La 25-an de septembro estas la datreveno de la morto (en 1954) de la sicilia verkisto, scenaristo kaj ĵurnalisto Vitaliano Brancati (1907-1954)
it.wikipedia.org/wiki/Vitaliano_Brancati
konata precipe pro la farso Don Giovanni in Sicilia kaj la romano Il bell’Antonio, krom pro la scenaro de pluraj sukcesaj filmoj.
La volumo de Carlo Minnaja “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, FEI, Milano, 2012 (kies kovrilon mi aldonas) dediĉas al li prezenton (paĝo 238), kaj fragmenton el “Don Giovanni in Sicilia” tradukitan al Esperanto de Michela Lipari (paĝoj 239-245)
Mi transskribas la prezenton.
Vitaliano Brancati (1907-1954) studis en Catania kaj poste iris al Romo, kie li laboris kiel verkisto kaj ĵurnalisto. La temaro pri erotismo aperas jam en lia unua romano Stranga vojaĝaventuro (1934); tiam li malkonfesas siajn junulajn verkojn, trempitajn en la faŝisma ideologio de la agado kaj de la maskla fiereco. Liberiĝinte el faŝistaj kliŝoj kaj reveninte al Catania, li instruas kaj plu verkas, restante daŭre fidela al ia radikala nekonformismo liberala. Farso senrespekta pri la mito de masklismo aperas en Don Giovanni en Sicilio (*) (1941) kaj tiu temo estas plu traktata en la sekvaj verkoj. La bela Antonio (1949) alfrontas la problemon de la vira sekspotenco kaj virinĉasa iniciatemo: la nekapablon amori de la filo, supozata virinloganto. devas anstataŭi la patro sepdekjara, kiu mortos sub bombado. Tiuj preferataj temoj trafas tamen al cenzuro de la postmilita katolika konformismo: lia plej bona teatraĵo, La guvernistino (1952), kie estas traktata ina samseksemo kaŝata de hipokriteco, renkontas malpermeson de surscenigo; tion li rebatas per pamfleto Reveno al cenzuro (1952), pretendante la civilajn rajtojn de teatro kaj de komikeco. Lia posteuma Paŭlo la varma (1954) traktas erotikan obsedon.
Tutan serion da sukcesaj filmoj oni produktis el liaj verkoj. El novelo La maljunulo kun la botoj (1944) devenas filmoj Malfacilaj jaroj (1948), Facilaj jaroj (1953), La arto elturniĝi (1955), ĉiuj sub reĝisorado de Luigi Zampa, kiuj renkontas kontraŭecon de la patriotisma gazetaro; el Don Giovanni en Sicilio estis produktita samtitola filmo kun Lando Buzzanca, sub reĝisorado de Alberto Lattuada; el La bela Antonio samtitola filmo kunigis du ĉefajn aktorojn de la itala kino, Marcello Mastroianni kaj Claudia Cardinale, sub reĝisorado de Mauro Bolognini.
(*) La itala vorto “don”, origine signifanta “sinjoro, mastro” el la latina dominus, iĝis kutima antaŭmeto al la nomoj de pastroj kaj nobeloj; la kombino “Don Giovanni”, nomo kiu paŭsas la hispanan “Don Juan”, indikas virinloganton, kiel eternigitan de la hispana kaj poste tuteŭropa teatra tradicio kaj de la samtitola opero de Mozart.
El: Carlo Minnaja, Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj, FEI, Milano 2012, p.238