La 15-an de septembro 2017 estas la 150-jara datreveno de la naskiĝo de la ĉeĥa poeto Vladimír Vašek, konata per la pseŭdonimo Petr Bezruč (1867-1958)
it.wikipedia.org/wiki/Petr_Bezru%C4%8D
eo.wikipedia.org/wiki/Petr_Bezru%C4%8D
fama ĉefe pro la poemkolekto “Slezské písně” (“Sileziaj kantoj”), komence publikigita en 1909 kaj poste plurfoje pliampleksigita.
La verko estas densa je patriotaj valoroj, opozicie al la habsburga Ĉefduko Frederiko la dua, kiu klopodis la trudan germanigon de Silezio (regiono historie pridisputita inter ĉeĥoj, poloj kaj germanoj, kun forta juda ĉeesto); la poeto kontestis ankaŭ siajn germanigitajn samnacianojn kiuj hontis pri sia ĉeĥa deveno, la polajn pastrojn kiuj klopodis altrudi la polan lingvon en la religia kampo, kaj la judajn kapitalistojn taksatajn ekspluatantoj de la popolo.
En Esperanto aperis:
– 12 poeziaĵoj (“Sileziaj poemoj”), trad. Vladimír Adamík, Michálkovice 1927;
– la poezaĵo “Horník” (La karboministo), trad. Rudolf Hromada, en “Esperanto de UEA” 1930-10/11 (262/363), p. 8 (152);
– la poeziaĵo “Maryčka Magdonova” (Maryĉka Magdon), trad. Rudolf Hromada, en “Esperanto de UEA” 1931-3 (367), p. 10 (42);
– la poeziaĵo “Pluh” (Plugilo), trad. Tomáš Pumpr, en “Literatura mondo” 1938-1, p. 14;
– la poeziaĵo “Kdo na moje město” (Kiu anstataŭos min?), trad. Rudolf Hromada, en “La Nica Literatura Revuo” 4/2 (novembro-decembro 1958), p. 56
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr42/bezruc/kiu.html
– la poeziaĵo “Já” (Mi), trad. Rudolf Hromada, en “La Nica Literatura Revuo” 4/2 (novembro-decembro 1958), p. 57
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr42/bezruc/mi.html
– la poeziaĵo “Ostrava”, trad. Rudolf Hromada, en “La Nica Literatura Revuo” 4/2 (novembro-decembro 1958), p. 58
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr42/bezruc/ostrava.html
– broŝuro kun elektitaj poeziaĵoj, tradukitaj de Jiří Kořinek kaj Rudolf Hromada (v. “L’Esperanto” 1967-109/110, p. 14), estis eldonita en 1967 de la esperantista rondeto de la uzina klubo Ostroj de Opava, kune kun turisma prospekto en Esperanto de Opava kaj ĉirkaŭaĵo (v. “L’Esperanto” 1967-109/110, p. 14);
– “Sileziaj kantoj”, volumo el 124 paĝoj kun 70 poeziaĵoj, trad. Rudolf Hromada, Tomáš Pumpr kaj Jiří Kořínek, publikigita en 1970 unue en Prago, kiel literatura aldonaĵo al la ĉeĥoslovaka numero de la revuo “Paco”, kaj poste kiel aparta volumo zorge de la Distrikta Popola Biblioteko de Opava kaj de la esperantista rondeto de la uzina klubo Ostroj de Opava (estas represitaj, interalie, la poeziaĵoj “Karboministo”, “Maryĉka Magdon”, “Plugilo”, “Kiu anstataŭos min?”, “Mi” kaj “Ostrava”);
– la poeziaĵo “Sedmdesát – 70.000” (Sepdek mil – 70.000), el “Slezské písně” (Sileziaj kantoj), trad. Tomáš Pumpr, adaptita de Giulio Cappa, estis muzikigita kaj interpretita de Gianfranco Molle en la kasedo “La Vojo”, Edistudio Pisa 1977, dua eldono 1979
www.antiwarsongs.org/canzone.php?id=9050&lang=it
Krome, en “Esperanto de UEA” 1967-6 (junio 1967), p. 90-91, estas publikigita artikolo de Jiří Urbanec titolita “Petr Bezruč – poeto de patosa spito”, kun foto de la poeto kaj la bildo de la kastelo de Hradec, apud lia naskiĝurbo (Opava, en la germana Troppau, en la pola Opawa). La artikolo asertas, interalie, ke en 1967 la volumo “Sileziaj kantoj” aperos kiel numero 8 de la Serio “Oriento-Okcidento” de UEA; tiu plano, tamen, ne efektiviĝis (mi ne konas ĝian kialon; eble la enhavo kaj la tono de la kolekto estis taksitaj ofendaj por iu Nacio).
Mi transkribas (en la ĉeĥa kaj en Esperanto) la teksto de “70.000” (kiu temas pri la perforta sennaciigo de la urbeto Těšín, dividita de rivero Olsa/ Olše en du partojn, unu polan kun nomo Cieszyn, kaj unu ĉeĥan kun nomo Český Těšín), kaj aldonas:
- la unuatagan koverton (UTK) kun stampo de Prago de la 21-a de junio 1967 de la ĉeĥoslovaka poŝtmarko pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Petr Bezruč, apud kiu la 10-an de julio 1967 estis aplikita en Opava la speciala stampo en ĉeĥa lingvo pro la “Esperantista Kultura Festivalo” (7-10 julio 1967), en la kadro de la celebradoj honore al la poeto;
- la kovrilon de la volumo “Sileziaj kantoj”;
- la kovrilon de la kasedo “La Vojo”.
SEDMDESÁT – 70.000
Sedmdesát tisíc je nás
před Těšínem, před Těšínem.
Sto tisíc nás poněmčili,
sto tisíc nás popolštili,
v duši padl svatý klid:
když nás zbylo sedmdesát,
tisíců jen sedmdesát,
smíme žít?
Sedmdesát tisíc hrobů
kopají nám před Těšínem.
Časem někdo k nebi vzlykne,
pomoci se nedovolá,
cizí Bůh smích ve tvář střikne,
tupě díváme se v davu,
jak nám k špalku kladou hlavu,
jak vůl na porážku vola.
Markýz Gero tak je bohat:
dej nám beček sedmdesát,
beček tisíc sedmdesát!
Poly se, ti poněmčíme,
poly se ti popolštíme,
zahřímají ústa sterá:
Hore – hej! – markýze Gera!
Ale prve nežli zhynem,
nech se zpijem rudým vínem,
robka s dcerkou, chlop se synem
před Těšínem, před Těšínem.
Peter Bezruč
SEPDEK MIL – 70.000
Peter Bezruč, trad. Tomáš Pumpr
Adapto de Giulio Cappa
Muziko de Gianfranco Molle
(el la kasedo “La Vojo”)
Sepdek miloj da ni staras
sub Teŝino, sub Teŝino…
Cent mil iĝis jam germanoj,
cent mil iĝis pollingvanoj,
koron premas maltrankvil’:
Ĉu ni rajtas vivon plani?
Sepdek miloj restis da ni,
sepdek mil…
Kaj sepdek mil tombojn oni
fosas por ni sub Teŝino,
Iam iu ĝemas vane
atendante di-miraklon…
Ridas fremda di’ rikane.
Kaj ni apatie gapas,
ke nin oni buĉe frapas
– kiel bovoj bov-masakron.
Riĉas ja markizo Gero…
Donu li al ni da vino,
al ni sepdek mil, po tino!
Ni duone iĝos polaj,
duone germanparolaj
kaj jubilos la devizo:
Vivu Gero, la markizo!
Tamen antaŭ vivofino
ebriiĝu ni per vino:
vir’ – virino, fil’ – filino,
sub Teŝino, sub Teŝino.