Homoj

Giuseppe Cesare Abba

La 6-an de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1838) de la itala (liguria) verkisto kaj patrioto Giuseppe Cesare Abba (1838-1910)
it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Cesare_Abba
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
​fama precipe pro la verko “Da Quarto al Volturno” (De Quarto ĝis Volturno), en kiu, en formo de taglibro, estas rakontata la entrepreno de Giuseppe Garibaldi konata kiel “la Ekspedicio de la Milo”:
it.wikipedia.org/wiki/Spedizione_dei_Mille
la milita kampanjo kiu, forveturinta el la rifo de Quarto apud Ĝenovo, la 5-an de majo 1860, atingis Sicilion ĉe Marsalo, kaj tra serio da bataloj – el kiuj la lasta ĉe rivero Volturno norde de Napolo – konkeris sudan Italion, tiam sub regado de familio Burbono, ĝin transdonante al la norda (piemonta) Regno de familio Savoia.
Pli ol unu jarcenton kaj duonon post tiu evento, la juĝoj pri tiu entrepreno estas ankoraŭ malkonkordaj, sed ne estas ĉi tiu la taŭga loko por priparoli tion (mi nur evidentigas, ke la Vikipedia paĝo pri la Ekspedicio havas version en la piemonta dialekto, sed ne en la sicilia aŭ la napola, ĝuste ĉar, finfine, eble la sudanoj ne sopiregis esti “liberigataj” por esti aneksataj al Piemonto, kaj la “institucia” konkludo de la entrepreno estis elreviĝo por multaj, kiuj pli ol la politikan sendependecon atendis socialajn reformojn).
​Cesare Abba partoprenis tiun ekspedicion (kiam li havis malpli ol 22 jarojn!), kaj fakte origine la libro titoliĝis modeste “Noterelle di uno dei Mille” (Notetoj de unu el la Milo).
La volumo de Carlo Minnaja “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj”, EVA, Venafro 2013, entenas (paĝoj 9-13) prezenton de la verkisto, historian noton, kaj du pecojn tradukitajn de mi mem.
​Mi transskribas la sintezon kaj la du pecojn, kaj aldonas:
– la kovrilon de la volumo;
​- la bildon de la poŝtmarkoj eldonitaj de la Itala Poŝto en 1960 kaj en 2010, respektive pro la 100-a kaj la 150-a datreveno de la Ekspedicio de la Milo.


El De Quarto ĝis Volturno

Napolo, la 3an de novembro. ​
La festotago de Ĉiuj Sanktuloj, poste la tago de la Mortintoj, poste la tago de la medaloj al ni, tria festo en la melankolio de la sezono.
Tie alvizaĝe al la Reĝejo, kie ĉio diras ke Burbonoj neniam plu revenos, la placo de Sankta Francisko el Paola estis plenornamita per flagoj. En la mezo, unu seĝo, iuj damoj, iuj generaloj, iuj granduloj ĉirkaŭ la Diktatoro kiu ankoraŭ surhavis la ĉapelon uzitan en la batalo de Marsalo. Mi vidis Carini-n, nun generalon, fortikan, rejuniĝintan, kun brako je la kolo, li ŝajnis feliĉa. La hungara legio deĵoris honoreskorte, kaj estis la Grenadistoj vicigitaj kiuj ankaŭ deĵoris eskorte. Ni turnis la dorson al la Reĝejo, atendante. Iumomente la Diktatoro leviĝis, kaj venis al ni dirante per sia voĉo klara kaj laŭta: – Soldatoj de la itala sendependeco, Veteranoj kvankan junuloj de la liberiganta armeo, mi transdonas al vi medalojn, kiujn la Urbestraro de Palermo dekretis por vi. Ni komencos de la mortintoj, de niaj mortintoj…
Kaj tiam iu oficiro komencis voki laŭnome la mortintojn kiuj respondis en ni, per la subita reveno de ilia vido. Sed ĉu post forpaso de ĉi tiu tago ili neniam plu estos solene memorigataj? Ili estis cento da nomoj de humilaj nekonatoj aŭ de famuloj, kaj je ĉiu nomo tremvibro trakuris nian tutan vicon. Ĉu prefere mortintaj ol vivantaj? Disvastiĝadis morna melankolio kiu tamen ŝajnis entuziasmo.
Kiam estis nia vico, ni iris vokate unuope antaŭ la seĝon, kie junulino, leviĝante sur la piedpintoj, alfiksis la medalon al nia brusto, kaj dume rigardadis de sube al supre per du grandaj ĝojplenaj okuloj. Mi ne scias, kiu ŝi estis, nek mi demandis pri ŝi. Al kio utilas la nomo? Mi aŭdis la Generalon kiu, sin turnante al iu damo apude al si, diris: – Ĉu vi vidas? Tiujn vizaĝojn mi ĉiujn konas, mi ilin vidos dum mi vivos.
Intertempe la muzikbandoj ludadis, kaj tiu de la Grenadistoj ŝajnis diri: Sufiĉe, nun sufiĉe, vi iru!

Kazerto, la 9an de novembro. Vespere.
Hodiaŭ la reĝa Palaco ŝtelrigardis la aleon kiu etendiĝas antaŭ ĝi tute malproksimen, kaj ŝajne volas ĝisatingi Napolon; ĝi ŝtelrigardis la vicojn de la ruĝaj batalionoj etendiĝantajn sub la grandaj arboj senmovaj kaj sombraj sub la malalta ĉielo. Estis venonta la Reĝo revui la tutan garibaldian armeon, dekdumilon kun la armilo ĉe la piedo, en parada ordo. Oni atendadis! La Reĝo estis alvenonta ĉirkaŭ la dua, lin anoncos la kanono. Kaj intertempe en la vicoj oni paroladis, kaj pasadis strangaj novaĵoj, spritfrazoj, spritaĵoj, aferoj poeziaj kaj komediaj. Mi eĉ aŭdis trivialaĵojn. Sed forestis gajeco. Ankaŭ la nuboj, ĉiam pli subirante, enigis ian malvarmon, kaj la horoj, pasante, alportis laciĝon. Iuj Venetianoj de mia bataliono diradis duonvoĉe ke, kiam la Reĝo preterpasos, estus bele lin ĉirkaŭi, lin forpreni, lin forporti sur la montojn, kaj de tie devigi lin deklari la militon por Romo kaj Venecio. Ĉu ili kapablus tion fari? Kelkaj jes; la plimulto diradis neserioze. Sed en la plejo de tiuj paroloj aŭdiĝis la trumpetoj de la dekstro de la longa vico. Atentu… la Reĝo!
La batalionoj ordiĝis, samliniiĝis, la koroj batadis, iuj amis, aliaj ne. Poste subenvenis trotanta kavalerio… Ha! Tiu kiu rajdadis ĉekape ne estis la Reĝo: estis Li kun la hungara ĉapelo, kun la amerika mantelo, kaj kune kun li nur ruĝaj ĉemizuloj. Tiu ĉapelo subenpremita sur la brovojn indikis ŝtormon. Ili venis, preterpasis, postlasante grandan konsternon, alvenis ĝis la fono de la aleo, turniĝis, repasis kiel vortico, malaperis. Kaj post nelonge la batalionoj estis laŭvice aranĝitaj je plotonoj… Ŝajnis, ke oni devos marŝi al riskoplena entrepreno, ni ĉiuj estis pretaj… Tiel oni iris direkte al la reĝa Palaco, por defili antaŭ la Diktatoro starfiksiĝinta tie sur la granda pordo, kvazaŭ monumento. Kaj oni sentadis, ke tiu estas la lasta horo de lia komando. Oni ekhavis la deziron sin ĵeti antaŭ liajn piedojn kriante: Generalo, kial vi ne kondukas nin ĉiujn al morto? La vojo al Romo estas tie, prisemu ĝin per niaj ostoj! – Sed la civila milito? Sed Francujo?… Pasintjare ni estis tiel amikaj kun Francujo!
La Generalo, pala kiel eble neniam oni lin vidis, nin rigardadis. Oni divenadis, ke la ploro retroturniĝis al li, kaj inundis lian koron. Mi scias eĉ ne pri unu el tiuj, kiuj estis ĉirkaŭ li. Kiel ili gravis en tiu momento? Li, nur li: nenion mi vidis. Nun mi aŭdas diri, ke la Generalo forveturas, ke li iras al Kaprero, vivi kiel en alia planedo; kaj ŝajnas al mi, ke ekblovas vento de teruraj malkonkordoj. Mi rigardas la amikojn. Ĉi tiu vento trafos nin ĉiujn, kirloturnos nin longatempe samkiel foliojn, ni falos ĉiu sur la pordon de nia hejmo. Se nur ni estus vere folioj, sed el tiuj de Sibilo, se ĉiu surportus po unu vorto: se ni povus ankoraŭ kolektiĝi por formi ion, kio havas sencon, iun tagon; kompatinda papero! Restu ja blanka… Ni finos poste…
Giuseppe Cesare Abba, trad. Antonio De Salvo
El: Carlo Minnaja, “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj”,
EVA, Venafro 2013, p.10-13

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *