Homoj

Henryk Sienkiewicz

La 15-an de novembro estas la datreveno de la morto (en 1916) de la pola verkisto Henryk Sienkiewicz (1846-1916)
it.wikipedia.org/wiki/Henryk_Sienkiewicz
eo.wikipedia.org/wiki/Henryk_Sienkiewicz
​Nobelpremiito por literaturo en 1905, fama precipe pro la romano “Quo vadis” (verkita dum longa restado en Romo), kiu tiras inspiron el tradicio, laŭ kiu Kristo laŭdire aperis ĉe la Apja-vojo al Petro fuĝanta el Romo, kaj je la demando de Petro “Domine, quo vadis?” ( = Sinjoro, kien vi iras?) respondis: “Eo Romam iterum cricifigi” ( = Mi iras al Romo por esti denove krucumita).
​La romano estis tradukita al Esperanto de Lidia Zamenhof (unua eldono en 1933, dua eldono en 1957).
​Mi transskribas el “Espero katolika” 1985-10:

“Sugestoplena legendo rakontas, ke Petro, por eskapi de la persekutado, provis forfuĝi de Romo, sed li renkontis Jesuon marŝantan direkte al la urbo. Quo vadis? (= kien vi iras?) demandis la apostolo. «Mi iras Romon martiriĝi anstataŭ vi», estis la respondo de Jesuo. Tiam Petro retroiris al Romo, kie li martiriĝos. En la Quo-vadis-preĝejo videblas ŝtono, en kiu estas skulptita la spuro de la piedparo: laŭ la legendo, temas pri la spuroj de Jesuo en la loko, kie li ekhaltis por paroli kun Petro”.

​Aldone al la indikoj entenataj en la vikipedia paĝo en Esperanto pri la verkoj de Sienkiewicz tradukitaj en la internacian lingvon, mi mencias ĉi tiujn recenzojn:
pri “Quo vadis”:
​- “Esperanto de UEA” 1934-3, p. 40
​- “Esperanto de UEA” 1958-10, p. 164-165
​pri “Tra dezerto kaj praarbaro”:
“Literatura Foiro” 1981-68, p. 20-21
​Mi transskribas (en roma dialekto kaj en Esperanto) soneton de la itala poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863) inspiritan, en popoleca kaj senmitiga maniero (eĉ kun inversigo de la roloj), al la legendo de “Quo vadis”, kaj aldonas:
​- la bildon de la preĝejeto de “Quo vadis”, laŭ malnova bildkarto;
​- polan poŝtkarton de 1980 pro la 75-a datreveno de la Nobelpremio al Sienkiewicz;
– la kovrilon de la dua eldono (1957) de “Quo vadis” en Esperanto.


753. DOMMINE-COVATI

A Ddommine-covàti sc’è un ber zasso
piú bianco d’una lapida de latte,
cor un paro d’impronte de sciavatte,
che pareno dipinte cor compasso.

Llì un giorno, Ggesucristo annanno a spasso,
trovò ssan Pietro, che, ppe nun commatte
cor re Nnerone e st’antre teste matte,
lassava a Rroma er su’ Papato grasso.

“Dove vai, Pietro?” disse Gessucristo.
“Dove me pare”, er Papa j’arispose
come avería risposto l’Anticristo.

Io mò nun m’aricordo l’antre cose;
ma sso ccher zasso ch’io co st’occhi ho vvisto
Cristo lo siggillò cco le carcose.

Giuseppe Gioachino Belli

DOMINE, QUO VADIS?

Ĉe “Dòmine-kovati” unu ŝtono
pli blanka ol tabul’ laktokolora
stampitas per ŝu-paro surmarmora
kvazaŭ pentrite per artista kono.

Jesuo Kristo sur la voj’ al Romo
Sanktan Petron renkontis, kiu fora
lasis Papecon grasan pro l’ dolora
reĝado stultakapa de Nerono.

“Kien vi Petro?” diris Jesu-Kristo.
“Kien mi volas!”, jen respondis Papo,
kvazaŭ respondintus l’ Antikristo.

La ceteron ne havas mi en kapo
sed mi vidis de l’ ŝtono la ekziston,
Kriste signita per ŝuplando-frapo.

Giuseppe Gioachino Belli
trad. Umberto Broccatelli (13.9.2007)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *