Eventoj

La deka de aŭgusto

​“Dieci agosto” (La deka de aŭgusto) – itala teksto ĉe it.wikipedia.org/wiki/X_agosto – ​estas unu el la plej konataj poeziaĵoj de la itala (romanja) poeto Giovanni Pascoli (1855-1912) it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Pascoli eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Pascoli ​Ĝi memorigas la morton, en misteraj cikonstancoj, de la patro de la poeto, murdita dum li revenis hejmen la 10-a de aŭgusto 1867 (en la tago… Legu plu La deka de aŭgusto

Eventoj · Lokoj

Marcinelle

La 8-an de aŭgusto 1956 okazis en Marcinelle (Belgio) mineja katastrofo it.wikipedia.org/wiki/Disastro_di_Marcinelle en kiu mortis 262 ministoj el 12 landoj: el ili, 136 estis italaj migrintoj, duone el Aprutio, la regiono de Ignazio Silone kaj de lia “Fontamara”. Ĉio komenciĝis la 20-an de junio 1946, per Interkonsento inter Italio kaj Belgio it.wikipedia.org/wiki/Protocollo_italo-belga Tuj post la… Legu plu Marcinelle

Homoj

Ada Fighiera Sikorska

La 7-an de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1996) de la pola esperantista ĵurnalistino Ada Sikorska (1929-1996) it.wikipedia.org/wiki/Ada_Fighiera-Sikorska eo.wikipedia.org/wiki/Ada_Fighiera-Sikorska edzino de Giancarlo Fighiera (tial konata kiel Ada Fighiera Sikorska), dum 34 jaroj (1962-1996) redaktorino de “Heroldo de Esperanto”. En 2010, UEA publikigis volumeton de Giancarlo Fighiera, titolitan “La lastaj tagoj de Ada,… Legu plu Ada Fighiera Sikorska

Homoj

Domenico Modugno

La 6-an de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1994) de la itala (apulia, ne sicilia, kiel ofte oni opinias) kantaŭtoro, aktoro kaj radikala politikisto Domenico Modugno (1928-1994) it.wikipedia.org/wiki/Domenico_Modugno ​(nekredeble, ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto) mondkonata precipe kiel aŭtoro (kune kun Franco Migliacci) kaj interpretisto de la kanzono “Nel blu… Legu plu Domenico Modugno

Homoj

Piero Bargellini

La 5-an de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1897) de la florenca verkisto kaj politikisto Piero Bargellini (1897-1980) it.wikipedia.org/wiki/Piero_Bargellini ​animanto de kultura debato kaj efika popularigisto pri historio kaj arto, precipe de Florenco (kies urbestro li estis je la tempo de la superakvego). ​Ŝuldiĝas al li la ampleksa artikolo “Sandro Botticelli e… Legu plu Piero Bargellini

Homoj

Rabist’ afabla

La 4-an de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1851) de la romanja rabisto Stefano Pelloni (1824-1851), kromnomita “il Passatore” (la Transpasigisto) laŭ la pramista metio de la patro it.wikipedia.org/wiki/Il_Passatore ​En la popola vido, la rabisto (kiu estis mortigita je 27 jaroj de papa ĝendarmo: tiam Romanjo apartenis al la Papa Ŝtato) estis… Legu plu Rabist’ afabla