La 21-an de septembro estas la datreveno de la nakiĝo (en 1852) de la toskana poeto kaj verkisto Giovanni Marradi (1852-1922)
it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Marradi
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
Unu lia poeziaĵo (“Caduta di foglie” – Falo de folioj) estis tradukita al Esperanto de Luigi Minnaja por la “Itala Antologio”, sed restis nepublikigita, ĉar la neceso limigi la amplekson de la volumo malhelpis, fine, ĝian aperigon. Mi ĝin aldonas, en la itala kaj en Esperanto.
Jen kuriozaĵo pri itala lingvo, kiu igas aprezi la simplecon de la Esperanta gramatiko:
Ĉi tiu poeziaĵo (mi parolas pri la originalo) entenas la vorton “pioggie” (= pluvoj”), kiu estas ne ĝusta formo (ĝi devus esti “piogge”, surbaze de la regulo laŭ kiu la pluralo de la italaj vortoj finiĝantaj per -cia kaj -gia fariĝas sen “i” (faccia/ facce, pronuncia/ pronunce, pioggia/ piogge) kiam -cia kaj -gia estas antaŭitaj de konsonanto.
Marradi ne estas la sola itala poeto kiu ne respektis ĉi tiun regulon (tio okazis , ekzemple, ankaŭ ĉe Carducci, Pascoli, Cardarelli, Quasimodo); sed la plej stranga afero estas, ke Marradi kaj Carducci estis toskanoj (teorie, do, “laŭ pura itala lingvo”), kaj Marradi, Carducci kaj Pascoli estis universitataj profesoroj. Vane, tamen, lernejano povus rilatigi sin al tiuj elstaraj precedencoj: jam en latino oni diris, ke “Quod licet Jovi non licet bovi” – “Kio estas permesata al Jupitero, ne estas permesata al bovo” (Zamenhof).
Ma di lontano
pace dicono al cuor le tue colline
con le nebbie sfumanti e il verde piano
ridente ne le pioggie mattutine.
(Giosuè Carducci, Traversando la Maremma Toscana)
Sed pac’ emanas
en nebula vual’ de montetĉeno,
kiu ĉe l’ ebenaĵ’ verda lontanas
ridanta en la pluvo de l’ mateno.
(trad. Pier Vittorio Orlandini/ Nicolino Rossi)
Ora, le nevi inerti sopra i monti,
e le squallide pioggie, e le lunghe ire
del rovaio che a notte urta le porte,
(Giovanni Pascoli, “I gattici”)
Kaj nun la neĝo sur la montoj kaŭra,
kaj la malgajaj pluvoj, la kolero
de dornarbusto bata ĉe la pordo,
(trad. Nicolino Rossi)
Autunno. Già lo sentimmo venire
nel vento d’agosto,
nelle pioggie di settembre
torrenziali e piangenti
(Vincenzo Cardarelli, “Autunno”)
Aŭtuno. Jam ni aŭdis ĝin venanta
tra l’ vento de aŭgusto,
tra l’ pluvoj de septembro
torentaj kaj plorantaj,
(trad. Gaudenzio Pisoni)
Anch’io non vado alla deriva,
intorno rulla il mondo, leggo
la mia storia come guardia di notte
le ore delle pioggie.
(Salvatore Quasimodo, “Visibile invisibile”)
Ankaŭ mi ne iras drive,
ĉirkaŭe, tamburas la mondo, mi legas
mian historion kiel nokta gardisto
legas la pluvajn horojn.
(trad. Baldur Ragnarsson)
CADUTA DI FOGLIE
Non più di trilli argute risonanze
per la montagna. In voce di lamento
geme la selva, cui rapisce il vento
le prime foglie e l’ ultime fragranze.
Quando il pallido autunno d’ improvvise
tristezze aduggia e scolorisce il mondo,
e piangono le pioggie alla campagna,
tutta l’alpestre via di fango intrise
copron le foglie, che stormìan giocondo
l’ inno dell’albe in vetta alla montagna.
E al faticoso viator, cui bagna
di pianto gli occhi una stanchezza nova,
ad ogni passo che in quel fango ei muova,
sembra di calpestar sogni e speranze.
Giovanni Marradi
FALO DE FOLIOJ
Ne plu je trilaj, ĝojoplenaj sonoj
eĥas la mont’. Kun voĉo de lamento
ĝemas l’ arbaro; ĝin prirabas vento
je l’ frua foliar’ kaj last-aromoj.
Kiam l’ aŭtuno pala per subitaj
malĝojoj je kolor’ senigas mondon,
kaj plorfalas la pluvoj ĉe l’ kamparo,
tutan montvojon kovras kot-trempitaj
folioj, kiuj ĝoje kantis l’ ondon
de himno de tagiĝ’ sur la montaro.
Kaj al vojanto, kies okulparo
plore malsekas pro laceco nova,
je ĉiu paŝo en la kot’ senmova
ŝajnas esperojn treti kaj revdonojn.
Giovanni Marradi, trad. Luigi Minnaja
(el manuskripto pretigita por la “Itala Antologio”)