Homoj

Robert Cecil

La 14-an de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1864) de la brita diplomato, juristo kaj politikisto Edgar Algernon Robert Gascoyne Cecil of Chelwood (1864-1958), konata kiel Robert Cecil aŭ Lordo Cecil, Nobelpremiito por paco en 1937
it.wikipedia.org/wiki/Robert_Cecil,_I_visconte_Cecil_di_Chelwood
eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Cecil
​Elstara juristo, kaj konvinkita kaj aktiva pacifisto, li estis unu el la “patroj” de la Ligo de Nacioj (li partoprenis jam en la internacia Komisiono prezidita de Woodrow Wilson komisiita, en 1919, formuli proponon por ĝia starigo); li estis ankaŭ vicprezidanto de la Ligo (kiel reprezentanto de Sudafriko, tiutempe brita dominio).
En 1927 li eksiĝis el la brita Registaro (en kiu li partoprenis, kun diversaj taskoj, kaj en malsamaj periodoj, ekde 1915), proteste kontraŭ la registara sinteno rilate la Ligon de Nacioj; en 1932 li ankaŭ eksiĝis kiel brita reprezentanto ĉe la Ligo de Nacioj, sed tamen restis kiel ekstera konsilanto.
Postmilite, li estis nomumita honora prezidanto de Unuiĝintaj Nacioj.
La internacia prestiĝo de Robert Cecil estas pruvita de ĉi tiu ero de la interveno de la Germanimperia Kanceliero Grafo Georg von Hertling, ĉe Reichstag (Parlamento) la 29-an de novembro 1917, registrita en la germana bulteno en Esperanto de la milita tempo “Internacia Bulteno” 1918-1, p. 11:
>Kiam mi antaŭ kelke da tempo interparolis kun neŭtralulo, disponanta pri plej preciza kono de la aferoj, pri anglaj politikistoj kaj ilia miriga nescio pri la kontinento kaj speciale pri Germanujo, tiu saĝa kompetentulo diris, ke plej kapabla por eksterlanda politiko nun sendube estas Lordo Robert Cecil.
​La anglalingva paĝo de Vikipedio evidentigas, ke:
en.wikipedia.org/wiki/Robert_Cecil,_1st_Viscount_Cecil_of_Chelwood
>Cecil was an Esperantist, and, in 1921, he proposed that the League of Nations adopt Esperanto as solution to the language problem.[30]
Forster, Peter Glover (1982). The Language Movement. Walter de Gruyter. p. 173. ISBN 90-279-3399-5.
​(Traduko: Cecil estis Esperantisto, kaj, en 1921, li proponis ke la Ligo de Nacioj adoptu Esperanton kiel solvon de la lingva problemo)
​Ankaŭ la paĝo en Esperanto mencias lian favoron per la internacia lingvo, kaj citas frazon kiu aperas (tamen, sen fontindiko) ĉe p. 131 de la “Encikopedio de Esperanto” (1934):
>angla esperantisto kaj eksministro de Britio. Kiel delegito de Sud-Afriko ĉe la Ligo de Nacioj, estis en 1920-21 fervora subtenanto de Esperanto. Laŭ lia eldiro “helpa mondlingvo ne estas bezonata nur de la intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem.”.
Nenio, kontraŭe, estas dirite en la aliaj lingvoj, inkluzive de la itala.

​La simpatio de Robert Cecil por Esperanto estas plurfoje dokumentita en tiuepokaj publikaĵoj:
>La Commissione del lavoro intellettuale presso la Società delle Nazioni aveva raccomandato lo studio di lingue viventi a preferenza di quello di una lingua ausiliare artificiale. — Per la protesta circa questa decisione da parte di diversi delegati, fra cui Lord R. Cecil e quello italiano, questa proposta della Commissione suddetta ha dovuto essere ritirata.
(“L’Esperanto” 1923-11, p. 138)

(Traduko: >La Komisono pri Intelekta Kunlaboro ĉe la Ligo de Nacioj estis rekomendinta la lernadon de vivantaj ligvoj prefere ol tiu de artefarita helpa lingvo.— Pro la protesto pri tiu decido fare de pluraj delegitoj, inter kiuj Lordo R. Cecil kaj tiu itala, ĉi tiu propono de la dirita Komisiono devis esti reprenita).

>Lord Robert Cecil: «Credevo un tempo che l’Esperanto fosse uno scherzo: sono oggi convinto del mio errore. Vedo l’importanza dell’Esperanto e lo vedo progredire con gioia. Esso accelererà certamente l’utilità della Lega delle Nazioni».
(“L’Esperanto” 1929-3, p. 30)

(Traduko: >Lordo Robert Cecil: «Iam mi opiniis ke Esperanto estas ŝercaĵo: hodiaŭ mi estas konvikita pri mia eraro. Mi vidas la gravecon de Esperanto, kaj mi vidas kun ĝojo ke ĝi progresas. Ĝi certe akcelos la utilecon de la Ligo de Nacioj»).

​Aparte grava estas tio, kio estis publikigita en itala lingvo en “L’Esperanto” 1922-10, p. 205-206, kiun mi transskribas, kune kun paralela artikolo en Esperanto de Edmond Privat tirita el “Esperanto de UEA” 1930-10, p. 165.
Ampleksa prezento de la okazintaĵoj de 1922 ĉe la Ligo de Nacioj estas entenata en la eseo prilaborita de la “Komisiono pri la internacia lingvo (dirita esperanto)”, starigita per Interministra Dekreto de la 29-a de aprilo / 5-a de oktobro 1993 de la itala ministerio pri Publika Instruado:
www.parracomumangi.altervista.org/BollettinoUfficiale.pdf
Mi aldonas:
– portreton de Robert Cecil;
​- la kovrilon de la franclingva broŝuro “L’Esperanto comme langue auxiliaire internationale – Rapport du Secrétariat général adopté par la troisième Assemblée de la Société des Nations” (Esperanto kiel internacia helpa lingvo – Raporto de la ĝenerala Sekretariato adoptita de la tria Kunveno de la Ligo de Nacioj).


CRONACA ESTERA
Il mese di settembre è stato gravido di importanti avvenimenti nel nostro campo. Dobbiamo segnalare in primo luogo la discussione avvenuta in seno alla Lega delle Nazioni in occasione della sua terza assemblea generale.
I precedenti sono noti agli esperantisti. Dopo un primo generico accenno durante 1’assemblea del 1920, quella dell’anno scorso demandava al Segretariato Generale di preparare un accurato e dettagliato rapporto in merito alla questione della L. I. ed in particolar modo in merito alla diffusione attuale dell’Esperanto ed alle esperienze fatte da questo nel campo della scuola e nella vita pratica.
Abbiamo la fortuna di avere sott’occhio il testo della relazione presentata dal Segretariato stesso dopo un anno di attento studio ed approvata dalla Commissione speciale alla quale fu sottoposta prima di venir portata in sede di discussione generale. Essa è quanto di più lusinghiero si poteva sperare ed è d’altra parte una prova di più di quello che non possono non essere le conclusioni di un qualsiasi osservatore per quanto altolocato, il quale consideri con serietà e con obiettività la questione che viene da oltre trent’anni agitata.
II rapporto venne approvato e fatto proprio dalla V Commissione della Lega. La nostra F.E.I. à segnalato appena ne è stata a conoscenza questo risultato della discussione di Ginevra perchè esso venga fatto conoscere e diffuso specialmente fra quegli ambienti dal facile sorriso, dove con troppa fretta si parlava di un funerale di prima classe fatto alla proposta favorevole all’Esperanto.
La stessa V Commissione propose, e l’Assemblea accettò, che tutto l’insieme della questione venisse poi rimandato allo studio del Comitato della Collaborazione Intellettuale. Non era richiesto certo neppure dagli Esperantisti decisione più elevata. Non si poteva pensare, nè si pensava in un voto della Assemblea che deliberasse o che solo consigliasse circa l’insegnamento nelle scuole pubbliche degli stati associati. La questione è con la recente decisione sempre presente agli organi centrali della L.d.N. È già un risultato abbastanza grave, quale pochi anni fa sarebbe stato follia sperare, che un organismo, ufficialmente riconosciuto come il massimo coordinatore politico degli stati civili, e per di più in un periodo in cui gravissimi e delicatissimi compiti gli vengono richiesti nel mondo che cerca ancora le vie della sua pace, si occupi lungamente e ritenga di tanta serietà la questione non solo generica e platonica di una lingua internazionale ma specificamente dell’Esperanto, da esigerne l’esame degli organi più competenti e da domandarne la continua presenza nell’ordine del giorno.
Più che ogni nostra parola valga al riguardo quella della persona forse oggi più significativa del mondo esperantista, il dott. Privat, che nel numero di ottobre dell’Esperanto di Ginevra scrive: «Questa duplice deliberazione dell’Alto Consesso (approvazione del rapporto e incarico alla Commissione della Collaborazione Intellettuale per conoscerne l’opinione) è della più alta importanza per tutto intero il nostro movimento. Esso è il risultato di un compromesso fra le due principali tendenze che reggono oggi nella Lega. Per accontentare le sedici nazioni che s’interessano all’Esperanto si è accettata la prima parte e si è dato così, agli Esperantisti uno storico documento, accuratamente corretto dopo tre giorni di critica e di discussione, documento che rappresenta l’unanime constatazione della L.d.N. su fatti indiscutibili, sulla vitalità, l’uso e l’insegnamento dell’Esperanto. Per accontentare le altre si è rimandato alla Commissione Intellettuale per un ulteriore generale esame sul problema della L. I.​
Non è facile che questa Commissione si metta al lavoro fra breve…. Per intanto sta negli Esp. di provare con nuovi successi la utilità dell’Esperanto nel mondo. Questa stessa fu la conclusione dei due oratori nell’Assemblea, il senatore Reynald (Francia), scettico, e Lord R. Cecil (Inghilterra), simpatizzante dell’Esperanto. Seguiamo dunque il consiglio»
(“L’Esperanto” 1922-10, p. 205-206)

Nia Majstro Zamenhof estus feliĉa: la mondlingva problemo nun staras sur la programo de la plej alta aŭtoritato internacia, la Ligo de Nacioj. En sia tria ĝenerala kunsido, la 21an de septembro 1922, ĝi alprenis per solena voĉdono du decldojn: unu, kiu malkontentigos niajn urĝemulojn, ĉar ili devos atendi eble kelkajn jarojn por scii la opinion de la Intelekta Komisiono, alia, kiu kontentigos ilin, ĉar iIi tuj ricevos en manojn la plej potencan propagandilon, kiun iam posedis nia movado.
La Ligo decidis alpreni unuanime oficialan raporton pri esperanto en lernejoj kaj poste per 26 voĉoj kontraŭ 2 (favoraj al la angla lingvo) komisiìs la Komisionon de scienculoj por Intelekta Kunlaborado ekzameni la mondlingvan problemon kaj doni sian opinion.
Tiu duobla decido estas gravega por ni tuta afero. Ĝi estas rezultato de kompromiso inter la du ĉefaj tendencoj, kiuj regas nun ĉe la Ligo. Por kontentigi la 16 naciojn, kiuj interesiĝas al Esperanto oni akceptis la unuan parton kaj donis tiel al la esperantistoj historian dokumenton, zorge korektitan post tritaga kritikado kaj diskutado, dokumenton kiu prezentas la unuaniman konstaton de la Ligo de Nacioj pri faktoj nediskuteblaj, pri vivanteco, pri uzado kaj instruado de Esperanto kun ĉiuj naciaj dekretoj riIataj al ĝi.
Por kontentigi la ceterajn ŝtatojn, kiuj ankoraŭ ne estas pretaj enkonduki Esperanton en siajn lernejojn, oni akceptis la duan parton, kiu komisias la konstantan Intelektan Komitaton, kie sidas Bergson, Einstein, k. t. p., ke ĝi ekzamenu la demandojn pri Esperanto en lernejoj kaj donu sian opinion pri la tuta mondlingva problemo. Nur Norvegio kaj Svedlando voĉdonis kontraŭ tiu decido, ĉar por ili la problemo estas oficiale solvita en la senco de la angla lingvo.
Inter la ŝtatoj, kiuj voĉdonis por la dua decido, estas certe du grupoj: kelkaj kiel franca registaro, volis per tio nur prokrasti devigan enkondukon de Esperanto. Aliaj sincere deziris seriozan esploron de la afero per scienculoj.
Estas tute ne certe, ĉu la Intelekta Komisiono baldaŭ komencos la ekzamenon. En ĝi sidas partianoj de la angla lingvo, partianoj de la franca, subtenantoj de la latina kaj aprobantoj de esperanto. Kun tiom dividita opinio, estas kredeble ke la Komisiono povos nur alveni al scienca konstato pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de mondlingvo, nacia, mortinta aŭ artefarita. Post kelkaj jaroj, sur la bazo de tia raporto kaj ankaŭ sur la bazo de la jam akirita raporto pri Esperanto en lernejoj, la Ligo eble reprenos la demandon en ĝenerala kunsido kaj decidos, ĉu ĝi volas alpreni definitivan rekomendon.
Ĝis tiu tempo, kuŝas en la manoj de la esperantisto pruvi per novaj sukcesoj la utilecon de sia lingvo al la mondo. Tiun saman konkludon diris ambaŭ parolintoj en la solena kunsido: franca senatano Reynald, skeptikulo, kaj Lord Robert Cecil, simpatiulo. Ni do sekvu la konsilon.
Edmond Privat
(“Esperanto de UEA” 1922-10, p. 165)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *