Homoj

Vaclav Havel

La 5-an de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1936) de la ĉeĥa verkisto kaj politikisto Václav Havel (1936-2011),
it.wikipedia.org/wiki/V%C3%A1clav_Havel
eo.wikipedia.org/wiki/V%C3%A1clav_Havel
pasinta de la karcero (kiel opozicianto al la komunista reĝimo) al la ofico de lasta Prezidanto de Ĉeĥoslovakio, kaj poste de unua Prezidanto de Ĉeĥa Respubliko.
Pri lia personeco, kaj pri liaj rilatoj kun Esperanto raportas la paĝo de Vikipedio, kaj krome ĉi tiu artikolo: www.esperanto.cz/eo/aktuality/vaclav-havel-kaj-esper-ant-o.html de kiu mi aldonas la transskribaĵon en teksta formato (el “Libera folio”).
Mi atentigas pri ĉi tiu artikolo de “Espero katolika” (1990-7/8)
www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1990_0809.htm#3
​en kiu, interalie, foto bildigas, kune kun Havel, du amikojn de Esperanto, Papon Johanon Paŭlon la duan kaj kardinalon František Tomášek.
​Pri tio: la travivaĵoj de la katolikaj esperantistoj en Ĉeĥoslovakio (je la epoko kiam Havel estis en karcero) estas amplekse rakontitaj en “Espero katolika”. Hodiaŭ mi atentigas pri artikolo en numero 1990-1 (kun foto de Havel)
www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1990_01.htm#11
kaj aldonas la kovertojn de du (respektive, al la nunaj Ĉeĥio kaj Slovakio) el la pakaĵoj da ekzempleroj de la revuo “Espero Katolika”, sendita rekte el Romo; la pakaĵoj (samkiel aliaj de tiu sama periodo) estis resenditaj al la sendinto de la ĉeĥoslovaka dogano, ĉar “kontraŭaj al la doganaj preskriboj”; tiel iĝis necese elpensi kaj aranĝi la sistemon de nerekta sendado menciitan en la artikolo, de Romo al Hungario (la plej “malfermita” Lando en la tiama komunista mondo), kun posta plusendo al selektitaj adresoj de kuraĝaj distribuantoj en Ĉeĥoslovakio. Por informo: la adresitoj de la rektaj sendoj el Romo, tuj haltigitaj por eviti damaĝojn, havis seriozajn ĝenojn kun la polico.


Václav Havel kaj Esper(ant)o
de Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2011-12-27 12:40

www.liberafolio.org/Members/Pavla/havel
Raporto pri forpaso de prezidento Václav Havel tuŝis ankaŭ membrojn de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, same kiel esperantistojn eksterlande, kiuj perceptas lin kiel grandan elstarulon (personecon), kiu konstruis pontojn inter nacioj kaj individuoj kaj serĉis vojojn al rebonigo de la homaj aferoj.“ Tiel sonas oficiala kondolenco forsendita nome de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Kvankam Václav Havel ne estis esperantisto aŭ aktiva subtenanto de Esperanto, li fariĝis oficiala aŭspicianto de Universala Kongreso de Esperanto en Prago (1996), venis persone saluti la kongresanojn kaj konsentis sen pago de aŭtorrajtoj eldoni kaj surscenigi tiuokaze lian dramon Aŭdienco. Malpli konatas, ke dum la Ekonomia Forumo en septembro 2008 en Krynica (Pollando) li vizitis la standon de Eŭropa Esperanto-Unio kaj interesiĝis tie pri Esperanto. Jen kiel pruvo suba fotaĵo de Václav Havel kun esperantistoj. Surfotas demaldekstre: Łukasz Żebrowski (prezidanto de TEJO), d-ro Seán Ó RIAIN (irlanda diplomato, prezidanto de EEU), Etsuo Miyoshi (mecenato de Esperanto), Eduardo Kozyra (vicprezidanto de pola societo EDE), Václav Havel, Peter Baláž (E@I el Slovakio), Tobiasz Kaźmierski (TEJO-volontulo en CO de UEA). Fotis Andreo Sochacki. Mia rememoro ne celas nekritikeme aprezi ĉion, kion Václav Havel faris dum sia vivo. Ekz. pluraj politikaj decidoj dum lia prezidentado, i.a. rilate subtenon de militaj aktivecoj de Usono, povas esti por iuj (kaj ankaŭ por mi) diskutindaj kaj malfacile akcepteblaj, sed li certe multe meritis pri paca ŝanĝo de la reĝimo kaj ankaŭ de divido de tiama Ĉeĥoslovakio. Lia aparta grandeco estas precipe en lia agado antaŭprezidenta dum la antaŭa reĝimo. Li ne timis publike esprimiĝi, konsekvence batali kaj sekve multon el sia vivo oferi por komunaj aferoj, kiuj ŝajnis estis longtempe tute SENESPERAJ – dum plejparto de la aliaj grumblis nur kaŝe kaj tie, kie tio ne danĝeris. Eble en tiu senco de la vorto Václav Havel estis pli granda ESPERANT(IST)O ol ni, kiuj parolas la lingvon tiunoman. Li estis portanto de espero, kiu por li ne egalis al nura pasiva atendado de la bona fino, sed al kuraĝo al ago kongrua kun lia morala konvinko. Eble ankaŭ en tio kuŝas lia mesaĝo por nia movado. Eĉ se nuna ĝenerala politika situacio en multo malbonas kaj diferencas de la originaj esperoj post 1989, ni ne forgesu, ke ankaŭ Václav Havel grave rolis en tio, ke homoj en totalismaj landoj akiru BAZAJN HOMAJN LIBERECOJN – pri preso kaj publika esprimo de niaj opinio kaj kredo, pri libera aliro al informoj, pri grupiĝado, pri vojaĝado ktp. Tio ĉio nun ŝajnas al ni memkomprenebla kaj ne aprezinda – eble ni tro rapide forgesis, en kia civitana nedigneco ni tiam vivis kaj kio esencan ni tiam malhavis interŝanĝe kontraŭ t.n. sociala certeco – kaj kiom multe tio i.a. ĝenis kaj kontraŭis realigon de la interna ideo de Esperanto. Se eble ne tiom pro aliaj aferoj, certe almenaŭ por tio ĉi li meritas dignan aprezon kaj rememoron ankaŭ kadre de Esperanta medio. Tiu kutime difinas sin kiel politike neŭtrala (kvankam ja eĉ tiu sinteno pridiskutindas)- sed Václav Havel ne gravas precipe kiel prezidento de iu ŝtato, sed unuavice kiel kuraĝa humanisma pensulo kaj aganto kaj saĝa, kaj tamen modesta homo de grandaj moralaj valoroj, kiuj povas daŭre esti inspiro kaj instigo por vivo de ni aliaj.
Pavla Dvořáková www.esperanto.cz

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *