Homoj

Albert Camus

La 7-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1913) de la franca verkisto, filozofo kaj aktivulo, naskiĝinta en Alĝerio, Albert Camus (1913-1960)
it.wikipedia.org/wiki/Albert_Camus
eo.wikipedia.org/wiki/Albert_Camus
unu el la patroj de ateisma ekzistencialismo, apoganto de individuisma anarĥiismo, Nobelpremiito por la literaturo en 1957, fama precipe pro la romano “La peste” – La pesto.
​En Esperanto estas tradukitaj jenaj liaj verkoj:
– L’Étranger – La fremdulo, trad. Michel Duc Goninaz, SAT, Paris, 1993
– Les Justes – La justuloj, TESPA, 1977 eo.wikipedia.org/wiki/La_Justuloj
– Lettre à un militant algérien – Letero al alĝeria aktivulo, trad. Djémil Kessous
www.satesperanto.org/Camus-Letero-al-algxeria-aktivulo.html
“Literatura mondo” publikigis en 1947 (paĝoj 187-189) recenzon pri “La pesto”, kaj en 1948 (paĝoj 185-186) recenzon pri “La fremdulo”.
Mi transskribas la recenzon de János Sarkőzi pri “La fremdulo” (Monato 1995-1, p. 19), kaj aldonas:
– la unuatagan koverton (UTK) de la franca poŝtmarko de 1967 honore al Camus;
– la poŝtmarkon de Monako de 2007 pro la 50-a datreveno de la Nobelpremio al Camus.


Pripensiga libro
Albert Camus: La fremdulo. Tradukis el la franca Michel Duc Goninaz. Eld.: SAT, Parizo, 1993. 142 p. ISBN: 2-9502432-2-3.

La verkinto Albert Camus apartenas al la plej grandaj dudekjarcentaj francaj verkistoj. Nobel-premion literaturan li ricevis en la jaro 1957. Li elstarigis la problemojn, kiujn frontas la homa konscienco.
La Fremdulo estas lia unua famekonata romano, samtempe la plej bone lin karakterizanta.
Mallonga enhavo: Merso, juna oficisto, kiu vivas kaj laboras en Alĝero, en la 30aj jaroj, ricevis sciigon, ke lia patrino mortis en azilo. Li tuj veturis tien, por ke li povu partopreni la funebran nokton kaj entombigan ceremonion. La direktoro de la azilo proponis rigardi la mortintan patrinon, sed li ne volis fari tion. Turmentis lin la fortega
sunbrilo, tial tuj post la ceremonio li foriris.
Sekvonttage, libera sabato, li iris al plaĝo. Tie li renkontis iaman koleginon Maria, kun kiu li agrable pasigis la tagon kaj ankaŭ la nokton. Kvankam Maria iom miris, ke en la antaŭa tago okazis la entombigo de la patrino, tamen ili ambaŭ sentis sin bone kaj komenciĝis serioza amrilato: Maria proponis, ke ili geedziĝu. Li respondis, se tio estos bone al Maria ke estu tiel.
Merso ekhavis rilaton kun fifama samdomano, Rajmondo, kiu estis putinisto, do peris virinojn por amorado. Li misuzis la naivecon de Merso kaj petis leterskribadon kaj falsan atestadon de li. Merso senpripense plenumis la petojn. Li invitis lin kun Maria ekskursi al marborda feridomo de sia amiko Mason. Ili tri veturis tien kaj pasigis agrablan antaŭtagmezon ĉe la marbordo. Post la tagmanĝo la tri viroj iris promeni al la marbordo. Tie ili renkontiĝis kaj interbatadis kun du araboj, kiuj volis venĝi Rajmondon pro la fiagoj kontraŭ la fratino. Per tranĉilo la frato malgrave vundis Rajmondon. Post kuracista prizorgo Rajmondo volis sola reiri al la marbordo por murdi la arabojn. Tamen Merso kaj Mason akompanis lin, kaj post kiam denove ili renkontis la arabojn, Merso petis la pistolon de Rajmondo, dirante, ke li nur provoku. Li pafos, se estos bezonate. Certe tiamaniere li volis malhelpi tragedion. Vidante la pistolon, la araboj retiriĝis. Ankaŭ Rajmondo trankviliĝis, kaj ili reiris al la domo. Merso pro la akra sunbrilo sentis kapdoloron. Li ne reiris al la domo. Kvazaŭ senkoncie li reiris al la marbordo, kaj baraktante kontraŭ la sunbrilo ekiris al rokoj, kie estis malvarmeta fonto. Sed tie kuŝis la arabo, kiu vundis Rajmondon. Merso volis reiri, sed por iri al la suno li ne havis forton. Li iris plu al la direkto de la arabo. Tiam tiu elpoŝigis tranĉilon. La sunbrilo reflektiĝante sur la klingo blindigis Merson. Li prenis la pistolon, kaj senkonscie, eble pro timo, pafis. Poste li skuis la ŝviton el la okuloj, denove kvarfoje pafis en la kuŝantan homon.
La dua parto de la romano priskribas la puniĝon. La enketjuĝisto demandadis lin ĉefe pri la rilato kun la patrino. Kial li ne rigardis la mortintan patrinon. Kial li estis ne pli kortuŝita dum la entombigo. Merso estis tute sincera, ne volis ludi rolon por plibonigi sian situacion. Eĉ li ne konsciis, ke li faris grandan eraron murdante la arabon. Tial la enketjuĝisto kreis misan bildon pri la karaktero de Merso, kaj konkludis, ke okazis antaŭpripensita murdo.
Antaŭ la tribunalo li kondutis nature, kunlaboreme sed ne obeis la konsilojn de la advokato, kiu volis savi lin. Per tiu konduto li vekis la misan senton, al la prokuroro, la juĝantoj, la aŭskultantoj konkludi, ke li estas tre inteligenta, tre sperta krimulo. Tial la prokuroro akuzis lin pro antaŭpripensita murdo, kaj proponis mort-kondamnon. Liaj konatoj, kiuj estis atestantoj de la defenda flanko, asertis, ke li estis ĉiam bona homo, diligente laboris, amis la patrinon, neniam kulpis, nun okazis “hazarda malfeliĉo”. Tio ja helpis nenion. La tribunalo kondamnis lin je publika senkapigo, en la nomo de la franca popolo.
La leganto kompatas Merson, ja li ne estis krimulo, danĝera je la socio. Li estis nur sencela homo, sen forta volo, kiu vivis indiferente en la socio, kiu volas nur vivi de unu tago ĝis la alia. La vera kulpulo estis Rajmondo, kiu misuzis la naivecon de Merso. Tamen oni devas agnoski, ke la juĝantoj juĝis juste. Ja li murdis homon, tute ne pro sindefendo. Li pafis kuŝantan homon, eĉ post paŭzo ankoraŭ li pafis lin kvarfoje. Aparte oni devas apreci, ke en kolonio oni kondamnis blankulon pro mortigo de arabo.
“Arabo”, la viktimo restis sennoma, pri li okazis nenia mencio, ne estis vekita kompato. Tio estas tre interese, ja la aŭtoro devenis el tre malriĉa alĝeria familio, li estis maldekstrulo, unu el la gvidantoj de la kontraŭfaŝisma rezisto. Tamen li restis indiferenta al la viktimo.
Fine oni konkludu, ke tiu murdo tute ne okazintus, se en la poŝo de Merso ne estintus pistolo. Do, la senpera, primara kaŭzo estis, la havo de pistolo. Ju pli da homoj havos pistolon, des pli da murdoj okazos. Ju pli da armiloj amasiĝas en la mondo, des pli granda estos la ŝanco de militoj. Do pro la ĉiam pli teruraj militoj unuavice kulpas tiuj, kiuj pro grandega profito evoluigas, projektas, produktas kaj vendadas la armilojn.
La libro estas facile legebla, lingve facile komprenebla. Mi trovis nur unusolan superfluan artikolon. Tamen anstataŭ la moda “elfrancigis”, pli volonte mi legintus: “El la franca tradukis:”. Laŭ aspekto, laŭ tipografio la libro estas eminenta. La esperantlingva literaturo riĉiĝis per valora, bela libro.
Jànos SÀRKOZI
Monato 1995-1 (januaro), p. 19

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *