Homoj

Fryderyk Chopin

La 17-an de oktobro estas la dateveno de la morto (en 1849, je nuraj 39 jaroj) de la pola komponisto kaj pianisto Fryderyk Franciszek Chopin (1810-1849), pli konata per la francigita nomo Frédéric François Chopin (en Esperanto, Ŝopeno)
it.wikipedia.org/wiki/Fryderyk_Chopin
eo.wikipedia.org/wiki/Fr%C3%A9d%C3%A9ric_Chopin
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj transskribas artikolon el la “Itala Esperanta Revuo” 1927-1, p. 17-18.
Aldone: la unuataga koverto (UTK) de la ĉeĥoslovakaj poŝtmarkoj de 1949 pro la unuajarcenta datreveno de la morto, kaj pola poŝtkarto de 1974 pro la 125-a datreveno.


FREDERIKO CHOPIN
Naskita la 22an Februaro 1810, en Zelazowa Wola, proksime de Varsovio, de plej frua juneco Chopin montradis inklinon al muziko. Kiel 9-jara knabo li unuafoje publike koncertis.
Sub gvido de eminenta profesoro Eisner, en Varsovia muzika konservatorio, Chopin, post finiĝo de mezlernejaj studoj, konsekris sin tutplene al muziko.
Post la unua sukcesa ekskurso al Wien en 1830, kelkajn semajnojn antaŭ eksplodo de pola revolucio, en pola sango per rusa superpremo, Chopin decidis forveturi Parizon. En Parizo oni tuje komprenis kaj perceptis potencon de lia genio. Tiu societa sfero ankaŭ per sia alta spirita nivelo bone influis lian kreotalenton. Muzikaj komponistoj: List, Meyerber, Berlioz, poetoj kaj verkistoj: Musset, Balzac, Heine, pentristoj: de la Croix, Ary Scheffer, — jen la plej eminentaj homoj, ĉirkaŭantaj Chopin’on en Parizo. Sed la plej gravan rolon en lia vivo ludis interrilato kun la fama verkistino M-me George Sand.
La vivo de Chopin en Parizo fluis ekstere trankvila, sur fono de societaj interrilatoj, en kiuj lia subtila kaj finecplena naturo sentis sin bone. Li koncertis malofte en Parizo kaj Londono, ludante nur proprajn komponaĵojn, per kiuj li ravigis kaj ĉarmigis aŭskultantojn.
La muziko de Chopin de la unua momento enportis en la regantajn tiam muzikajn principojn novajn valorojn, ĉar la genia komponisto en la profundeco de sia animo estis potenca noviganto, plena de originaleco elfluanta ne de lia intelekto, kiel ĉe Wagner, sed kiu havis fonton en sia sublima inspiro kaj fenomena inventemo. Ĉar li estis naturo ekstreme impresema por beleco, li sin esprimadis ĉiam en la formo precize finigita kaj ĉiurilate perfekta. Tio rezultis, ke Schumann, List kaj Wagner tuj rimarkis kaj perceptis tiujn senmezurajn trezorojn, per kiuj ekbrilis kreado de Chopin. Ili komprenis, ke tiu ĉi pola komponisto, kies ĉiu takto spiras per pola ritmo kaj melodio, estas samtempe muzika majstro de plej alta mezuro por ĉiuj popoloj de l’ mondo.
Chopin en sia ĉarmoplena muziko ensorĉigis esencon de ĉia pola penso, kaj ĉiu lia senmorta verkaĵo ektuŝis kaj vibrigis kaŝitajn en animo de cies Polo kordojn de plej profundaj sentoj de doloro kaj ĝojo. Lia muziko, ĉerpita ne nur el popola kanto, sed kvazaŭ elŝpinita el kolektiva koro de tuta popolo, estis amata konsilantino, estis fortiganta balsamo, estis instigilo al ago.
El tre multaj opinioj de mondfamaj muzikaj artistoj kaj muzikologiistoj ni citos la plej novan, skribitan ĵus de Franco, s-ro Edvardo Ganche (v. polan revuon Muzyka, N-ro 10).
«Opiniante pri geniuloj, per kiuj fieras la homaro, taksante verkojn de ĉiu el ili, ilian utilecon, influojn kaj bonefikon, ni devas konkludi, ke la unuan lokon oni devas doni al Chopin, genio nacia kaj samtempe universala. Li adoris sian nacion, defendis ĝin, glorigis per maniero nekomparebla, li atingis plej altajn suprojn de l’ arto, li kreis ĉefverkojn profunde homajn, kapablajn superregni menson kaj koron de ĉiu civilizita homo.
«Kreitaĵo de Chopin superregis tutan mondon; al ĉiuj li montris kaj ĉirkaŭradiigis aspekton de Polujo kaj samtempe li kapablis esprimi kaj akcenti sublimon de komune homaj ekstazoj.
«Li estas la triumfo de arto, la triumfo de l’ menso, mirakla honorindeco kaj gloro de Polujo.
Kiom da landoj avidis fieri per posedo de tia geniulo, plej inda de nacia apoteozo, kiel Chopin…. ».
La vivo de tiu ĉi naturo, vere, esence artista, povanta vivi nur per arto, ne povis daŭri longe: bruligata per sopiro je la patrujo kaj samtempe per ftizo, ruiniganta lian delikatan organismon, ĉiam pli soleca spirite, ĉar per riĉeco de l’ spirito li superis mezuron de samtempuloj, mortis li, unu el plej grandaj geniuloj de Muziko, en Parizo la 17an Oktobro 1849 kaj estis entombigita en la tombejo Pere La-chaise, kie ĝis nun ripozas liaj mortrestoj.
Esperanto-Presa Warszawa
Itala Eperanta Revuo 1927-1, p. 17-18

2 pensoj pri “Fryderyk Chopin

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *