Homoj

Leonardo Sciascia

La 20-an de novembro estas la datreveno de la morto (en 1989) de la itala (sicilia) verkisto, ĵurnalisto, eseisto, politikisto kaj poeto Leonardo Sciascia (1921-1989)
it.wikipedia.org/wiki/Leonardo_Sciascia
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
akravida observanto de la sicilia realo kaj, pli ĝenerale, kritikisto de la itala socio.
La volumo de Carlo Minnaja “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj” (FEI 2012), entenas prezenton pri la verkisto (p. 261-262), kaj la farson “Il cavaliere e la morte” – La kavaliro kaj la morto (1988) en la traduko de Carlo Minnaja mem (p. 263-300)
Mi transskibas la prezenton de Carlo Minnaja, kaj aldonas:
– la kovrilon de la volumo;
– la italan poŝtmarkon de 2010, laŭ skizo de Rita Morena, honore al Leonardo Sciascia, kun la speciala stampo de lia naskiĝurbo Racalmuto (la bildo montras la portreton de la verkisto, kelkajn librojn malfermitajn, kaj silueton de Sicilio).


LEONARDO SCIASCIA

La vivo de Leonardo Sciascia (1921-1989) disvolviĝas, krom tute mallonga periodo en Romo, komplete en Sicilio: tie li diplomiĝas ĉe lernejo por elementaj instruistoj, kie instruas Vitaliano Brancati, kiu iĝas lia modelo kaj konigas al li la francajn verkistojn. Dum la milito li estas rekrutita sed atribuata al surlokaj servoj, poste li enoficiĝas ĉe la Agrara Konsorcio kie li laboras sep jarojn kaj fine en 1948 li komencas instrui en elementa lernejo en sia naskiĝa vilaĝo, Racalmuto. Al instruistino de la sama lernejo li edziĝas, kaj naskiĝas du filinoj.
La komenca literatura aktivado estis ĉefe poezia per du verskolektoj: Fabeloj de la diktaturo (1950) kaj Sicilio, ĝia koro (1952), sed baldaŭ Sciascia alvenas al sia specifa ĝenro, io meza inter rakontado kaj eseado. Fonas ĉiam Sicilio kun siaj sociaj problemoj kaj la polemikoj rilate la dominantan politikan kaston; post La parokoj de Regalpetra (1956) kaj La siciliaj onkloj (1958) al plena rakonta formo li alvenas per La tago de la noktuo (1961), el kiu estis produktita samtitola filmo kun Franco Nero kaj Claudia Cardinale. La rilatoj kun mafio kaj ĝia interplektiĝo kun la politiko, precipe de la katolika flanko, iĝas unu el la karakterizoj en la longaj rakontoj (aŭ jam romanoj) de Sciascia, kiu esprimiĝas en Al ĉiu la sia (1966), same kanvaso de filmo de reĝisoro Elio Petri; sekvas, samtemaj, La kunteksto (1971) kaj Todo modo (1974), Sciascia evoluigas la ĝenron de la krimromano, specife pri la mafia krimo, protektata aŭ kovrata de la povtenantoj: kiu klopodas enketi estas malhelpata, kiu estas alvenanta al la solvo estas murdita.
Sed Sicilio restas ĉiam la fono ankaŭ de lia kritika arto: lia studado pri Pirandello kaj ties rilato al Sicilio, traktita en du eseoj, kondukas ankaŭ al premio.
Lia politika engaĝo iĝas dum la jaroj pli kaj pli konsista: li sukcese kandidatas en sia komunumo en la vicoj de la komunista partio; post akra polemiko kun ĝi li transiras al la radikala, en kies vicoj li sukcesas kaj en la itala kaj en la eŭropa parlamentoj (li elektos la italan); en la romanoj, eĉ en tiuj rakontantaj pri epizodoj de antaŭaj jarcentoj, kiel La ponardantoj (1976), estas ĉiam aludo al analogio kun nuntempeco. L’affaire Moro (1978) frontas, tra oficialaj dokumentoj, la tragikan epizodon de la forkapto, enprizonigo kaj murdo de la prezidanto de la tiama ĉefa itala partio, la kristandemokrata, fare de la Ruĝaj Brigadoj.
Intense li daŭre kunlaboras kun ĵurnaloj, kaj lokaj kaj tutnaciaj, kie li esprimas sian polemikan spiriton, kio kaŭzas al li ian kontraŭecon de la ĉefaj partioj kaj opini-gvidantoj. Li akuzas ne nur polikistojn, sed ankaŭ juĝistojn kiuj karieris rajdante la kontraŭmafian fluon; siaflanke li estis akuzata pri sinmontremo.
Preskaŭ aperta taglibro estas Nigro sur nigro (1979), kie li preskaŭ intence alprenas la rolon de pesimisto, kiun oni sisteme al li atribuis; memoron li volas lasi pri malfacilaj tempoj, malfacilaj kaj etike kaj politike. Inter la lastaj romanoj estas la ĉi tie prezentata La Kavaliro kaj la morto (1989), kie li revenas al la krima ĝenro pri obskuraj murdoj, kies solvon oni lasas al la intuicio de la leganto.

Carlo Minnaja, “Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, Milano, FEI, 2012, p. 261-262

Unu penso pri “Leonardo Sciascia

  1. Estimataj! Ĉiutage vi diligente sciigas pri iu admirinda italo, kiu mortis en tiu dato. Tio estas mirinda maniero sciigi la mondon pri kulturo kaj historio italaj.Jus mi legis pri Leonardo SciaScia. Lia mortodato estas mia naskĝdato (ne la jaro). Fascinas min konatiĝi kun viaj afiŝoj, dankon. Tio pliriĉigas min kulture kaj lingve.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *