Homoj

Lili Marleen

La 29-an de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1972) de la germana kantistino Lise-Lotte Helene Berta Bunnenberg, konata per la artista nomo Lale Andersen (1905-1972)
it.wikipedia.org/wiki/Lale_Andersen
eo.wikipedia.org/wiki/Lale_Andersen
fama ĉar en 1938 ŝi lanĉis kanzonon, titolitan “Lili Marleen”, kiu en 1941, dissendita de Radio de la germana armeo, fariĝis tre populara ĉe la militantaj trupoj de ambaŭ flankoj.
Ĝenerale oni opinias, ke ĉi tiu kanzono naskiĝis dum la dua mondmilito; kontraŭe, ĝia teksto devenas de poemeto verkita en 1915 de Hans Leip, germana juna soldato forventuronta al la rusa fronto, titolita “Das Lied eines jungen Soldaten auf der Wacht” (La kanto de juna soldato dum la gardodeĵoro).
En 1937 Norbert Schultze (aŭtoro de militaj marŝoj kaj propagandaj kanzonoj) almetis muzikon, eble ne rimarkante, ke la teksto estas absolute kontraŭmilita.
En 1938 la kanzono estis registrita de Lale Andersen, kun titolo “Das Mädchen unter der Laterne” (La knabino sub la lanterno), sed ĝi vendis malmultegajn diskojn; ekde 1939 ĝi estas konata sub la nomo “Lili Marleen” aŭ “Lili Marlene”

Nur en 1941 la kanzono fariĝis populara; tiam la germana ministro pri Propagando Joseph Goebbels, konsciinte pri ĝia malbatalema spirito, malpermesis ĝian dissendon, sed la protestoj de la soldatoj estis tiom viglaj kaj multenombraj, ke la dissendoj rekomenciĝis, kaj la kanzono eĉ konsistigis la finan siglon de la vesperaj programoj.
En 1942 estis lanĉita itala versio, laŭ versoj de Nino Rastelli, kantita de Lina Termini; la kanzono fariĝis furora ankaŭ en Italio:

Ekde 1944 la germana aktorino kaj kantistino Marlene Dietrich, kiu ekde 1930 vivis en Usono, kantis la kanzonon (en la germana kaj en la angla) por la aliancanaj trupoj

​kaj tial “Lili Marleen” fariĝis komuna kanto de ĉiuj militantaj soldatoj, sendepende de nacieco.
​Ekzistas kvar versioj en Esperanto:
– unu de S. A. Jacobsson (el “Svenska Esperanto-Tidningen/ La Espero” 1942-12, decembro 1942);
– unu de Richard Schulz (Rikardo Ŝulco);
– unu de Cezar (Hans-Georg Kaiser) el la SAT-retejo
www.satesperanto.org/Lili-Marlen.html
– kaj unu de Renato Corsetti
bonalingvo.net/index.php/Lili_Marlen
​Mi transskribas la tekstojn en la germana, en la itala kaj en Esperanto, kaj aldonas malnovan germanan karton kun la prezento de la kanzono.


LILI MARLEEN
(Hans Leip, Norbert Schultze)
Das Lied eines jungen Soldaten auf der Wacht
(La kanto de juna soldato dum la gardodeĵoro)

Vor der Kaserne
Vor dem großen Tor
Stand eine Laterne
Und steht sie noch davor
So woll’n wir uns da wieder seh’n
Bei der Laterne wollen wir steh’n
Wie einst Lili Marleen,
Wie einst Lili Marleen.

Unsere beide Schatten
Sah’n wie einer aus
Daß wir so lieb uns hatten
Das sah man gleich daraus
Und alle Leute soll’n es seh’n
Wenn wir bei der Laterne steh’n
Wie einst Lili Marleen,
Wie einst Lili Marleen.

Schon rief der Posten,
Sie blasen Zapfenstreich
Das kann drei Tage kosten
Kam’rad, ich komm sogleich
Da sagten wir auf Wiedersehen
Wie gerne wollt ich mit dir geh’n
Wie einst Lili Marleen,
Wie einst Lili Marleen.

Deine Schritte kennt sie,
Deinen zieren Gang
Alle Abend brennt sie,
Doch mich vergaß sie lang
Und sollte mir ein Leids gescheh’n
Wer wird bei der Laterne stehen
Mit dir Lili Marleen,
Mit dir Lili Marleen?

Aus dem stillen Raume,
Aus der Erde Grund
Hebt mich wie im Traume
Dein verliebter Mund
Wenn sich die späten Nebel drehn
Werd’ ich bei der Laterne steh’n
Wie einst Lili Marleen,
Wie einst Lili Marleen.

LILI MARLEEN
(Hans Leip, Norbert Schultze, Nino Rastelli)

Tutte le sere
sotto quel fanal
presso la caserma
ti stavo ad aspettar.
Anche stasera aspetterò,
e tutto il mondo scorderò.
Con te Lili Marleen,
con te Lili Marleen.

O trombettiere
stasera non suonar,
una volta ancora
la voglio salutar.
Addio piccina, dolce amor,
ti porterò per sempre in cor.
Con me Lili Marleen,
con me Lili Marleen.

Dammi una rosa
da tener sul cuor
legala col filo
dei tuoi capelli d’or.
Forse domani piangerai,
ma dopo tu sorriderai.
A chi Lili Marleen?
A chi Lili Marleen?

Quando nel fango
debbo camminar
sotto il mio bottino
mi sento vacillar.
Che cosa mai sarà di me?
Ma poi sorrido e penso a te.
A te Lili Marleen,
a te Lili Marleen.

Se chiudo gli occhi
il viso tuo m’appar
come quella sera
nel cerchio del fanal.
Tutte le notti sogno allor
di ritornar, di riposar.
Con te Lili Marleen,
con te Lili Marleen.

LILI MARLEEN
(Hans Leip, Norbert Schultze, trad. S. A. Jacobsson
(Svenska Esperanto-Tidningen/ La Espero
1942-12, decembro 1942)

Brilis lampo hele
ĉe kazerna pord’,
lumis ĝi fidele
en ĉiutaga ord’.
Sur trotuara ŝton-eben’
renkontas vin mi dum promen’
kun ĝoj’, Lili Marleen.

Ni premiĝis kune,
manon tenis man’,
ŝtelis mi sublune
kiseton el Nirvan’.
Kaj siblis vent’ kun akra pen’,
sed brilis lamp’ por nia ben’
ni du, Lili Marleen.

Vokas la gardisto:
– Eniru, jen signal’!
Ne helpas la rezisto,
ĝi gvidas al fatal’.
Kun pez’ mi paŝas al kusen’,
sub lamp’ mi restus en katen’
de vi, Lili Marleen.

Mi en koro ardas
pro sopir’ al vi,
reve vin rigardas
kaj ĉarme ridas vi.
Tra la kuraĝa larm-reten’
dum ĝis revid’ en lamp-seren’:
do ĝis, Lili Marleen!

LILI’ MARLENE
Hans Leip, Norbert Schultze,
trad. Richard Schulz (Rikardo Ŝulco)

Brilis lampo hele ĉe kazerna pord’,
lumis ĝi fidele en ĉiutaga ord’.
Sur trotuara ŝton-eben’,
renkontis vin mi dum promen’
kun ĝoj’, Lili’ Marlene,
kun ĝoj’, Lili’ Marlen’.

Ni premiĝis kune, manon tenis man’,
ŝtelis mi sublune kiseton el Nirvan’.
Kaj siblis vent’ kun akra pen’,
sed brilis lamp’ por nia ben’,
ni du, Lili’ Marlene,
ni du, Lili’ Marlen’.

Vokas la gardisto: “Venu!” Jen signal’,
Helpas ne rezisto, ĝi gvidas al fatal’.
Kun pez’ mi paŝas al kusen’,
sub lamp’ mi restus en katen’
de vi, Lili’ Marlene,
de vi, Lili’ Marlen’.

Mi en koro ardas pro sopir’ al vi.
Reven vin rigardas kaj ĉarme ridas vi,
Tra la kuraĝa larm-reten’
dum ĝis-revid’ en lamp-seren’.
Do ĝis, Lili’ Marlene,
Do ĝis, Lili’ Marlen’.

LILI MARLEN’
Hans Leip, Norbert Schultze,
trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser)
www.satesperanto.org/Lili-Marlen.html

1. Antaŭ l’ kazerno
ĉe la granda pord’
staras la lanterno.
Se staros ĝi laŭ ord’,
ni nin revidos dum reven’
sub la lanterno do sen ĝen’.
Jen laŭ Lili Marlen’.
Jen laŭ Lili Marlen’.

2. Kunis ombroj niaj,
kvazaŭ man’ al man’
vidis la aliaj,
tio estas am’,
kaj ĉiuj homoj vidu nin,
sub la lanterno vin kaj min.
Jen laŭ Lili Marlen’.
Jen laŭ Lili Marlen’.

3. El la kazerno
ekblovas jam signal’.
Kaptas min konsterno:
„Jes, ho kaporal’!”
Ni diris nur: “Do ĝisreven’!”
Sed mi preferus ŝin laŭ em’.
Do vin, Lili Marlen’.
Do vin, Lili Marlen’.

4. Jam se vi paŝumas,
ĝi rekonas vin,
ĝi vespere lumas,
sed ŝi forgesis min.
Kaj se min trafus eĉ malben’,
nu, kiu staru jen sen ĝen’,
kun vi, Lili Marlen’?
Kun vi, Lili Marlen’?

5. El profunda spaco
el entomba buŝ’
levas min en sonĝo
via ama tuŝ’.
Kiam nebuloj montros sin,
Mi ĉe l’ lanterno montros min.
Laŭ vi, Lili Marlen’.
Laŭ vi, Lili Marlen’.

LILI MARLEN’
Hans Leip, Norbert Schultze,
trad. Renato Corsetti
bonalingvo.net/index.php/Lili_Marlen

Ĉe la kazerno por la rendevu’
staris ĉi lanterno restanta sen detru’
nun revas mi pri la reven’
al rendevuoj sen ĉagren’
kun vi Lili’ Marlen’
kun vi Lili’ Marlen’.

Unu aspektis nia ombropar’
tuta urbo spektis ĉi amon sen kompar’
ĉar dum vespero kaj maten’
pludaŭris ĉiam sama scen’
kun vi Lili’ Marlen’
kun vi Lili’ Marlen’.

Sed trumpetisto ĉiam vokis min
eblis ne rezisto al fia disciplin’
kaj devis ĉesi la promen’
pro mia devo esti en
sen vi Lili’ Marlen’
sen vi Lili’ Marlen’

Vian lascivon bone konas ĝi
sed el via vivo min jam forstrekis ĝi
dum mi batalas sur posten’
ĉe la lanterno paŝas sen
sen mi Lili’ Marlen’
sen mi Lili’ Marlen’

El ĉi silento el ĉi tera grund’
levas min la tento al via am-inund’
se reaperos la seren’
mi pretos ree por promen’
kun vi Lili’ Marlen’
kun vi Lili’ Marlen’

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *