Homoj

Ferdinando Palasciano

Estas komuna opinio, ke la ideo pri Ruĝa Kruco venis unue al la sviso Henry Dunant, sekve de la sangoplena batalo ĉe Solferino (1859):
it.wikipedia.org/wiki/Battaglia_di_Solferino
www.esperanto-gacond.ch/Claude_Gacond_Radioprelego-0028.pdf
En realo, la unua ideo venis al italo (pli precize, sudano el Kapuo apud Napolo), Ferdinando Palasciano, naskiĝinta la 13-an de junio 1815 kaj mortinta la 28-an de novembro 1891:
it.wikipedia.org/wiki/Ferdinando_Palasciano
(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
Dum la ribelo de Mesino de 1848 (*), la kirurgo Ferdinando Palasciano, juna oficiro de la burbona armeo, malobeis al la ordono de generalo Carlo Filangieri, ke oni kuracu nur la burbonajn soldatojn, kaj sukuris ankaŭ la ribeluloin. Pro ĉi tio li estis procesita kaj kondamnita al morto, sed la reĝo Ferdinando la dua aliigis la punon al unujara karcero.
Ankaŭ dum la batalo ĉe Volturno (1860), Palasciano reasertis la rajton de la vunditoj esti kuracataj, sendepende de la survestita uniformo.
Post la falo de la burbona monarkio, Palasciano povis libere prezenti siajn ideojn, kaj, okaze de Internacia Kongreso okazinta en Napolo en aprilo1861, asertis: “Estus necese ke ĉiuj militantaj Potencoj, en la militdeklaro, reciproke rekonu la principon de neŭtraleco de la vunditaj batalantoj dum la tuta tempo de ilia kuracado, kaj respektive adoptu tiun de la nelimigita pliigo de la sanitara personaro dum las tuta tempodaŭro”.
Per ĉi tiu parolado, kiu havis vastan eĥon en tuta Eŭropo kaj, tri jarojn poste, estos ĉe la bazo de la Konvencio de Ĝenevo, Palasciano proklamis, por la unua fojo, la plej gravan el la fundamentaj principoj de Ruĝa Kruco.
Mi aldonas:
– italan poŝtan stampon de 1995 kun portreto de Palasciano;
– paĝon 131 de numero 20-21-22 (de la 10-a de oktobro/ 25-a de novembro 1914) de “L’Esperanto”, kun la komenco de frazaro en Esperanto por sukuri la militvunditojn;
– rekonkarto (1943) de Giovanni De Salvo kiel “Guardia Palatina d’onore di Sua Santità” (membro de la honora Palaca Gardistaro de Lia Sankteco); vidu la suban noton.
(*) Bonvolu permesi al mi personan noton.
Mia familio devenas de Mesino.
​Dum la ribelo de 1848, iu mia preskaŭ samnomulo (Antonino De Salvo), laŭ originala karaktero, surmetinte ĉapon kun la skribaĵo “Venki aŭ morti”, ne nur aranĝis taĉmenton da kuraĝaj kaj batalemaj volontuloj, sed ankaŭ aŭdacis postuli la kapitulacon de generalo Paolo Pronio, komandanto de la Fortikaĵo. Serioze vundita, li mortis viv-bruligita en la brulego de la preĝejeto en kiun li estis transportita.
ospitiweb.indire.it/~memm0002/Messinastoria/eroi.html
​Mi ne scias, ĉu Antonino De Salvo estis mia parenco. Sed certe mi retrovas tiun senĝenan spriton en mia patro, Giovanni De Salvo, presisto, kiu dum la germana okupado de Romo (1943-1944), rekrutita en la Palaca Gardistaro de la Papo (v.aldonaĵon), presadis kaŝe kontraŭnaziajn flugfoliojn (hejme kaj… nekredeble, sed vere, interne de la Plurlingva Vatikana Presejo) kaj disdonadis ilin je risko de sia vivo.

Unu penso pri “Ferdinando Palasciano

  1. Dankon pro la akurataj informoj pri ĉi tiu tre valora kuracisto, kiu instruis al posteuloj tre progresisman koncepton, tiun pri ‘neŭtraleco’. Ankaŭ mi traktis pri li antaŭ kelkaj monatoj, ĉe: https://lingvovojo.wordpress.com/2017/08/16/la-koncepto-pri-neutraleco/
    kaj vidas grandan paralelecon inter lia konduto sur la batalaj kampoj kun la neŭtraleco implicita en nia esperanta afero. Fakte li firme diris ke “je la momento kiam vundito necesas sukuron, li implicite perdas armeanan statuson por alpreni tiun je vundito”, kaj mi – tute neŝerce – parafrazis lian diron, kiu povas tiel montriĝi: “kiam homo necesas helpon por interkomunikadi kun alilandaj homoj, por plej malsamaj kialoj, li/ŝi virtuale perdas sian ‘Nacianan’ aŭ ‘Ŝtatanan’ statuson por alpreni nur tiun pri ‘MONDCIVITANO”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *