La 18-an de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1574) de la bolonja juristo kaj poeto Claudio Achillini (1574-1640)
it.wikipedia.org/wiki/Claudio_Achillini
eo.wikipedia.org/wiki/Claudio_Achillini
elstarulo de la movado inspirita al la stilo de Giambattista Marino (pri kiu mi parolos en alia okazo), riĉa je ŝvelaj metaforoj kaj absurdaj apudmetoj.
El lia jura kaj poezia agado, siatempe laŭdegata, restas nur la memoro pri kurioza soneto, verkita honore al la franca Reĝo Luizo (Ludoviko) la 13-a, kiun mi transskribas en la itala kaj en la Esperanta versio de Giordano Azzi (el la Itala Antologio, paĝoj 211-212, aĉetebla ĉe feilibri@esperanto.it
Kuriozaĵo: en “La Gefianĉoj”, ĉap. 28-a, Alessandro Manzoni citas ironie la komencon de tiu soneto:
Don Gonzalo, parendogli anche d’uscirne con poco, aveva levato l’assedio da Casale, dov’era subito entrato un corpo di Francesi, a rinforzar la guarnigione.
Fu in questa occasione che l’Achillini scrisse al re Luigi quel suo famoso sonetto:
Sudate, o fochi, a preparar metalli.
Don Gonzalo, taksante, ke li elturniĝas malkare, malsieĝis Casale-n, kien tuj eniris korpuso de Francoj, por plifortikigi la garnizonon.
Ĝuste tiuokaze Achillini verkis por reĝo Ludoviko sian faman soneton :
Vi ŝvitu, fajroj, por metalojn fandi.
(trad. Battista Cadei – La Gefianĉoj, p. 353, FEI 2006, aĉetebla ĉe feilibri@esperanto.it kaj deŝutebla ĉe www.ueci.it/eldonoj/verkoj/La_Gefiancxoj.pdf
Mi aldonas:
- portreton de la franca Reĝo Luizo (Ludoviko) la 13-a, ellaboritan el poŝtmarko de Ajmano;
– la kovrilon de la Esperanta eldono de “La Gefianĉoj”.
A LUIGI XIII, DOPO LA CONQUISTA
DELLA ROCCA DI LA ROCHELLE
E LA LIBERAZIONE DI CASALE
Sudate, o fochi, a preparar metalli,
e voi, ferri vitali, itene pronti,
ite di Paro a sviscerare i monti
per innalzar colossi al Re de’ Galli.
Vinse l’invitta rocca e de’ vassalli
spezzò gli orgogli a le rubelle fronti,
e machinando inusitati ponti
diè fuga ai mari e gli converse in valli.
Volò quindi in su l’Alpi e il ferro strinse,
e con mano d’Astrea gli alti litigi,
temuto solo e non veduto, estinse.
Ceda le palme pur Roma a Parigi:
ché se Cesare venne e vide e vinse,
venne, vinse e non vide il gran Luigi.
Claudio Achillini
AL LUIZO LA XIII-A, POST LA KONKERO
DE LA ROCHELLE-FORTIKAĴO
KAJ LA LIBERIGO DE CASALE
Ŝvitu, vi fajroj, pretigu metalojn
kaj vi boriloj iru tuj kun prompto,
iru por sondi en la Paro-Montoj,
por kolosa starig’ al reĝ’ de l’ Galloj.
Fortikaĵon li venkis, de l’ vasaloj
orgojlon rompis kaj ribelan fronton:
utiligante nekonatan ponton
forigis marojn li kaj kreis valojn.
Al Alpoj flugis li, armilon svingis:
per man’ Astrea la kverelan krizon
li nur timita, ne vidita, estingis.
Cedu la palmon Romo al Parizo,
ĉar se Cezaro venis vidis venkis –
venis venkis ne vidis grand-Luizo.
Claudio Achillini, trad. Giordano Azzi
(el “Itala Antologio”, 1987, p. 211-212)