Homoj

Bonaventura Aribau

La 4-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1798) de la kataluna poeto, verkisto, ekonomikisto kaj politikisto Bonaventura Carles Aribau i Farriols (en la kastilia, Buenaventura Carlos Aribau Farriols) (1798-1862)
ca.wikipedia.org/wiki/Bonaventura_Carles_Aribau
es.wikipedia.org/wiki/Buenaventura_Carlos_Aribau
it.wikipedia.org/wiki/Bonaventura_Carlos_Aribau
eo.wikipedia.org/wiki/Bonaventura_Carles_Aribau
iniciatinto de la movado “La Renaixença” (La Renaskiĝo)
ca.wikipedia.org/wiki/Renaixen%C3%A7a#Renaixen.C3.A7a_a_Catalunya
es.wikipedia.org/wiki/Renaixen%C3%A7a
it.wikipedia.org/wiki/Renaixen%C3%A7a
kiu celis la renaskiĝon de la kataluna kiel literatura kaj kultura lingvo, opozicie al la kastilia.
Barcelono dediĉis al li monumenton kaj aleon (carrer Aribau).
​Mi sendas precipe al la Vikipedia paĝo en la kataluna (tiuj en la kastilia, en la itala kaj en Esperanto estas iom malriĉaj).
Mi transskribas artikolon tiritan el la revuo “Universo” 1909-4, p. 116-118, verkitan okaze de la Universala Kongreso de Esperanto de Barcelono 1909 (ankaŭ “La Revuo” 1909-1910, IV, p. 408-417 parolis pri la temo), kiu evidentigas ke Aribau devas esti konsiderata antaŭulo de la ideo de internacia lingvo.
Mi supozas, ke la ŝildo almetita en 1909 al la monumento al Aribau ne plu ekzistas (interalie, la origina marmora monumento estis anstataŭgita, en 1934, per bronza monumento
ca.wikipedia.org/wiki/A_Aribau
es.wikipedia.org/wiki/A_Aribau ).
​Aldone: detalo de la monumento.


3. La rememoro al Aribau.

Mi sciis, ke En Francisco Pi y Margall, eksprezidanto de la Federacia Hispana Respubliko, eminenta kataluna filozofo, kies politika programo postvivis post li kaj estas sekvata de multenombraj partianoj, publikigis iam artikolon plej fervoran kaj entuziasman pri nia lingvo Esperanto. Post longaj traserĉoj mi fine trovis tiun artikolon, kaj mi povas certigi, ke la opinio de tiu glora samlandano altiradas al nia movado multajn partianojn de lia politika teorio. Post lia morto mi publikigis libron studantan lian personecon kiel filozofon, politikiston kaj verkiston. Mi konfesas, ke tiam mi havis neniun sciigon pri lia priesperanta artikolo; mi mem eĉ ne estis esperantisto; sed mi estas certa, ke pro utilo de nia propagando, en nova estonta eldono, la aŭtoro, nun esperantisto, ankaŭ parolos pri la biografiato kiel partiano de nia lingvo.
Tamen tiu cito alportadas al nia movado nur personojn, kiuj pro siaj larĝaj progresemaj ideoj jam estas inklinaj akcepti la internacian lingvon, kaj ĉiam mankadis al ni favoraj argumentoj por konvinki la literaturistojn de nia lando.
Kiu vivadis kun aŭ apud artistoj, scias bone, ke el cent verkistoj dek pensas kaj la restantaj nur “literaturas”; dek havas ideojn, la ceteraj aŭdas nur sonojn; la unuaj ne timas tradukon ajn, ĉar ili celas la esencon, la aliaj ne komprenas la tradukadon, ĉar ili celis la mildecon de la vortoj de ili uzataj nur… Ilin konvinki al nia movado ne estis facila afero; al ilia propra sento pri literaturo ni devas aldoni la kredon, ke natura lingvo reprezentas pli bone ol alia afero la naturan nacion. Ĉio ĉi malfaciligas la propagandon de Esperanto ĉirkaŭ personoj, kiuj renaskigis la landon per la restarigo de la Floraj Ludoj Provencaj. Mankis do al ni la diro favora al Esperanto de poeto kaj unufojon pli ni devis altiri la homojn al la progresado kaj estonteco per diroj de estintaj cerboj.
Okaze venis al miaj manoj libro de Sinibal de Mas, ankaŭ kataluna genia elpensinto de la Ideografio per muzikaj signoj. Kia ne estis mia ĝojo kaj surprizo legante la prologon kaj la subskribon de Bonaventura Carles Aribau, la fama kataluna poeto. Kvankam amiko de de Mas li kuraĝas montri sian nekontentecon pro simpla ideografio kaj la necesecon de parolebla lingvo por la internaciaj rilatoj. La argumentojn de li uzatajn ni esperantistoj uzas nun ĉiutage. De tiu momento kaj vidpunkto la personeco de Aribau interesis min kaj mi fine estis certa, trovi ĉe li la trafajn armilojn por venki la obstinajn literaturistojn enlandajn. Mia sento ne min trompis kaj helpita de la entuziasma folkloristo Sinjoro Aureli Capmany mi komencis traserĉadon tra muzeoj kaj arhivoj, kiu fine havigis al ni la paroladon, kiun Aribau faris en la Akademio de “Bones Letres”, per kiu li asertis, ke tempo venos, kiam liaj nepoj interkompreniĝos per parola internacia lingvo, kiam eminenta viro donacos tiun postulatan, bezonatan ilon al la homaro.
Ni ne plu dubis. Aribau, la enlanda poeto, kantis la patrujon per kataluna lingvo. Tiu patrujo de li kantata kaj honorata starigis al li monumenton kun tiuj simplaj vortoj: «La patrujo al Aribau». Ni esperantistoj devis honori la memoron de nia profeto kaj rimarkigi per videbla faro nian dankecon.
Nia deziro renkontis tuj favoran akcepton ĉe ĉiuj. La urbestraro en oficiala kunsido donis al ni la rajton ŝraŭbi sur la ŝtonan monumenton la ŝtalan tabulon, kiu por ĉiam memorigos la pasadon de la esperantistoj tra la lando kaj tra Barcelona. La poetoj de tiam komprenis, ke ne estas devo de bonaj poetoj kontraŭstari la artefaritan lingvon kaj la patriotoj eksentis, ke ni ne intencas forpreni, sed aldoni.
Kaj en la Barcelona Parko, en izolita angulo, kie staras la monumento de la poeto, kiu antaŭsentis nin, ĉirkaŭata de arboj, kun ĉeesto de preskaŭ ĉiuj kongresanoj kaj popola barcelona amaso, mi havis la honoron, klarigi la sencon de la festo. Doktoro Zamenhof, la elvokita de Aribau eminenta viro, dediĉis al li kortuŝantajn frazojn, la oficiala delegito de la urbestro montris la entuziasmon de la urbo por Esperanto kaj ĝian dankecon al nia ago, kaj sinjorinoj demetis solene florajn bukedojn, kvazaŭ substrekante la feston per poezia gesto.
Jen kiel kaj kial ni kunvenis ĉirkaŭ la monumento de poeto dum la kongresa semajno.
Frederic Pujulà i Vallés
(“Universo” 1909-4, p. 116-118)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *