La 3-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1920) de la argentina kardinalo laŭ itala deveno (liaj gepatroj estis friulanoj) Eduardo Francisco Pironio (1920-1998)
it.wikipedia.org/wiki/Eduardo_Francisco_Pironio
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
iama Episkopo de Mar del Plata, Prezidanto de Celam (Latinamerika Episkopara Konsilio) kaj Prezidanto de la Pontifika Konsilio por Laikoj. Estas okazanta la proceso por lia beatulproklamo (la dioceza fazo fermiĝis pozitive la 11-an de marto 2016)
Kard. Pironio povas esti konsiderata antaŭiranto de Jorge Mario Bergoglio (Papo Francisko): li fremdigis al si la konservativulojn sindevigante por socia justeco, kaj same fremdigis al si la maldekstrularon, rifuzante subtenon al la ekstremismaj versioj de la teologio de liberigo; sed li ne retretis, eĉ ne antaŭ minacoj pri morto.
Ĵuse (2014), en la libro de Austen Nivereigh “Tempo di misericordia” (biografio de Papo Bergoglio, granda admiranto de Kard. Pironio) estis evidentigite ke en 1978 oni pensis al Pironio kiel posteulo de Paŭlo la sesa (sed Radio Roma en Esperanto tion diris jam la 13-an de aŭgusto 1978).
La katolikaj esperantistoj havas apartan motivon por memorigi dankeme Kard. Pironio: ŝuldiĝas al lia mensa malfermiteco la rekono, en 1992, de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) kiel internacia asocio de fideluloj laŭ papa juro: www.ikue.org/historio/ikuedekreto.htm
“Espero katolika” parolis plurfoje pri li: 1992-7/12, p. 93; 1995-6/8, p.82; 1996-3/5, p.59-61; 1996-9/10, p.153-154; 1998-1, p.26-27.
Al la malferma ceremonio de la kanona proceso por lia beatigo estis invitita ankaŭ reprezentanto de IKUE, kaj estas probable, ke dum tiu proceso estis ekzamenitaj ankaŭ la rilatoj de kardinalo Pironio kun la katolikaj esperantistoj.
Mi transskribas la artikolon de Radio Roma-Esperanto de la 13-a de aŭgusto 1978, kaj aldonas maksimumkarton kun la argentina poŝtmarko de 1962 pri la Sanktejo de la “Virgen de Lujan” (Virgulino de Lujan), kie kardinalo Pironio estas entombigita.
RADIO ROMA – ESPERANTO
13.8.1978
VAKANTA SIDEJO
Teksto de Manzi, traduko de Antonio De Salvo
Post solena funebra ceremonio, hieraŭ la mortinta Papo Paŭlo la 6-a estis entombigita en la “Vatikanaj Grotoj”, sub la S. Petro-Baziliko.
Dum la intervalo inter la morto de la Papo kaj la elekto de lia posteulo, la regado de la Eklezio estas konfidita al la Kardinala Kolegio, kiu, tamen, rajtas prizorgi nur la rutinajn aferojn.
Sekve de la morto de la Papo, ĉiuj taskoj de la Kardinaloj en la roma Kurio aŭtomate forfalis, escepte de kelkaj (inter kiuj elstaras la Kamerlengo, Kard. Johano Villot).
Unu el la unuaj agoj de la Kardinala Kolegio estis la detruo de la papa ringo (la tiel nomita “Fiŝista ringo”), kiun oni utiligas por la sigelado de la papaj leteroj.
La balotoj por la elekto de la Papo komenciĝos post ĉirkaŭ 10 tagoj; antaŭ ol voĉdoni, la Kardinaloj devos ĵuri, interalie, ke ili ne estos portantoj de interesoj aŭ deziroj de civilaj instancoj.
Elektos la Papon 115 Kardinaloj, el kiuj nur 27 italoj (aliaj 15 Kardinaloj ne partoprenos la elekton, ĉar ili transpasis 80 jarojn). Oni ne povas ekskludi, ke la elektoto estos neitalo (la nomoj, kiuj plej ofte estas citataj kiel eblaj elektotoj, estas tiuj de la italoj Baggio, Benelli kaj Pignedoli, de la aŭstro König, de la nederlandano Willebrands kaj de la argentinano Pironio).