Homoj

Biagio Marin

La 24-an de decembro estas la datreveno de la morto (en 1985) de la itala poeto kaj verkisto Biagio Marin (1891-1985)
it.wikipedia.org/wiki/Biagio_Marin
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
naskiĝinta kaj mortinta en Grado (mara urbeto en la friula provinco Gorico, mezvoje inter Venecio kaj Triesto), sed vivinta longatempe aliloke (Gorico, Pisino de Istrio, Florenco, Vieno, Svislando, Romo, Triesto).
Malgraŭ ĉio, en sia longa vivo Biagio Marin restis ĉiam fidela al la dialekto de Grado (“graisàn), fundamente venetia sed kun fortaj friulaj influoj; lia poezia agado levis tiun dialekton al beletra digno. Kiu konas la venecian dialekton, komprenas sufiĉe tiun de Grado, kiu tamen estas pli malmilda ol tiu de Venecio.
En Esperanto ekzistas la traduko de du poeziaĵoj de Biagio Marin:
– “Quanto più moro” (Ju pli al morto estas mi proksima), trad. Pier Giorgio Soranzo, en la Kongresa Libro de la Itala Kongreso de Esperanto de Grado en 1985;
– “Capodistria”, trad. Pier Giorgio Soranzo, en “L’Esperanto” 1988-3/4, p. 5 (Capodistria estas la itala nomo de la slovena urbo Koper).
Mi trasskribas, en la Grada dialekto kaj en Esperanto, “Quanto più moro” (Ju pli al morto estas mi proksima), kaj aldonas malnovan foton de la prakristana baziliko de Sankta Maria de la Gracoj, atesto pri la historia momento, kiam Grado estis pli grava ol Venecio.


QUANTO PIÙ MORO

Quanto più moro –
presensa al mondo intermitente
e luse che se spenze, de ponente –
tanto più de la vita m’inamoro.

E del so rie che fa fiurì l’april
e del miel che l’ha in boca,
la prima neve che za fioca
sia pur lenta e zentil.

Melodioso l’andà per strà
de l’anca mola nel meneo
che ondesa como fa ‘l caneo
nel maistral disteso de l’istà.

Musica in ela
e in duta la persona
che duta quanta sona
de quela zogia che m’insiela.

Quela musica duta la me intona
la fa de me corente d’aqua viva
che in man se perde sensa riva
e solo el perdimento la ragiona.

Biagio Marin

JU PLI AL MORTO ESTAS MI PROKSIMA

Ju pli al morto estas mi proksima –
ja morto estas intermita mondevento
kaj lum’ estingiĝanta ĉe la okcidento –
des pli al vivo iĝas mi intima:

al ĝia rid’ pro kiu floras aprilo,
al ĝia enbuŝa mielo,
al neĝ’ falanta nun el ĉielo
kun malrapido ja kaj kun ĝentilo.

Melodie iras tra la vojo tera
ĝia dolĉa kokso onde mola
kiel movo de kanej’ pendola
pro l’ daŭra blovo de mistral’ somera.

En viv’ muziko estas,
muzikas tute ĝia persono
el kiu venas ĝoja sono
pro kiu mi en ĉielo nestas.

Kaj ĉi muzik’ agordas min komplete,
el mi ĝi faras fluon de akvo forta
kiu perdiĝas en la mar’ senborda
kaj min pensigas pri pereo nete.

Biagio Marin, trad. Pier Giorgio Soranzo
(el la kongreslibro de la Itala Esperanto-Kongreso
de Grado – 1985)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *