Dum la germana okupado de Romo, la 16-an de oktobro 1943 (ne hazarde, iun sabaton), inter la horoj 5.30 kaj la horoj 14.30, germanaj trupoj de Gestapo forkaptis domon post domo 1.259 personojn (689 virinojn, 363 virojn – el kiuj 188 havis pli ol 60 jarojn – 207 infanojn kaj infaninojn), precipe judojn kaj ĉefe en la Geto/ juda kvartalo (sed ankaŭ en aliaj urbopartoj: la pli bonstataj judoj, fakte, loĝis ekster la Geto)
it.wikipedia.org/wiki/Rastrellamento_del_ghetto_di_Roma
(ne estas pri tio Vikipedia paĝo en Esperanto).
La afero plej kurioza estas, ke propre dirite la romaj judoj estis “pli romanoj”ol aliaj loĝantoj de la urbo, ĉar la juda komunumo de Romo datiĝas seninterrompe de antaŭ pli ol 2000 iaroj.
Post la liberigo de iom da personoj (parte “arjanoj”, aŭ neitaloj), 1.023 estis deportitaj al Aŭŝvico; el ili, nur 16 (15 viroj kaj unu virino) postvivis la ekstermon.
Apud la kompliceco de la italaj faŝistoj, kiuj faciligis la agadon de la naziaj okupantoj, estas juste memorigi la sindonemon de la multaj italoj kiuj, senzorge pri la riskoj, aktivis por savi la destinitajn viktimojn.
Inter la deportitoj, kiuj ne revenis, estas ankaŭ esperantistino, Ida Pisa vidvino Coen, naskiĝinta en Triesto la 5-an de aŭgusto 1865, arestita en Romo la 16-an de oktobro 1943 en sia loĝejo, placeto “de la Gancia” N. 5. Ŝia nomo aperas en la listo de la membroj de FEI-Itala Esperanto-Federacio de 1926, kaj estas menciita en numero 1932-6 de “L’Esperanto”, okaze de la morto de ŝia frato Giacomo Pisa, ankaŭ li esperantisto.
Probable, Sinjorino Ida Pisa Coen restis esperantistino ankaŭ poste, sed mankas pruviloj, ĉar kiam en 1938 estis eldonitaj en Italio la rasaj dispozicioj, la italaj judaj esperantistoj estis invititaj ne renovigi la aliĝon al FEI, por eviti ilian devigan forpelon kaj la transdonon de iliaj nomoj al la policaj instancoj; kaj poste la adresaroj de FEI forbrulis en la sendistingaj uson-anglaj bombadoj de Milano de aŭgusto 1943.
Mi aldonas:
- la bildon de Sinjorino Ida Pisa Coen, tiritan el: “Il libro della memoria: gli ebrei deportati dall’Italia, 1943-1945 / Liliana Picciotto; ricerca della Fondazione Centro di documentazione ebraica contemporanea. – Ed. 2002: altri nomi ritrovati”. – Milano, Mursia, 2002;
– la italan poŝtmarkon de 1993, kaj la koncernan specialan stampon, pro la datreveno de la deportado el la Geto;
– bildon, el malnova karto, de la Portiko de Oktavja, koro de la Geto de Romo;
- bildon de la Galerio de Milano, siatempe sidejo de FEI, post la bombadoj de aŭgusto 1943.
… il Portico di Ottavia, il Ghetto per me, non ebrea, una valanga di ricordi condivisi : il Quintino Sella, Istituto Tecnico Commerciale e per Geometri è stato il mio istituto per i 5 anni delle superiori ed i miei compagni di classe ( come pure alcuni professori) erano Coen, Spizzichino, Terracina etc…. e le storie delle loro famiglie mi hanno portato a conoscere avvenimenti e circostanze che mai avrei potuto apprendere dai libri…..
Li ricordo tutti, compagni e professori, e non dimenticherò mai che, grazie a loro, ho potuto visitare, quando ciò non era possibile, la Sinagoga assistendo alla celebrazione di un matrimonio.