Homoj

Rui Barbosa

La 5-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1849) de la brazila juristo, politikisto kaj verkisto Ruy Barbosa de Oliveira, konata kiel Ruy Barbosa aŭ Rui Barbosa (1849-1923)
it.wikipedia.org/wiki/Ruy_Barbosa_de_Oliveira
eo.wikipedia.org/wiki/Rui_Barbosa
​memorigata precipe kiel batalanto por la abolo de sklaveco en Brazilo (la 13-an de majo 1888) kaj ĝenerale por civilaj rajtoj.
Kuriozaĵo: kiel ministro pri Ekonomio, en 1890 Barbosa rajtigis la detruon de la registroj kiuj rilatis al la eksaj sklavoj; ne estas klare, tamen, ĉu tiu dispozicio (kiu estis efektivigita nur post multaj jaroj) estis diktita de etikaj principoj, aŭ (konsidere de la ofico plenumita de Barbosa) de la zorgo eviti la pagon de monkompensoj, al la eksaj sklavoj kaj/ aŭ al la eksaj mastroj.
​En 1949, okaze de la jarcenta datreveno de la naskiĝo, estis publikigita kun titolo “Rui Barbosa” ampleksa versio en Esperanto (290-paĝa), prizorgita de Jozefo Joel, de la vivpriskriba libro de Fernando Nery “Ruy Barbosa”. Mi miras, ke la verko ne estas menciita en la Vikipedia paĝo en Esperanto.
Mi transskribas ĝian recenzon (mi supozas de Clelia Conterno), aperintan en “L’Esperanto” 1952-15 (majo-junio 1952), p. 40, kaj aldonas:
– brazilan poŝtmarkon de 1961 kun portreto de Barbosa;
– bildon de placo Barbosa en Curitiba (Brazilo), laŭ malnova bildkarto.


Fernando Nery: RUI BARBOSA, tradukis Jozefo Joels. Eld. Domo de Biografia eseo: el la portugala lingvo Rui Barbosa 1949. Prezo nemontrata. Pp. 290 kun multaj fotobildoj. Broŝ.
Rui Barbosa estis politikisto, juristo, literaturisto brazila, naskita en Bahia en 1849, mortinta en Rio de Ĵaneiro en 1923.
Tuj post juraj universitataj studoj, li ekbrilis kiel advokato kaj ĵurnalisto grandvalora, kaj iĝis baldaŭ deputito en provinca registaro de Bahia, kaj poste parlamentano, elstara persono de liberala partio. Lia alta sento pri forto kaj pravo kaj justo de la Leĝo — aŭ, pli akurate, de la leĝeco — lin portis al rifuzo de ministeria posteno kaj al la opozicia respublik-partio. En 1889, Brazilo iĝis respubliko: ĝian konstitucion li mem redaktis, kaj partoprenis la provizoran registaron. Sed post unu jaro li eksiĝis, ne aprobante iajn tendencojn en la regado. Falis la registaro mem, tamen, pro marista ribelo; kaj Floriano Peixoto iĝis diktatoro. Tiam Rui Barbosa devis rifuĝi en Londonon, kie li restadis, verkante sian ĉefverkon «Cartas de Inglaterra» (Leteroj el Anglujo), kaj batalante, kiel juristo kaj ĵurnalisto, ĉiam pri Bono kaj Justo.
Fine, Peixoto falis, kaj Barbosa povis reveni al Brazilo, kie li iĝis, dumvive, senatano. En 1907 li reprezentis sian landon ĉe la Konferenco Internacia en Hago, kie li iĝis unu el la plej notindaj konferencanoj, defendante egalrajton inter grandaj kaj malgrandaj ŝtatoj. Je lia reveno en Brazilon, tre festata, li plue enmiksiĝis en politikajn batalojn kontraŭ militarismo, kaj estis kandidato al Prezidanteco de Brazilo kiel civilista partiano.
Sed lia amo al rajto kaj justeco igis lin subteni partoprenon de Brazilo en la unua mondmilito. Senkompare gloraj festoj kronis lian jubileon en 1919. En 1922 li iĝis membro de Supera Justeca Kortego en Hago, sed lia malbona sanstato malpermesis al li vojaĝi al Eŭropo, kaj li mortis en 1923 en Rio de Ĵaneiro.
Nekalkulebla estas la influo, literatura kaj morala, kiun li postlasis en sia lando. Tamen, mi ne estus koninta el li pli ol lian nomon, mi konfesas, se per Esperanto mi ne estus kontaktinta kun lia personeco, multflanke interesa kaj alloga, tra la libro de Fernand Nery, kies mira peko, de historia vidpunklo, estas, ke li verkis pli apologion ol biografion (vd. la enkondukajn 50 paĝojn ).
La traduko Esperanten estas zorge farita: eĉ tro zorge, ĉar la tradukinto, J. Joels, timis perdon de eĉ nuancero el la originalo, kaj pro tio kunmetis ofte vortojn kies interpreto rnalfacilas, aŭ kiuj sonas strange, peze, nekutime. Kion veras, ke verkistoj el latinidaj nacioj devus ne uzi kunmetaĵojn ekster la kutimaj spertoj, ĉar en iliaj lingvoj mankas vortkunmeta spirito! Jen kelkaj ekzemploj: p. 21 novvoja unuairanto, geniuleco, aliulaj: p. 22 ekinterkontraŭi, tiauloj; p. 42 malgrandstaturulo; p. 47 mejlŝtonuleco… p. 154 pliaĉigita, oferbuĉindeco, murdoteco; p. 227, elektoteco; p. 265 fruegleviĝulo, ĝardenflegemulo. Mi notas la plurfojan pleonasman esprimon «ece kiel» anst. nur «kiel».
Preseraroj tre malmultaj: p. 29 feliĉaĵo; p. 246 bolotbatalo; p. 163, noto, Barobsa. Aliaj estas korektataj en aldona lasta paĝo: tiuj ĉi, tamen, ne. Ĉar, kiel mi diris, la originala verko aspektas pli laŭda ol kritika, mi permesis al mi mem kontroli multajn el la asertoj kiuj ŝajnis al mi troigaj: kaj plezure konstatis ke ili veras. Tio, kompreneble, postulis de mi tempon kaj zorgojn, kaj traserĉadon de verkoj pri Brazilo. Sed mi deziras akcenti kaj substreki, ke tiom serioza, ampleksa, riĉa eldono indis tian penon por pripensita recenzo kaj prijuĝo. Plie, ĝi donis al mi veran plezuron: pli intiman konon de personeco kun plej altaj spiritaj, intelektaj, moralaj kvalitoj, kiel Rui Barbosa estis.
Konklude: malgraŭ la aluditaj peketoj, libro nepre havinda por ĉiu historion ŝatanta persono, kaj por ĉiu, kiu ial interesiĝas pri Brazilo. Adreso de la eldonanto: Casa de R. Barbosa, rua São Clemente 134, Rio de Ĵaneiro (Brazilo).
​C. C.
“L’Esperanto” 1952-15, p. 40

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *