Homoj

Asteriks

La 26-an de septembro estas la datreveno de la morto pro strangolo (en 46 a.K.) de la estro de Gaŭloj Vercingetorikso
it.wikipedia.org/wiki/Vercingetorige
eo.wikipedia.org/wiki/Vercingetoriks
(la Vikipedia paĝo en Esperanto estas tre malriĉa)
venkita de Julio Cezaro en la batalo ĉe Alezio
it.wikipedia.org/wiki/Battaglia_di_Alesia
eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Alesia
​Ĝis 1828, francoj “ignoris” la heroecan rezistadon al la romia konkero; nur en tiu jaro oni “remalkovris” ĉi tiun heroon altstaturan, blondan, kun bluaj okuloj, kiu fariĝis nacia mito post la malvenko suferita de Francio en la milito de 1870 kontraŭ Prusio.
La (romanigitaj) travivaĵoj de tiu rezistado (en kiu eble estas aludo al la franca rezistado kontraŭ la germana okupado de Francio dum la dua mondmilito) estas la temo de la populara bilkdstria serio “Asteriks la Gaŭlo”
it.wikipedia.org/wiki/Asterix
eo.wikipedia.org/wiki/Asteriks
​kreita en 1959 de René Goscinny (1926-1977) por la tekstoj
it.wikipedia.org/wiki/Ren%C3%A9_Goscinny
eo.wikipedia.org/wiki/Ren%C3%A9_Goscinny
kaj Albert Uderzo (1927-) por la desegnaĵoj
it.wikipedia.org/wiki/Albert_Uderzo
eo.wikipedia.org/wiki/Albert_Uderzo
​Asteriks ne estas patriota verko; ĝi estas prefere satiro pri la francoj, prezentataj kiel kverelemaj, koleremaj, malamantoj de fremduloj. Malgraŭ tio (aŭ eble ĝuste pro tio) Asteriks ĝuas enorman sukceson en la tuta mondo, kun tradukoj al pli ol 100 lingvoj; en Esperanta versio aperis ĝis nun 5 volumoj:
• Asteriks la Gaŭlo (Astérix le Gaulois)
• Asteriks gladiatoro (Astérix gladiateur)
• Asteriks kaj Kleopatra (Astérix et Cléopâtre)
• Asteriks kaj la Normanoj (Astérix et les Normands)
• Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj (Astérix aux Jeux Olympiques)
kaj Literatura Foiro plurfoje okupiĝis pri la fenomeno (laste en numero 2016-280, aprilo 2016).
Mi aldonas:
– la kovrilon kaj la prezenton de la unua volumo (Asteriks la Gaŭlo), de 1979, pri kiu mi evidentigas, ke la tekstoj (tradukitaj de internacia grupo) estis reviziitaj – imagu! – de William Auld, Reto Rossetti kaj Rob Moeerbeek;
– la kvaran kovrilpaĝon de Literatura Foiro 2016-280 (aprilo 2016); kiu volus legi ankaŭ la artikolon de Giorgio Silfer ĉe paĝo 63, povas aboni, kion mi varme rekomendas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *