcidenta Sicilio, kie li intense partoprenas la neperfortajn luktojn kontraŭ mafio kaj subevoluo, por la homaj kaj laboraj rajtoj, tiel ke li povas plenrajte esti konsiderata sicilia verkisto. Lia socia engaĝiĝo iĝas ekstreme intensa, li vojaĝas tra la tuta insulo enketante pri la mizera stato de la popolo, vivanta en konstanta malriĉo jam de generacioj, al kiu la ŝtato aperas pli kiel severa leĝdonanto ol kiel kreanto de rimedoj por progresigo de la regiono. Energia estas lia denunco kontraŭ mafio kaj kontraŭ la aŭtoritatoj kiuj, kaŝe aŭ aperte, ĝin apogas; pro ĉi tiu denunco li estas akuzita, la proceso daŭras jarojn, kaj nur pro amnestio li sukcesas eviti karceron. Pluraj dekoj da verkoj (inkluzive poemarojn) atestas pri lia skrupula dokumentiteco pri la situacio en la tiutempa Sicilio kaj instigas al neperforta lukto kontraŭ situacio kiu ne permesas evoluon.
Kvankam la socia kaj ekonomia situacio de la insulo draste ŝanĝiĝis en la lasta duonjarcento, la verkaro de Dolci havas valoron ne nur de historia dokumento: lia konstanta apudesto ĉe la popolo inspiris paĝojn de vera literaturo ne nur raporta aŭ denunca, sed ankaŭ lirika.
Carlo Minnaja “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, FEI 2012, p. 301

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *