La 2-an de novembro estas la datreveno de la tragedia morto (en 1975) de la itala poeto, verkisto kaj reĝisoro (naskiĝinta en Bolonjo, sed laŭ friula deveno) Pier Paolo Pasolini (1922-1975)
it.wikipedia.org/wiki/Pier_Paolo_Pasolini
eo.wikipedia.org/wiki/Pier_Paolo_Pasolini
fama pro sia kruda prezento de la urba subproletaro, pro siaj juĝoj egale kritikaj jen pri la burĝa socio jen pri la malmoderaĵoj de la Sesdekoka, pro sia akra lingvaĵo kiu kelkfoje limas la maldecan parolon, kaj pro sia malkaŝa samseksemo.
De Pasolini ekzistas en Esperanto du poeziaĵoj, ambaŭ en la volumo “Enlumas min senlimo”, LF-KOOP 1990; unu, tenerega, dediĉita al la patrino (“Supplica a mia madre” – Petego al mia patrino), trad. Gaudenzio Pisoni kaj Carlo Minnaja, kaj la alia kun forta socia engaĝiteco (“Una giornata a Tel Aviv” – Unu tago en Tel-Aviv), trad. Carlo Minnaja.
Krome, en 2015 Antonio Riccio (kun la revizio de Nicolino Rossi) publikigis volumeton el 147 paĝoj, titolitan “Laŭ Pasolini”, kun la versio en Esperanto de kelkaj gazetaj artikoloj de Pasolini kaj de du “eksteraj” kontribuoj, respektive de Sandro Penna
kaj Eduardo De Filippo.
Mi transskribas artikolon de RAI Internacia (Radio Roma-Esperanto) de la 5-a de novembro 2005, kaj aldonas la italan poŝtmarkon (laŭ skizo de Antonio Ciaburro) de 2015 pro la 40-a datreveno de la morto de Pasolini, kun la koncerna speciala stampo.
RAI INTERNATIONAL – RAI INTERNAZIONALE
RAI INTERNACIA – ESPERANTO, sabato 5.11.2005
MOSTRA PASOLINI
Pier Paolo Pasolini che dirige il suo primo film Accattone, che cammina nei quartieri della capitale, che prende il sole con Alberto Moravia e Dacia Maraini, che parla ad una manifestazione contro la condanna a morte degli attivisti baschi, che gioca a pallone nelle borgate. Soprattutto Pasolini e Roma, nella mostra allestita nel museo di piazza sant’Egidio a Trastevere, dal Comune, in occasione del trentennale della morte dell’intellettuale. Per la maggior parte fotografie, ma anche filmati dagli archivi rai e dell’istituto Luce che raccontano la Roma negli anni ‘60, quella del degrado, delle baracche, dei ragazzi di vita, del sottoproletariato che conquistò lo scrittore per la sua autenticità rispetto ad un mondo che cambiava, che iniziava a correre dietro al consumismo e ai falsi miti. Anni di lotte e di impegno testimoniate dalle immagini dei cortei, dalle occupazioni ma anche Roma capitale dell’arte, nel confronto delle migliori menti dello scorso secolo ritratte insieme all’amato Pier Paolo in piacevole conversazione. Amici legati da un sentire comune, come Maria Callas e Anna Magnani.
EKSPOZICIO PASOLINI
Pier Paolo Pasolini kiu reĝisoras sian unuan filmon “Ĉifonulo”, kiu piediras tra la kvartaloj de Romo, kiu sunbruniĝas kune kun Alberto Moravia kaj Dacia Maraini, kiu parolas dum manifestacio kontraŭ la kondamno al morto de la vaskaj aktivuloj, kiu ludas piedpilke en la antaŭurbo. Precipe, Pasolini en Romo, en la ekspozicio kiun la Rona Komunumo aranĝis en la muzeo pri Romo en placo Sankta Eĝidjo, en la populara transtibera kvartalo, okaze de la tridekjara datreveno de la morto de la intelektulo. Plejparte fotoj, sed ankaŭ filmoj tiritaj el la arkivoj de RAI=Itala Radiotelevido kaj de la Dokumenta Filma Instituto “Luce”, kiuj rakontas Romon en la sesdekaj jaroj, tiun de kadukiĝo, de barakaroj, de krude vivantaj knaboj, de subproletaro, kiu ĉarmis la verkiston pro sia aŭtentikeco kompare kun iu mondo kiu ŝanĝiĝadis, kiu komencadis postkuri konsumismon kaj malverajn mitojn. Jaroj da bataloj kaj engaĝiteco, pri kiuj atestas la bildoj de protestaj procesioj kaj de okupadoj; sed kiuj ankaŭ parolas pri Romo kiel ĉefurbo de arto, kaj montras Pier Paolo Pasolini en kunuleco kun la plej elstaraj mensoj de pasinta jarcento, bildigitaj en plezurdona interparolo. Geamikoj interligitaj de komuna sento, kiaj Maria Callas kaj Anna Magnani.