La 21-an de decembro estas la datreveno de la morto (en 1950) de la romdialekta itala poeto Carlo Alberto Salustri (1871-1950), konata per la pseŭdonimo Trilussa (anagramo de Salustri)
it.wikipedia.org/wiki/Trilussa
fama pro siaj poeziaĵoj en roma dialekto (verdire, iu “burĝa” roma dialekto, fortege influita de la itala normlingvo, tre malsama ol tiu deknaŭjarcenta kaj popoleca de Giuseppe Gioachino Belli).
Tipa komponaĵo de Trilussa estas la “Fablo”, inspirita al tiu de Ezopo, sed kun nova moralo, adaptita al la novaj tempoj.
Trilussa estis nek faŝisto nek kontraŭfaŝisto, sed “ne-faŝisto”; kvankam li faris politikan satiron (emfazante la korupton de la politikistoj, la fanatikecon de la faŝistaj ĉefoj, la fimanovrojn de la potenculoj, la malgrandanimajn sintenojn), liaj rilatoj kun la reĝimo estis ĉiam ambaŭflanke respektemaj.
Dudek tagojn antaŭ la morto, kiam li jam sentis la alproksimiĝon de la fino, li estis nomumita dumviva Senatano de la itala Respubliko pro specialaj meritoj; kiam oni komunikis al li, ke li estas “dumviva” Senatano, li komentis, kun sia kutima ironio: “pli ĝuste, ĝismorta”.
Ekzemplo de la satiro de Trilussa, malakra sed trafa, videblas en la poeziaĵo (“All’ombra” – Je la ombro) gravurita sur lia roma monumento:
Mentre me leggo er solito giornale
spaparacchiato all’ombra d’un pajaro,
vedo un porco e je dico: – Addio, majale!
vedo un ciuccio e je dico: – Addio, somaro!
Forse ‘ste bestie nun me capiranno,
ma provo armeno la soddisfazzione
de poté dì le cose come stanno
senza paura de finì in priggione.
De ĝi ekzistas la versio en Esperanto, de Umberto Broccatelli:
Etendite mi legas la gazeton
je la ombro de stako, en bieno.
Jen gruntul’ kaj mi diras: – Ĝis, porketo!
Kaj al patro de mul’: Salut’, azeno!
Eble ĉi bestoj tute ne komprenas,
sed almenaŭ mi povas diri veron
pri la aferoj, kaj la ĝuo venas,
ĉar foras tim’ pri ej’ de mallibero.
Persone, mi multe ŝatas alian mallongan poeziaĵon, dufoje tradukitan al Esperanto:
LA STRADA MIA
La strada è lunga, ma er deppiù l’ho fatto:
so dov’arrivo e nun me pijo pena.
Ciò er core in pace e l’anima serena
der savio che s’ammaschera da matto.
Se me frulla un pensiero che me scoccia
me fermo a beve e chiedo aiuto ar vino:
poi me la canto e seguito er cammino
cor destino in saccoccia.
MIA VOJO
La vojo longas, sed ne multe restas:
videblas jam la loko de l’ alveno.
Kun paca koro kaj animsereno,
saĝulo frenezule sin transvestas.
Mi haltas kaj mi helpas min per vino
se ĝena penso igas min sopiri;
kaj kantetante mi daŭrigas iri
kun en poŝ’ la destino.
trad. Giuseppe Castelli
MIA VOJO
Longas la voj’, sed plejo transpasitas:
celon mi konas kaj ĝi ne ĉagrenas.
La koro pacas kaj l’ anim’ serenas,
saĝulo kvazaŭ frenezul’ maskitas.
Se min tiklas ekpenso al mi ĝena,
mi haltas kaj da vin’ mi trinkas groŝon:
poste, kantante, kun destin’ en poŝo,
mi iras plu laŭ vojo malpli pena.
trad. Umberto Broccatelli
En Italio, Trilussa estas fama kiel aŭtoro de poeziaĵo pri statistiko, kiu ofte (senvole aŭ intence) estas misvojiga, se oni ne pliprofundigas la kriteriojn utiligitajn por ĝia konstruo; en itala lingvo, ekzistas ĝuste la dirmaniero “la kokido de Trilussa”, por indiki, ke averaĝo povas esti trompa. La poeziaĵo estis verkita en epoko, kiam en Italio, manĝi kokidon estis lukso rezervita al la riĉuloj kaj al la malsanuloj, tiom ke oni diradis: “se malriĉulo manĝas kokidon, aŭ estas malsana li aŭ estis malsana la kokido”. Mi transskribas la poeziaĵon, en roma dialekto kaj en la Esperanta traduko de Renato Corsetti:
LA STATISTICA
Sai ched’è la statistica? È ‘na cosa
che serve pe fà un conto in generale
de la gente che nasce, che sta male,
che more, che va in carcere e che spósa.
Ma pè me la statistica curiosa
è dove c’entra la percentuale,
pè via che, lì, la media è sempre eguale
puro co’ la persona bisognosa.
Me spiego: da li conti che se fanno
seconno le statistiche d’adesso
risurta che te tocca un pollo all’anno:
e, se nun entra nelle spese tue,
t’entra ne la statistica lo stesso
perché c’è un antro che ne magna due.
STATISTIKO
Nu, statistiko estas la afero,
kiu informon svagan al ni portas,
kiom malsanas, krimas, naskas, mortas,
aŭ geedziĝis dum lasta somero.
Sed ĉi-science estas ja tubero,
pro daŭra uzo de la fi-elcento
ĉar la meznombro agas sen atento
ĉu jes aŭ ne vi vivas en mizero.
Nu, statistike estas tute klare,
ke ĉiu homo nun meznombre certe
manĝas po unu kokon ĉiujare.
Sed vi ne manĝas kokojn de epoko!
Ne gravas, la elcento agas lerte:
riĉulo manĝis ankaŭ duan kokon.
trad. Renato Corsetti
Mi aldonas foton pri detalo de la roma monumento al Trilussa (pridiskutita verko de Lorenzo Ferri), interalie lokita je tre malgranda distanco de la sidejo de la Roma Esperantista Grupo.
Fina noto: bedaŭrinde, nuntempe ne ekzistas Vikipedia paĝo en Esperanto pri Trilussa (kurioze, ĝi ankaŭ ne ekzistas en roma dialekto, dum ĝi ekzistas en tiu de la norda regiono Lombardio).
Multo estis tradukita de Trilussa al Esperanto, sed malmulto estis publikigita, ankaŭ ĉar nur en 2021 forfalos la aŭtoraj rajtoj super liaj verkoj; en mia kolekto, mi havas la tradukojn de ĉi tiuj 25 liaj komponaĵoj (du en duobla versio), pri kies eldono iu alia, espereble, siatempe okupiĝos:
– Favole (La viv-fabelo); trad. Luigi Minnaja;
– La candela (La kandelo), trad. Luigi Minnaja;
– La guida (La gvidantino), trad. Luigi Minnaja;
– L’omo e la scimmia (Homo kaj simio), trad. Luigi Minnaja;
– Er porco e er somaro (Porko kaj azeno), trad. Luigi Minnaja;
– La maschera (La masko), trad. Luigi Minnaja;
– Er grillo zoppo (La senkrura grilo), trad. Vittorio Malaroda;
– Er porco e er somaro (La porko kaj la azeno), trad. Giuseppe Pascucci;
– La solitudine (Soleco), trad. Luigi Tadolini;
– L’amicizzia (Amikeco), trad. Graziano Ricagno;
– L’antenato (La praavo), trad. Umberto Broccatelli;
– All’ombra (Je l’ ombro), trad. Umberto Broccatelli;
– L’affare de la razza (La demando pri la raso), trad. Umberto Broccatelli;
– Un miracolo (Miraklo), trad. Giuseppe Pascucci;
– La strada mia (Mia vojo), trad. Umberto Broccatelli;
– La strada mia (Mia vojo), trad. Giuseppe Castelli;
– Testamento de un arbero (Arb-testamento), trad. Renato Corsetti/ Giuseppe Pascucci;
– La vispa Teresa/ Luigi Sailer (Terezo la sprita), trad. Renato Corsetti;
– La bestia raggionevole (La racia besto), trad. Romano Bolognesi;
– Er cane polizzotto (Polica hundo), trad. Romano Bolognesi;
– Er primo pescecane (La unua ŝarko), trad. Romano Bolognesi;
– Fra cent’anni (Post cent jaroj), trad. Giuseppe Castelli;
– La ninna nanna de la guerra (Lulkanto dummilita), trad. Romano Bolognesi;
– L’onestà de mi’ nonna (La honesteco de mia avino), trad. Renato Corsetti;
– La statistica (Statistiko), trad. Renato Corsetti;
– Er ministro novo (La nova ministro), trad. Renato Corsetti;
– La tartaruga (La Testudo), trad. Carlo Minnaja.