Homoj

Rosalba Carriera

La 7-an de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1673) de la venecia pentristino Rosalba Carriera (1673-1757)
it.wikipedia.org/wiki/Rosalba_Carriera
​(ne ekzistas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto).
​Pri ŝia biografio, mi resendas al la artikolo (verŝajne de Luigi Minnaja) kiun mi transskribas, el la elsendo de Radio Roma – Esperanto de la 14-a de februaro 1971.
​Mi aldonas maksimumkarton, aranĝitan per la itala poŝtmarko de 1974 honore al la artistino.


RADIO ROMA – ESPERANTO
14.2.1971

LA ITALA PENTRISTINO ROSALBA CARRIERA

Je la lumo de lampo en modesta domo de Venecio iu knabino ofte ilustradis la randojn de la paĝoj, sur kiuj ŝi studis, kaj desegnadis figuretojn. Ŝi estis Rosalba Carriera, naskiĝinta en Venecio en 1675-a. Ŝi tre amis ankaŭ muzikon; ŝi ludadis violonon, klavicenon, kaj kantadis.
Konstatinte ŝian eksterordinaran inklinon, la patro studigis al ŝi desegnon kaj pentradon ĉe elstaraj majstroj; kaj, kiam ŝi spertiĝis, ŝi komencis pentri bildojn por sin vivteni kaj helpi sian familion. Ŝia fratino Giovanna, kiu ne edziniĝis, restis ĉiam kun ŝi por mastrumi, por pretigi kolorilojn kaj kartonojn, por aranĝi familiajn festojn, samtempe legante librojn, ludante klavicenon kaj pentrante ŝi mem: tiu duo estis vere escepta en la tiama societo, en kiu la virino vante ĝuadis en nenifarado.
Kiam la patro, fariĝinte registara funkciulo, devis ofte vojaĝi, Rosalba ameme lin akompanis, pentrante paŝtelajn portretojn; kaj en tiu pentrado ŝi brilegis, superante eĉ famajn pentristojn. Ŝi ankaŭ miniaturis kaj gravuris. Ŝiaj miniaturoj estas etaj tre delikataj pulsantaj vivoj eternigitaj per la pinto de la peniko.
Al Venecio ofte alvenadis potencaj fremduloj, eminentuloj, reĝoj. Alvenis Frederiko la 3-a, reĝo de Danlando; Frederiko Aŭgusto la 3-a, reĝo de Pollando; Karlo, duko de Bavarujo; la princo de Meklemburgo kaj aliaj altranguloj, kiuj vizitadis ŝian studion kaj laŭdadis la modestan pentristinon. Ĉiujn ŝi pentris paŝtele, vekante grandan admiron pro la travidebla natureco de la karnoj, la perfekteco de la desegno, la vereco de la koloroj; kaj ofte pro la efike prezentitaj spirito kaj karaktero de la pentrito.
Tiel, en epoko, en kiu la famo bezonis longan tempon por transpasi la landlimojn, pro la malabundo kaj malrapido de la transportiloj, kaj la manko de disvastigitaj gazetoj, la famo de Rosalba Carriera flugis eksterlanden.
Post la morto de sia patro, ŝi iris al Parizo, kunkondukante sian patrinon, siajn du fratinojn kaj la bofraton Antonio Pellegrini, kiu estis tre rapida en la pentra dekorado de salonoj. En Parizo ŝi travivis siajn du plej belajn jarojn en seninterrompa laborado riĉe rekompencita, kiel oni povas kompreni de ŝia Taglibro de la jaroj 1720-a kaj 1721-a, en kiu ŝi rakontas ankaŭ pri la vizitoj, kiujn ŝi ricevis kaj faris, kaj pri la portretoj kaj mitologiaj figuroj, tiam laŭmodaj, kiujn ŝi senhalte pentris.
Poste, ŝi revenis al Italujo, kie la Duko de Modena volis ŝin restigi en sia kortego kvar monatojn, dum kiuj ŝi faris la portretojn de la tuta duka familio. En 1735-a ŝi veturis al Vieno, kie ŝi pentris la portretojn de la Habsburgaj Princoj.
Ĉe sia reveno al la Venecia laguno ŝi ne ripozis; ŝi ankoraŭ daŭre laboradis gis ŝi fariĝis 70-jara. Poste ŝi blindiĝis, kio estis grandega sufero por tiu spirito avida je koloroj kaj lumo. Fakte, ŝi perdis la prudenton kun tre doloraj fenomenoj, kiujn la senila demenco, bedaŭrinde, kaŭzas iufoje tuj antaŭ la fino. Imagu, ke Rosalba Carriera konserviĝis ekde la infanaĝo dum la tuta vivo pia kaj religia; kontraŭe, en la lastaj tagoj ŝi montris malŝaton, mokon, abomenon al la sanktaĵoj; tamen ne mankis al ŝi la kompato, la religia pardono kaj la preĝoj de la aliaj personoj.
La 15-an de aprilo 1757-a, dum la naturo estis refloranta, forpasis en Venecio tiu mirinda artistino, kiu en la portretoj kaj en aliaj pentraĵoj kapablis reprezenti tiom da vivo, jen ridetanta, jen serioza, jen delikatega, jen meditema. Sub la perukoj pudritaj, revivas, oni povas diri, la 18-a jarcento de ŝi reproduktita en tiom da vizaĝoj en diversaj hararanĝoj. La Kabineto de la Paŝteloj de la Galerio de Dresdeno, tiel riĉa je italaj ĉefverkoj, samkiel la Muzeo de Louvre en Parizo, fieras pro valora kolekto da paŝteloj kaj da tre delikataj kaj esprimoplenaj miniaturoj de la fama venecia pentristino. Rosalba Carriera malmulte pentris per oleo: ŝia regno estis la paŝtelo.
Aŭgusto la 3-a, reĝo de Pollando, kies amikecon Rosalba ĝuis, volis aĉeti je kiu ajn prezo plurajn portretojn, kiujn la aŭtorino tenis ĉe si. Ili estis ripetaĵoj de portretoj pri eminentuloj, kaj per kiuj iom post iom ŝi estis farinta al si personan galerion.
Ŝi neniam estis aspirinta al edziniĝo, elektinte kiel sian edzon la belon, kiun Dio estis doninta al privilegiitaj homaj kreitaĵoj, precipe junaj; kaj tiu eta mondo paroladis al ŝi, en tiu eta mondo ŝi retrovis sin mem en la plej bonaj el siaj manifestaĵoj, en sia daŭra revo de nobla leviĝo.
Laŭ ŝia deziro, oni entombigis ŝin apud la fratino Giovanna, en la preĝejo de S. Vio en Venecio; sed en 1813-a la preĝejo estis malkonstruita, kaj pri Rosalba Carriera oni povis savi nur la tomboŝtonon kun la nomo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *