Eventoj

Gregoria kalendaro

La 15-a de oktobro estas speciala tago, ĉar la 15-an de oktobro 1582 ekvalidis la nova kalendaro prilaborita laŭ komisio de Papo Gregorio la 13-a, kaj tial nomata “gregoria”, anstataŭe de tiu promulgita de Julio Cezaro en 46 a. K., kaj tial nomata “julia”:
it.wikipedia.org/wiki/Calendario_gregoriano
eo.wikipedia.org/wiki/Gregoria_kalendaro
​Por regajni la malfruon de 10 tagoj akumulitan tra la jarcentoj kompare kun la suna ciklo, estis forigitaj la tagoj de la 5-a ĝis la 14-a de oktobro 1582, kaj do post la 4-a oni saltis senpere al la 15-a (pro tio la liturgia festo de Sankta Tereza el Avila, mortinta la tagon post la 4-a de oktobro 1582, estas fiksita je la 15-a de oktobro).
​Ĉar la reformo estis proponita de Papo, unuamomente la gregoria kalendaro estis akceptita nur de kelkaj katolikaj Landoj (Italio, Francio, Hispanio, Portugalio, Pollando-Litovio, katolika parto de nunaj Belgio kaj Nederlando); post nemulte sekvis Bavario, Aŭstrio, Bohemio, Moravio, la katolikaj kantonoj de Svislando, Hungario kaj Transilvanio.
​La luteranaj, kalvinanaj kaj anglikanaj Ŝtatoj, kaj tiuj nekristanaj, konformiĝis nur pli malfrue; ekzemple, Prusio en 1610, Danlando, Norvegio kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando, en 1700; Anglio kaj ĝiaj kolonioj (inter kiuj la nuna Usono) en 1752; Svedio kaj Finnlando en 1753; Japanio en 1873; Ĉinio en 1911; Albanio en 1912; Bulgario en 1916; Rusio (Soveta Unio) kaj Estonio en 1918; Rumanio kaj Serbio en 1919; Greklando en 1923; Turkio en 1926; Egiptio en 1928.
​Pri sekvo de ĉi tiu diferenco:

Cervantes


​Kurioza la pozicio de Soveta Unio, naskiĝinta el la tiel dirita “oktobra revolucio”, kiu reale okazis la 7-an de novembro laŭ la gregoria kalendaro:
it.wikipedia.org/wiki/Rivoluzione_d%27ottobre
eo.wikipedia.org/wiki/Oktobra_Revolucio
en 1923, la nova reĝimo decidis modifi la formulon de la kalkulo, enkondukante la “sovetan revolucian kalendaron”. Evidente, la reĝimo opiniis ke ĝi vivos longe, se konsideri ke la unua diferenco kompare kun la “pura” gregoria kalendaro okazus nur… en la jaro 2800 (estas klara la nur parada intenco de la soveta reformo; kaj cetere jam en 1940 la “soveta” kalendaro estis realisme forlasita).
​En la religia medio, la ortodoksaj Eklezioj rusa, serba kaj de Jerusalemo daŭre sekvas la julian kalendaron (de tio naskiĝas la nuna diferenco de 13 tagoj inter la ortodoksaj religiaj festoj kaj tiuj de la aliaj kristanaj konfesioj).
​Ankaŭ Esperanto estis koncernita de la malfruoj en la ĝenerala alpreno de la gregoria kalendaro: sufiĉas pensi je la naskiĝdato de la nova lingvo, kiu ordinare estas indikita kiel la 26-a de julio 1887, dato de publikigo de la “Unua Libro”; tamen, ĉar la libro estis publikigita en Varsovio, kiu tiam apartenis al la Rusa Imperio, la loka “rusa” dato estis alia, la 14-a de julio 1887:
eo.wikipedia.org/wiki/Unua_Libro
it.wikipedia.org/wiki/Unua_libro
Mi aldonas:
– la unuatagan koverton (UTK) de la poŝtmarkoj eldonitaj en 1982 de la Vatikana Poŝto por soleni la 400-an datrevenon de la gregoria reformo;
– la kovrilon de la “Unua libro”de Esperanto (1887).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *