Se, en Italio, oni ekdiras: “Septembro…”, tuj leviĝas koruso el voĉoj kiu daŭrigas: “migru ni. Sezon’ konvenas”, kompletigante la komencan verson de la poeziaĵo de Gabriele D’Annunzio (1863-1938) “I pastori” – La paŝtistoj.
Tiu poeziaĵo estas, laŭ mia opinio, la plej bela de D’Annunzio, kiu en ĝi flankenmetas la eposajn tonojn, parolante, kontraŭe, en amema maniero, pri malnovega sperto, la tiel dirita “transumanza”, tio estas la sezona transmigrado, al la Adriatika maro, de la paŝtistoj de Abruzo kaj de iliaj ŝafoj, fine de la somero, el la montaraj paŝtejoj de Apenino al la ebenaĵaj paŝtejoj de Apulio, laŭ la “tratturi”, kiuj estas herbaj padoj, longaj multegajn kilometrojn, strekitaj de la paŝado de la bestoj ripetita dum jarmiloj. La plej grava el ĉi tiuj bestopadoj, kiu havas latinecan nomon, “Tratturo Magno”, tio estas Granda Pado, estas vera natura “verda ĉefvojo”:
it.wikipedia.org/wiki/Tratturo_L%27Aquila-Foggia
La transmigrado (kiu, memkompreneble, havas ankaŭ inversan direkton, de la maro al la montaro, komence de printempo) estas praktikata ankoraŭ nuntempe, kvankam la iamaj “abruzaj” paŝtistoj estis preskaŭ tute anstataŭitaj de ekstereŭropuniaj enmigrintoj, precipe makedonaj, kiuj elmetas sin al ĉi tiu malmola laboro, ne ŝatata de la italoj (hodiaŭ, se oni bone vidas, D’annunzio ne plu rajtus diri “miaj” paŝtistoj).
Mi transskribas la poeziaĵon “I pastori – La paŝtistoj”, en la itala kaj en la versio al Esperanto de Gaudenzio Pisoni, el la “Itala Antologio”, FEI Milano 1987, p. 452, kaj aldonas:
– la unuatagan koverton (UTK) de la itala poŝtmarko de 1963 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de D’Annunzio, kun la stampo de Pescara (lia naskiĝurbo);
– la italan folieton de 2004 pri la “Tratturo Magno” (en la mapeto oni vidas ĝian itineron, longan 244 kilometrojn, kiu komenciĝas en Akvilo antaŭ la baziliko de Sankta Maria di Collemaggio), kun la poŝtaj stampoj de la lokoj de ekiro (L’Aquila-Akvilo), interhalto (Castel del Monte) kaj alveno (Foggia);
– la italan folieton de 2010 pri la Baziliko de Sankta Maria di Collemaggio en Akvilo, kun la koncerna speciala stampo.
I PASTORI
Settembre, andiamo. È tempo di migrare.
Ora in terra d’Abruzzi i miei pastori
lascian gli stazzi e vanno verso il mare:
scendono all’Adriatico selvaggio
che verde è come i pascoli dei monti.
Han bevuto profondamente ai fonti
alpestri, che sapor d’acqua natia
rimanga ne’ cuori esuli a conforto,
che lungo illuda la lor sete in via.
Rinnovato hanno verga d’avellano.
E vanno pel tratturo antico al piano,
quasi per un erbal fiume silente,
su le vestigia degli antichi padri.
O voce di colui che primamente
conosce il tremolar della marina!
Ora lungh’esso il litoral cammina
la greggia. Senza mutamento è l’aria.
Il sole imbionda sì la viva lana
che quasi dalla sabbia non divaria.
Isciacquìo, calpestìo, dolci romori.
Ah perché non son io co’ miei pastori?
Gabriele D’Annunzio
LA PAŜTISTOJ
Septembro, migru ni; sezon’ konvenas.
Miaj paŝtistoj nun en land’ Abruca
ŝafejojn lasas kaj al maro venas,
descendas al Adriatik’ sovaĝa
verdanta kiel paŝtherbej’ de l’ montoj.
Profunde ili trinkis el la fontoj
alpaj, por ke en migraj koroj gusto
de l’ naskiĝakvo restu por konsolo
kaj iluzi’ de l’ soifanta brusto.
Enmane aveluja verg’ novega.
Kaj ili laŭ antikva vojo grega,
kvazaŭ en herba riverflu’ silenta,
iras sur spuroj de l’ patrar’ antikva.
Ho voĉo de l’ unua plejatenta
ekvidi l’ tremobrilon de la maro!
Laŭlonge de la strando la brutaro
nun iras. La aer’ senblova restas.
La sun’ blondigas tiel la ŝaflanon
ke al la sablo ĝi simila estas.
Plaŭdad’, hufklako, bruoj simpatiaj!
Kial forestas mi, paŝtistoj miaj?
Gabriele D’Annunzio, trad. Gaudenzio Pisoni
(el “Itala Antologio” – 1987, p. 452)