Eventoj

Marco d’Aviano

Se, en Italio, oni ekkrias “cornetto e cappuccino!” (kornobulko kaj laktokafo!”), oni tuj pensas pri iu tre konata spritaĵo, en kiu tiuj du nutraĵoj (kiuj konsistigas la tipan italan matenmanĝon) ludas la ĉefan rolon; sed malmultaj scias ke, kontraŭe, ili havas historion, kiu meritas esti rakontata.
​La 12-an de septembro estas la datreveno de la batalo it.wikipedia.org/wiki/Battaglia_di_Vienna
eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Vieno
kiu en 1683 ĉesigis dumonatan sieĝon de la urbo Vieno fare de la turka armeo (kiu ankaŭ entenis hungarojn, rumanojn, moldavojn kaj krimeajn tatarojn).
​La imperiestra armeo entenis polojn, aŭstrojn, italojn (toskanojn, venecianojn kaj mantovanojn) kaj germanojn (frankonianojn, ŝvabojn, bavarojn kaj saksojn).
La batalo de Vieno (en la pola: Bitwa pod Wiedniem; en la germana: Schlacht am Kahlenberg; en la turka: İkinci Viyana Kuşatması) estas taksata unu el la plej decidaj en la tutmonda historio, ĉar ĝi markis la haltigon de la antaŭeniro de la otomana imperio en Eŭropo.
Sur pli malserioza ebeno, la batalo estas ligita kun du popolaj “legendoj”, pri kies fundamento estas malfacile certiĝi: onidire naskiĝis en tiu okazo du frandaĵoj, “kornobulko” (cornetto, croissant) kaj laktokafa “kapuĉino” (cappuccino).
Onidire, la kornobulko imitas la formon de la otomana lunarko, dum laktokafo estis “inventita”, per la kafo forlasita de turkoj, de la kapucena monaĥo Marco d’Aviano (Marko el Aviano), kiu ĉeestis la batalon, kaj kies monaĥa vesto havis ĝuste la koloron de laktokafo.
Mi transskribas ŝercan poeziaĵon de Giorgio Silfer, el “Heroldo de Esperanto” 2013-11 (la teskto aperis ankaŭ en “Literatura foiro”), titolitan KIEL KAPUCENO FARIĜIS VARMA TRINKAĴO…, kaj aldonas la bildeton en Esperanto de Beata Marco d’Aviano – Marko el Avjano (la retpaĝo de la Komitato por la sanktulproklamo de la Beatulo utiligas ankaŭ Esperanton: www.beatomarcodaviano.it/esperanto/ ). Estas superflue diri, ke en la eklezia kanona proceso la supozata patreco de “kapuĉino” ludas nenian rolon.


Jen humura, sed historie kongrua, versa rakonteto originale esperanta pri la naskiĝo de fama itala trinkaĵo, konsistanta el kafo kun aldono de lakto, pli ĝuste lakta ŝaŭmo. La delicaĵo nomiĝas en la itala cappuccino, laŭ la nomo de la fratuloj de religia ordeno fondita de sankta Francisko, kies froko havas brunan koloron tre proksiman al la koloro de la delica trinkaĵo. Laŭdire la malkovrinto de cappuccino estis fakte kapucena fratulo, Marco d’Aviano, kiu (ne nur pro tio, espereble) estis poste proklamita sanktulo.
Kvankam ordinare la E-parolantoj nomas ĝin kapuceno, la gastronomiaj spertuloj de PIV2 sugestis por tiu ĉi rafinita varianto de laktokafo la neologismon kapuĉino. La ŝerca versaĵo de Giorgio Silfer aperis ankaŭ en Literatura Foiro.

KIEL KAPUCENO FARIĜIS VARMA TRINKAĴO…

Turkoj venis ĝis Vieno!
Granda ŝoko kaj ĉagreno!
Tuj ekstaris bena mano:
ekpredikis Mark’ Davjano.

Do enurbe, envilaĝe,
jen timeme, jen kuraĝe,
arme levas sin atako
post kapuĉo de l’ monako:
brave spitos la kristanoj
al murdemaj muzulmanoj!

Ili sturmas la tendaron,
sed de turkoj… eĉ ne paron!
Ĉiuj fuĝis aŭ foriris
kaj la aŭstroj multe miris.
Certe temis pri l’ potenco
de la dia providenco
se bezonis malamiko
tuj reveni al Afriko.

Kaj serĉante dian signon
aŭstroj fine… trovis dignon
por forrabi dikajn sakojn,
militprede fari stakojn
(kompreneble, pro la peno,
la plej riĉajn al Eŭgeno!)
kun teleroj kaj pokaloj
kaj diversaj cerealoj.

En la fino dividita
estis predo malinvita
nigrasema sakokvaro
fortaroma sen komparo.
Kion fari per la gajno
de la nigra aĉa grajno?

Oni vokis konfitiston
por esplori tiun triston;
vere fake li kondutis,
la grajnetojn maĉis, sputis,
fine krevis parolpafo:
en la sakoj estas kafo!

Turkoj trinkas ĝin tre varma
post kuir’ en poto ĉarma.
Ankaŭ provis la kristanoj,
certe spit’ al islamanoj,
tuj prepari turkan kafon
sed… gustumis nigran lafon!

Dum Davjano ilin benis
la vizaĝoj fi-mienis,
ĉar la kafo de transmaro
aĉe gustis pro l’ amaro!
Konfitisto provis provis
kaj la solvon fine trovis:
per aldon’ de laktokremo
al trinkado venis emo.

Tuj pretiĝis granda taso
kaj en meze de l’ fatraso
ĝin ekfrandis kapuceno
dum eksonis ĉeval-heno.

Laŭ koloro de l’ sutano
kiun surhavis Mark’ Davjano,
ricevinte pastran benon,
oni baptis “kapucenon”
la trinkaĵon de l’ sultano
nun ŝatatan de l’ kristano!

Giorgio Silfer (el “Heroldo de Esperanto” 11/2013)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *