La 28-an de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1493) de la florenca verkisto Michelangelo Gerolamo Giovannini da Firenzuola, konata kiel Agnolo Firenzuola aŭ Fiorenzuola (1493-1543))
it.wikipedia.org/wiki/Agnolo_Firenzuola
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
fama precipe pro libro pri fabloj, “La prima veste de’ discorsi degli animali” (“Unua vesto de la parolado de la bestoj”).
Unu el tiuj fabloj estis tradukita al Esperanto de Giorgio Bellatreccia (*), kaj publikigita en la “Itala Antologio”, FEI, Milano 1987, paĝoj 188-189 (aĉetebla ĉe feilibri@esperanto.it ).
Mi ĝin transskribas, en frandinda malnovepoka itala lingvo kaj en Esperanto (la versio en Esperanto helpas kompreni la italan originalon). Mi aldonas bildon de la ĉefplaco de Firenzuola, memkompreneble dediĉita al Agnolo.
(*) lerneja kamarado de Nicola Minnaja ĉe la roma Liceo Terenzio Mamiani”.
LA QUAGLIA E LO SPARVIERO, L’ISTRICE E LA VOLPE
Aveva uno uccellator in quel di Prato presa una quaglia, e perciocché ella, secondo l’usanza loro, cantava assai dolcemente, egli l’aveva messa in una di quelle gabbie che son coperte di rete, perché gli sventurati uccelli di nuovo incarcerati, percotendovi il capo non se lo guastino; e avevala attaccata appiè d’una finestra che riusciva sopra l’orto della casa sua. Della qual cosa avvedutosi uno sparviero, subito vi fece su disegno, e andatosene una mattina da lei, con voce assai mansueta le disse: Sorella mia dolcissima, perché io tenni sempre coll’avola tua una buona amicizia, anzi la ebbi del continuo in luogo di madre (uh, quando io me ne ricordo. appena posso contener le lagrime) subito che io seppi che tu eri condotta in questo travaglio, io non potei mancar a molti obblighi che mi pareva aver con tutta la casa vostra; e però per la tua liberazione son venuto a profferirti ogni mio potere, quando tu voglia uscir di questo carcere; e mi basta 1’animo di cavartene senza molta fatica, perché e col becco e con l’unghie stracciando questa rete, tu te ne potrai andar poi dove ti piacerà. La quaglia, che (come voi potete pensare) non aveva il maggiore stimolo che recuperare la sua perduta libertà, udendo si larghe profferte, gli volse dire, senza più pensarvi, che eseguisse quanto prometteva. Ma guardandolo fiso nel volto per vedere se egli diceva da vero, le venner veduti quegli occhi spaventati, e quel superciglio crudele, con quelli piedi strani e quelle unghie adunche, e più atte alla rapina che alla misericordia; e stette sopra di se, e dubitò d’inganno; e però disse: Potrebbe esser che la pietà degli affanni, nei quali io mi ritrovo, ti avesse mosso a venire alla volta mia, ma tu non mi hai aria di pietoso, e però sarà ben che tu la vada a spendere altrove, che io per me non la voglio sperimentare a casa mia, acciocché egli non m’intervenisse come all’istrice: Il quale tornando dalla guerra con una certa volpe, e lamentandosi con lei, che era stracco e che gli dolevan tutte le ossa, la volpe gli disse: vostro danno, messere; che vi bisogna portare ora tante armi addosso, che la guerra è finita? perché almanco la sera quando siete giunto all’osteria non ve le cavate voi, che cosi vi riposerete, che sarà un piacere? Acconsenti il semplice dello istrice, e la sera subito arrivato all’osteria, tutto si disarmò, e cenato che egli ebbe, se n’andò a riposare. La trista della volpe, come prima lo vide addormentato se n’andò alla volta sua, e trovandolo del tutto disarmato, lo ammazzò, e mangiosselo a suo grande agio. E cosi, senz’altro dire, la buona quaglia, starnazzando l’ali per la gabbia con più impeto che poteva, fece tanto romore che il padrone sentì, e fattosi alla finestra, cacciò via lo sparviero; il quale, veduto che la simulata misericordia non gli era giovata, fuggendo si riscontrò in un’allodoletta, e usando la forza, poiché l’arte non gli era valuta, ne saziò la sua famelica crudeltà. Il che vedendo la valente quaglia, disse fra sé: Vedi pur che il tristo aspetto dimostrava di fuori qual fosse dentro la crudeltà del cuore.
Agnolo Firenzuola, da “La prima veste de’ discorsi degli animali”
LA KOTURNO KAJ LA AKCIPITRO, LA HISTRIKO KAJ LA VULPO (*)
Iam en la ĉirkaŭaĵoj de Prato, birdkaptisto kaptis koturnon: ĉar ĝi, laŭ sia kutimo, kantis tre dolĉe, li metis ĝin en unu el tiuj kaĝoj, kovritaj per reto, por ke la malfeliĉaj birdoj antaŭ nelonge malliberigitaj ne difektus siajn kapojn, ilin frapante kontraŭ la stangojn. Poste, li pendigis la kaĝon sub fenestron, rigardantan la legomejon de lia domo. Akcipitro, ekrimarkinte tion, tuj komplotis insidon, kaj iumatene, alirinte la koturnon, tre dolĉvoĉe diris al ĝi: «Tre kara frato, ĉar mi estis ĉiam tre bona amiko de via avino, eĉ mi ĉiam konsideris ŝin mia patrino (hu! kiam mi rememoras tion, pene mi povas reteni larmojn), tuj kiam mi eksciis, ke okazis al vi ĉi tiu akcidento mi ne povis forgesi la multajn devojn, kiujn mi opinias havi al via tuta familio; kaj tial mi venis por oferi al vi ĉiujn miajn povojn por vin liberigi, kiam vi volos eliri el tiu ĉi malliberejo. Mi kapablos fari tion sen granda penado, ĉar, post kiam mi ŝiros tiun ĉi reton per miaj beko kaj ungoj, vi povos iri, kien vi preferos». La koturno, kiu, kiel vi povas pensi, ne havis deziron pli grandan ol reliberiĝi, aŭdante tiel grandanimajn proponojn, estus volinta diri al ĝi, sen plua pripenso, ke ĝi faru, kion ĝi promesis; sed, fiksrigardante ĝian vizaĝon por vidi, ĉu ĝi diris la veron, ĝi ekrimarkis tiujn terurajn okulojn, tiujn kruelegajn brovojn, tiujn strangajn piedojn kaj tiujn ungegojn hokajn kaj pli taŭgajn por rabi ol por helpi; tial ĝi meditis iomete, kaj, antaŭsentante insidon, diris: «Povas esti, ke la kompato pro miaj nunaj ĉagrenoj instigis vin veni al mi; sed vi ne aspektas kompatema, kaj tial bone estos, ke vi iru aliloken donaci vian kompatemon, ĉar mi ne volas eksperimenti ĝin en mia hejmo, por ke ne okazu al mi, kio okazis al la histriko. Kiam ĝi revenis de milito kun vulpo kaj plendis kun ĝi pro siaj laceco kaj ostdoloro, la vulpo diris al ĝi: «Via kulpo, sinjoro! Kial vi kunportas sur vi tiom da armiloj, nun, kiam la milito finiĝis? Kial vi ne demetas ilin, almenaŭ ĉi vespere, kiam vi alvenos al la gastejo? Tiel vi povos tre bone ripozi». La naiva histriko konsentis, kaj, vespere, tuj kiam ĝi alvenis al la gastejo, tute senarmiĝis, kaj, post la manĝado, iris dormi. La fia vulpo, vidinte ĝin dormanta, alproksimigis al ĝi, kaj, trovante ĝin tute senarma, mortigis kaj manĝis ĝin tute senĝene»,
Kaj poste, sen plua parolado, la bona koturno. agitante siajn flugilojn en la kaĝo, plej eble impete, tiel bruis, ke la mastro aŭdis, kaj, aperinte ĉe la fenestro, forpelis la akcipitron, kiu, rimarkinte, ke la ŝajnigita kompato ne utilis al ĝi, fuĝante, renkontis alaŭdon kaj, perforte, ĉar lin ne helpis la ŝajnigo, satigis per ĝi sian malsatan kruelon. Tion vidante, la prudenta koturno diris al si: «Vidu do, ke la malbona mieno vidigis ekstere, kia estas interne la korkruelo».
(*) El la libro “Unua vesto de la parolado de la bestoj”: tio estas unua traduko de hispana libro, devenanta siavice el antikva kolekto da hindaj fabloj.
Agnolo Firenzuola, trad. Giorgio Bellatreccia
(Itala Antologio, FEI, Milano 1987, p. 188-189)