La 3-an de septembro estas la datreveno de la morto (en 1948) de la ĉeĥoslovaka patrioto kaj politikisto Edvard Beneš (1884-1948)
it.wikipedia.org/wiki/Edvard_Bene%C5%A1
eo.wikipedia.org/wiki/Edvard_Bene%C5%A1
Pridiskutata persono, li estas konsiderata de kelkaj elstare kapabla politikisto, kiu alfrontis tre malfacilajn situaciojn, de aliaj ambicia viro, kiu iluziiĝis ke sia Lando povas ludi rolon de granda Potenco, sed kunpuŝiĝis dufoje kun tre pli fortaj realaĵoj: Germanio de Hitler kaj Sovetunio de Stalin.
Aktiva en la movado por sendependeco, ĉe la eksplodo de la unua mondmilito li agadis por ke ĉeĥoj kaj slovakoj dizertu el la habsburga armeo, kaj organizis volontulajn korpusojn, kiuj batalis kontraŭ Aŭstrio.
En 1918 li fariĝis ministro pri Eksterlandaj aferoj de la nova ĉeĥoslovaka Ŝtato, konservante tiun oficon dum 17 jaroj; en 1921-1922 li estis ankaŭ Ĉefministro, kaj en 1935 fariĝis Prezidanto de la Respubliko.
Favoranto de politiko de truda asimiligo de la hungara kaj de la germana malplimultoj, li eksiĝis kiam en 1938, per la Pakto de Munkeno, estis permesite ke nazia Germanio aneksu Sudetojn.
Dum la dua mondmilito, li starigis en Londono la Registaron en ekzilo de Ĉeĥoslovakio; reveninte al patrolando en 1945, li klopodis igi sian Landon ponto inter oriento kaj okcidento; sed la komunista ŝtatrenverso de Gottwald de 1948 kondukis al nova Konstitucio, kiun Beneš rifuzis subskribi; la 7-an de junio 1948, antaŭ la minaco de intercivitana milito, li eksiĝis; post nemulte li mortis, pro cerba sangelverŝo.
Pri liaj rilatoj kun Esperanto, mi transskribas du artikolojn, el “Esperanto de UEA” 1935-1, p. 5, kaj “Esperanto de UEA” 1936-3, p. 39; mi aldonas, krome:
– la bildon de ĉi tiu lasta paĝo, kiu enhavas portreton de Beneš;
– la bildon de la ĉerko de Beneš sur afusto de kanono;
– la supran parton de la unua paĝo de la speciala eldono de la Praga bulteno “Esperanto-Servo” de decembro 1949, tute dediĉita al Josif Visarionoviĉ Stalin (“la plej bona amiko de la ĉeĥoslovaka popolo”) kaj al la “ĉeĥoslovaka-soveta amikeco”.
Dro. Eduard Beneš, prezidanto de la Ĉeĥoslovaka Respubliko
La ĝisnuna prezidanto de Ĉeĥoslovakio T. G. Masaryk demetis la 14.12.35 sian oficon pro maljuneco. La 18.12. estis elektita Eduard Beneš kiel posteulo. El 440 balotiloj li ricevis 340. El la ceteraj 24 estis por alia kandidato; la restantaj estis malplenaj.
La elekto meritas esti enskribita tie ĉi, ĉar D-ro E. Beneš en sia funkcio de eksterlanda ministro de Ĉeĥoslovakio plurfoje dokumentis sian aprobon de l’ esperantista movado per memorindaj faroj.
Li estas unu el la subskribintoj de la rezolucio pri Esperanto en la 2a komisiono de la Ligo de Nacioj en 1920 kaj en 1921.
Li sendis al la 13a Universala Kongreso de Esperanto en Praha leteron en kiu li, krom la salutoj kaj deziroj de sukceso, diris: Ideo pri unu interkompreniga lingvo, kia estas Esperanto, estas valora por ĉiuj pacifistoj sinceraj. Hodiaŭ ĝi ne estas plu utopio, sed problemo, pri kiu laboras inteligentularo de la tuta mondo.
Li akceptis la honoran prezidantecon de la Konferenco Paco per Lernejo en Praha en 1927.
Li akceptis en Ĝenevo en 1931 la siatempan prezidanton de la Internacia Centra Komitato, s-ron D-ron Ed. Privat, por trakti kun li pri la eblecoj de Interŝtata Akordo por enkonduko de Esperanto en publikajn lernejojn. Li respondigis plurajn leterojn de D-ro Privat kaj de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista pri tiu ĉi temo.
Tial ni trovas dece, ke ankaŭ UEA gratulu al prezidanto Beneš okaze de lia elekto.
(Esperanto de UEA, 1935-1, p. 5)
UEA ricevis de la Prezidanto de la Ĉeĥoslovaka Respubliko, d-ro Eduard Beneš, propramane de li subskribitan dankleteron pro niaj bondeziroj okaze de lia elekto kiel Prezidanto.
Niaj samideanoj certe bone memoras la subtenon, kiun tiu ĉi granda kaj ne nur en sia lando influa politikisto je ĉiu konvena okazo havigas al nia movado.
(Esperanto de UEA, 1936-3, p. 39)
Traduzione:
Il Dr Eduard Beneš, presidente della Repubblica Cecoslovacca
T. G. Masaryk, finora presidente della Cecoslovacchia, il 14.12.35 ha rinunciato all’incarico per l’età avanzata. Il 18.12. è stato eletto come successore Eduard Beneš. Su 440 schede di voto, ne ha ricevute 340. 24 sono state per un altro candidato; le rimanenti erano bianche.
L’elezione merita di essere registrata qui, perché il Dr E. Beneš nella carica di ministro degli Esteri della Cecoslovacchia ha documentato più volte la sua approvazione del movimento esperantista con memorabili fatti.
È uno dei firmatari della risoluzione sull’Esperanto nella 2a commissione della Società delle Nazioni nel 1920 e nel 1921.
Inviò al 13° Congresso Universale di Esperanto a Praga una lettera in cui, oltre ai saluti ed agli auguri di successo, disse: L’idea di una lingua di intercomprensione, com’è l’Esperanto, ha valore per tutti i sinceri pacifisti. Oggi non è più un’utopia, ma un problema, al quale lavora la collettività intellettuale di tutto il mondo.
Accettò la presidenza onoraria della Conferenza “Pace mediante la Scuola” a Praga nel 1927.
Ricevette a Ginevra nel 1931 l’allora presidente del Comitato Centrale Internazionale, sig. Dr Ed. Privat, per trattare con lui le possibilità di un Accordo Interstatale per l’introduzione dell’Esperanto nelle scuole pubbliche. Fece dare risposta a molte lettere del Dr Privat e della Associazione Esperantista Cecoslovacca su questo argomento.
Per questo troviamo cosa degna che anche l’UEA si congratuli con il presidente Beneš in occasione della sua elezione.
(Esperanto de UEA, 1935-1, p. 5)
L’UEA ha ricevuto del Presidente della Repubblica Cecoslovacca, dr Eduard Beneš, una lettera di ringraziamento con firma autografa per i nostri auguri in occasione della sua elezione a Presidente.
I nostri samideani certamente ricordano bene il sostegno che questo grande politico, influente non solo nel suo Paese, dà al nostro movimento in ogni opportuna occasione.
(Esperanto de UEA, 1936-3, p. 39)