La 22-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1908) de la itala skulptisto Giacomo Manzoni, konata per la artista nomo Giacomo Manzù (1908-1991)
it.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Manz%C3%B9
(Mi supozas, ke la elekto de artista nomo estis nepra bezono, por eviti konfuzon kun la verkisto Alessandro Manzoni).
Mi sendas al la Vikipedia paĝo por la sciigoj en la itala, kaj (ĉar mankas Vikipedia paĝo en Esperanto) al la artikoloj de Radio Roma-Esperanto de la 10-a de julio 1977 kaj de la 14-a de januaro 1979, kiom koncernas la sciigojn en Esperanto.
Mi aldonas la bildon de unu el la plej konataj verkoj de la skulptisto, la “Porta della Morte” (Pordo de la Morto) en la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano.
Mi montras, pri tio, tri kuriozaĵojn:
– la “fabbrica” (tio estas, la fabrikado) de la Baziliko de Sankta Pietro, daŭras senĉese de multaj jarcentoj (ekzemplo pri tio estas ĝuste la moderna Pordo de la Morto de Giacomo Manzù); pro tio, en la itala oni diras “è come la fabbrica di San Pietro” ( = ĝi similas la fabrikadon de Sankta Petro), por diri, ke io neniam atingas la finon;
– la ĉaroj, kiuj dum Renesanco transportis la materialon por la konstruo de la nova Baziliko, pasante tra tiu, kiu ĝuste tial nomiĝis “Porta Fabbrica” (Pordo Fabriko), surhavis la siglon A.U.F., respondan al la latinaj vortoj “ad usum fabricae”, tio estas, “por uzo de la fabriko”; tiu siglo rajtigis ne pagi akcizon. Pro tio ankoraŭ hodiaŭ, en la itala kaj aparte en la roma dialekto, la esprimo “a ufo” signifas “senpage, je alies kostoj”;
– la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) havas sian sidejon en via di Porta Fabbrica (strato de Pordo Fabriko). Mi aldonas foton, tiritan el “Espero katolika” 1994-8/10, p. 142, kiu montras (A) la sidejon de IKUE, la Bazilikon de Sankta Petro (meze) kaj (B) la studiojn de Vatikana Radio.
RADIO ROMA – ESPERANTO
14.1.1979
GRANDA EKSPOZICIO EN ARDEA
Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo
En Ardea, vilaĝo 40 kilometrojn for de Romo, vivas kaj laboras Giacomo Manzù, artisto famkonata en la tuta mondo, ŝatata de muzeoj, kolektantoj kaj artkomercistoj. Meze de pejzaĝo, kiu parolas pri antikvaj historioj kaj legendoj, troviĝas la persona muzeo de Manzù, malfermita antaŭ dek jaroj, en majo 1969.a. Temas pri daŭra elmontrado de 411 verkoj (skulptaĵoj, pentraĵoj, desegnaĵoj, grafikaĵoj kaj objektoj el oro), elektitaj inter tiuj plej signifaj kaj reprezentaj. Krome, ekzistas tie la loĝejo de l’ artisto, vasta ateliero, kaj fandejo, de kie eliris pluraj verkoj el bronzo, ankaŭ laŭ grandaj dimensioj.
En pasintjara oktobro estis inaŭgurita, tie, ankaŭ ekstervica ekspozicio de verkoj de Manzù ne pli frue prezentitaj. Temis, iusence, pri omaĝo al la artisto, kiu plenumis 70 jarojn la 22.an de decembro 1979.a.
Giacomo Manzù estis la dekdua filo de ŝuriparisto; lia familio, do, estis “multnombra kaj malriĉa”, kiel la artisto ĉiam deziris substreki kun ioma fiereco. Li aliĝis al arto “sen majstroj, kaj farinte multajn laborojn”, kiel Manzù skribis en la aŭtobiografia slipo okaze de ekspozicio en Romo en 1939.a, en la sama jaro, en kiu 8 bronzaj reliefoj pri “Kristo meze de nia homaro” malkaŝis lian opozicion al la naziista militemo.
Personeco samtempe kompleksa kaj simpla, Manzù, konvinkita komunisto, ĉiam estis allogita de la religio kaj de la ekleziaj formalaĵoj. Estas famkonataj liaj “kardinaloj”, liaj “krucumadoj”, naskiĝantaj el la sugestioj de lia infanaĝo malriĉa kaj malfacila.
Manzù komencis labori tre frue, preskaŭ infane; kaj, hodiaŭ, li povas fieri esti unu el la malmultaj artistoj, kiuj plene konas sian laboron. Li estis ĉe lignaĵistoj, orumistoj, stukistoj, ŝtonlaboristoj, kaj li prilaboris lignon, marmoron, ŝtonon, kristalon, gipson, ĉiam kun granda lerteco kaj saĝeco.
Manzù kredas je la poezio, ĝin travivas, ĝin portas en si mem, samkiel kelkajn temojn, kiuj interesas lin, kaj kies misteron li sentas: ekzemple, la vivo kaj la morto, kiuj plurfoje sugestis al li pripensojn kaj motivojn, kiel por la jam famekonataj pordoj de la katedralo de Salcburgo, aŭ de la S.Petro-Baziliko, aŭ de preĝejo en Roterdamo, tiel koherecaj inter si kaj tamen tiel malsimilaj; kaj la amo, al kiu li daŭre dediĉas etajn kaj grandajn skulptaĵojn, kaj mirindajn desegnaĵojn.
En preskaŭ kvindek jaroj, tra la daŭra, fantazia kresko de la verkoj, li pruvis, ke li estas skulptisto kun neelĉerpebla imagopovo, kaj nelaciĝebla laboranto, pasiplena, kiu per la materio postsekvas fajran pozitivan senton pri la vivo kaj la arto.
RADIO ROMA – ESPERANTO
10.7.1977
FI AL LA MILITO
Teksto de Nicolò Carandina, traduko de Antonio De Salvo
La 25.an de aprilo 1977.a estis inaŭgurita en Bergamo la monumento al la Rezistado kontraŭ nazi-faŝismo, kiu estis donacita de la skulptisto Giacomo Manzù, naskiĝinta ĝuste en Bergamo. De tiam, multegaj homoj iris viziti la monumenton, kiu prezentas junan partizanon mortigitan kaj pendigitan per la piedoj je muro; apud li staras virino, kun la okuloj fermitaj pro la granda malĝojo, streĉita kvazaŭ por lin karesadi. La vizaĝo de la adoleska martiro estas serena kaj belega, simile al tiu de la herooj de Donatello. “La plej mirinda el la italaj civilaj monumentoj de la postmilita epoko”: tiel oni difinis ĉi tiun skulptaĵon, kiun Manzù plenumis en la daŭro de 100 tagoj. Malpli ol kvar monatoj, do, por realigi verkon, kiu certe havos eminentan lokon en la historio de la moderna arto.
Manzù, kiu naskiĝis en Bergamo antaŭ 70 jaroj kiel dekdua filo de ŝu-riparisto, per ĉi tiu ĉefverko intencis honori la sinoferon de la 450 viktimoj el tiu urbo falintaj dum la Rezistado, unu el la periodoj plej akraj kaj senkompataj. Oni skribis, ke la monumento prezentas la morton kaj la vivon, kaj ke el la orumita muro, alta pli ol 4 metrojn, kaj el la du dramoplenaj figuroj, precipe elverŝiĝas granda kompato. “Eble tio estas vera – diris pri tio Manzù – eble, pro la forpaso de la jaroj mia ribelo kontraŭ la kruelaĵoj de la milito iom mildiĝis, kaj fine superregis kompato, kiu plimulte kapablas rezisti je l’ tempo”.
Ĉe la supro de la monumento, Manzù gravuris per malgrandaj literoj: «Abbasso la guerra!» (“Fi al la milito!”). “Mi malamas feroce la militon – li diris – kaj vivas por la paco. Ne gravas, ĉu la mondo konas unu krizon post la alia, sufiĉas eviti, ke la homo neniigu la homon”. Malantaŭ la muro el bronzo, Manzù aldonis ĉi tiujn versojn, de li mem verkitajn:
«Partigiano
ti ho visto appeso immobile.
Solo i capelli si muovevano
leggermente sulla tua fronte.
Era l’aria della sera
che sottilmente strisciava nel silenzio
e ti accarezzava, come avrei voluto fare io»
“Partizano
mi vin vidis pendigita, kun la kapo senmova.
Nur viaj haroj moviĝadis
leĝere sur via frunto.
Estis la horo de l’ vespero
kiu subtile rampis en silento
kaj vin karesis kiel mi estus volinta fari”.