Homoj

Jacques Brel

La 9-an de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1978) de la franclingva kantaŭtoro (kiu konis ankaŭ la flandran, se konsideri ke lia kanzono “Marieke” miksas la francan kun la flandra) Jacques Romain Georges Brel, konata kiel Jacques Brel (1929-1978)
it.wikipedia.org/wiki/Jacques_Brel
eo.wikipedia.org/wiki/Jacques_Brel
​taksata granda poeto pro la profundeco de liaj tekstoj.
​Minimume kvar liaj kanzonoj estis tradukitaj al Esperanto:
​- Ne me quitte pas – Ne forlasu min, tradukinto nekonata;
​- Le plat Pays – La plata Lando (du versioj: trad. Michel Dereyger kaj Paul Peeraerts, Angelos Tsirimokos);
​- Les flamandes – La flandrinoj, trad. Roland Platteau;
​- Marieke, trad. Roland Platteau.
​Mi transskribas “Le plat Pays” – La plata Lando, en la franca kaj en la du versioj en Esperanto, kaj atentigas pri ĉi tiu artikolo de Marko Naoki Lins: BELGIO: Plensukcesa omaĝo al Jacques BREL, Monato (2004/9, p. 21)
www.esperanto.be/fel/2004/008353.html
Aldone: portreto de Jacques Brel.


LE PLAT PAYS
Jacques Brel

Avec la mer du Nord pour dernier terrain vague
et des vagues de dunes pour arrêter les vagues
et de vagues rochers que les marées dépassent
et qui ont à jamais le coeur à marée basse
avec infiniment de brumes à venir
avec le vent de l’est écoutez-le tenir
le plat pays qui est le mien.

Avec des cathédrales pour uniques montagnes
et de noirs clochers comme mâts de cocagne
où des diables en pierre décrochent les nuages
avec le fil des jours pour unique voyage
et des chemins de pluie pour unique bonsoir
avec le vent d’ouest écoutez-le vouloir
le plat pays qui est le mien.

Avec un ciel si bas qu’un canal s’est perdu
avec un ciel si bas qu’il fait l’humilité
avec un ciel si gris qu’un canal s’est pendu
avec un ciel si gris qu’il faut lui pardonner
avec le vent du nord qui vient s’écarteler
avec le vent du nord écoutez-le craquer
le plat pays qui est le mien.

Avec de l’Italie qui descendrait l’Escaut
avec Frida la Blonde quand elle devient Margot
quand les fils de novembre nous reviennent en mai
quand la plaine est fumante et tremble sous juillet
quand le vent est au rire, quand le vent est au blé
quand le vent est au sud écoutez-le chanter
le plat pays qui est le mien…

LA PLATA LANDO
Jacques Brel, trad. Michel Dereyger kaj Paul Peeraerts
www.ipernity.com/blog/mike59/104758

Kun la Norda Maro kiel lasta vakejo
kaj ondoj de dunoj por haltigi la ondojn
svagaj rokoj kiujn la tajdoj transpasas
kiuj por ĉiam havas la koron je refluo
kaj kun senfine venontaj brumoj
kun la eosta vento aŭskultu ĝin elteni
la plata land’, jen mia land’.

Kun katedraloj kiel solsolaj montoj
nigraj sonorilturoj kiel siaj kukmastoj
kie ŝtonaj diabloj dekroŝas la nubojn
kun la tagfadeno kiel solsola vojaĝo
kaj pluvaj vojoj kiel solsola “Bonan nokton!”
kun la uesta vento aŭskultu ĝin volonti
la plata land’, jen mia land’.

Kun tiom malalta ĉielo ke perdiĝis kanalo
kun tiom malalta ĉielo ke ĝi faras humilecon
kun tiom griza ĉielo ke pendiĝis kanalo
kun tiom griza ĉielo ke necesas pardonon
kun la norda vento kiu venas sin kvaronigi
kun la norda vento aŭskultu ĝin kraki
la plata land’, jen mia land’.

Kun iom da Italio kiu sobirus la Skeldon
kun Blondinul’ Frida kiam ŝi iĝas Margot
kiam la novembraj filoj al ni revenas en majo
kiam la ebenaĵo vaporas kaj tremblas sub julio
kiam la vento estas je rido kiam la vento estas je trikito
kiam la vento estas je sudo aŭskultu ĝin kanti
la plata land’, jen mia land’ …

LA PLATA LANDO
Jacques Brel, trad. Angelos Tsirimokos
www.ipernity.com/blog/mike59/104758

Kiam la Norda Maro, sola tereno vaka,
sendas sovaĝajn ondojn kontraŭ ondecajn dunojn
kaj svagaj rokoj dronas sub ŝveliĝanta tajdo,
revante pri malfluso tra densa ŝaŭmnebulo,
sub vento okcidenta, aŭskultu do barakti
l’ ebenan landon mian.

Nur katedralaj pintoj leviĝas alte supren;
sonorilturoj nigraj elstaras kvazaŭ montoj,
kun siaj ŝtonaj monstroj en nuboj paŝtiĝantaj.
regule, monotone pluveroj daŭre falas.
regule, monotone tago post tago pasas.
sub orienta vento aŭskultu ĝin deziri –
l’ ebenan landon mian.

Malaltas la ĉielo – perdiĝis eĉ kanaloj.
malaltas la ĉielo – instruas humilecon.
Ĉielo tiel griza – pelas al sinmortigo.
Ĉielo tiel griza, ke endas ĝin pardoni.
La norda vento ŝiras orelojn kaj tegolojn.
Sub norda vent’ rabia, aŭskultu do krakadi
l’ ebenan landon mian.

Sed jen, aer’ itala verŝiĝas la bordoj
de Skeldo; blonda Frida surmetas bankostumon;
kaj eĉ se foje venas en maj’ veter’ novembra,
la kampoj elvaporas, tremantaj en julio,
altiĝas oraj spikoj, abundas la rikolto.
Sub suda vent’ karesa, aŭskultu ĝin ĝojkanti,
l’ ebenan landon mian!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *