Homoj

Frederic Mistral

La 8-an de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1830) de la franca verkisto laŭ okcitana lingvo Frédéric Joseph Etienne Mistral (1830-1914)
it.wikipedia.org/wiki/Fr%C3%A9d%C3%A9ric_Mistral
eo.wikipedia.org/wiki/Fr%C3%A9d%C3%A9ric_Mistral
Nobelpremiito en 1904 por Literaturo, fondinto de la movado por la remalkovro kaj valorigo la “provenca” lingvo (komprenata, tiutempe, ne kiel limigita al Provenco, sed ampleksanta tutan Okcitanion), depostulita kiel “unua literatura lingvo de civilizita Eŭropo”.
​Mistral okupiĝis precipe pri la provenca variaĵo de la okcitana lingvo, por kiu li adoptis simpligitan grafion bazitan sur la franca; lia agado enŝoviĝas en la spuron de la multnombraj movadoj pro la emancipiĝo de la regionaj kulturaj kaj lingvaĵoj, opozicie al la nacia centrismo. Tamen, lia agado, eĉ se intensa, ne sukcesis eviti la perdon de la okcitana identeco, kiu nur ĵuse revenis je la rivalto (v., pri la okcitana realaĵo en Italio, “L’Esperanto” 1976-3, p. 3-6; kaj jen la ligo al la muzika albumo “Jomo okcitanas”:
www.youtube.com/watch?v=dRb_V72KQYg&feature=youtu.be ).
Krom de la literaturaj verkoj kiuj havigis al li la famon (aparte “Mirèio”, versa poemaro en dekdu kantoj), Mistral estis aŭtoro de vortaro de la provenca lingvo, kun multaj kapvortoj de pluraj okcitanaj dialektoj; la Nobel-Premio estis atribuita al li ankaŭ pro lia agado kiel filologo.
Inter la verkoj de Mistral tradukitaj al Esperanto, estas ankaŭ “Mirèio”, zorge de Paul Champion kaj Eugène Noël (Paris, Presa Esperantista Societo, 1909).
Rakonto de Mistral (“Ĝarĝajo en la Paradizo”), tradukita de V. Huot “kun permeso de la aŭtoro, el provenca lingvo”, esta publikigita en “La Revuo” 1908-1909, III, paĝoj 453-456.
En “Brita Esperantisto” 1910-5, p. 82-84, estas publikigita la rakonto “El la ora infaneco”, trad. H. van Etten.
​En “La Revuo” 1913-1914, VIII, p. 406-408, estas ampleksa prezento de Mistral.
​En “Esperanto de UEA” 1957-1, p. 8-9, estas publikigita la rakonto “Vagado dum la kursotempo”, trad. Claudine Bourdelon.
En 1988 SAT publikigis la broŝuron “La poemo de Rodano”.

​Al Frédéric Mistral inspiriĝis la ĉilia poetino Lucila Godoy Alcayaga, kiam ŝi alprenis la artistan nomon Gabriela Mistral

Gabriela Mistral


​Mi aldonas portreton de Frédéric Mistral, kaj la kovrilon de la broŝuro “La poemo de Rodano”

​Kuriozaĵo: en la Dia Komedio (Purgatorio 26,140-147) estas 8 versoj en provenca lingvo. Parolas la provenca trobadoro Arnaut, inter la voluptemuloj:

«Tan m’abellis vostre cortes deman, ​
141 ​qu’ieu no me puesc ni voill a vos cobrire.

Ieu sui Arnaut, que plor e vau cantan, ​
consiros vei la passada folor, ​
144 ​e vei jausen lo joi qu’esper, denan.

Ara vos prec, per aquella valor ​
que vos guida al som de l’escalina, ​
147 ​sovenha vos a temps de ma dolor!».

kiuj en la versio en Esperanto de Giovanni Peterlongo havas ĉi tiun tradukon (en piednoto, verŝajne zorge de Clelia Conterno Guglielminetti):

«Pro Via kara ĝentila demando
nek volas mi, nek povas mi kovriĝi.

Arnaldo estas mi kantanta plore,
penseme vidas pasintan frenezon,
kaj gaje baldaŭ l’ esperantan ĝojon.

Nun mi Vin petas, pro tiu valoro,
kiu Vin gvidas supren tra l’ ŝtuparo,
tempe memoru Vi doloron mian!».

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *