Homoj

Aldo Palazzeschi

La 17-an de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1974) de la florenca poeto kaj verkisto Aldo Pietro Vincenzo Giurlani (1885-1974), konata per la pseŭdonimo Aldo Palazzeschi, alprenita ekde 1905 (Palazzeschi estis la familia nomo de lia patra avino)
it.wikipedia.org/wiki/Aldo_Palazzeschi
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
​fama precipe pro la poeziaĵo “La fontana malata” (La fonto malsana), kiu estas ĉefverko de lingva virtuozismo, kaj konsistigas veran defion por tiu kiu volas ĝin traduki.
​En Esperanto ekzistas la traduko de ĉi tiuj poeziaĵoj (ĉiuj en la volumo “Enlumas min senlimo”, LF-KOOP 1990):
​- “La fontana malata” “La fonto malsana”, trad. Clelia Conterno Guglielminetti;
​- “Mar grigio” – “Mar’ griza”, trad. Gaudenzio Pisoni;
​- “Rio Bo”, trad. Gaudenzio Pisoni;
​- “Chi sono?” – “Mi, kiu?”, trad. Carlo Minnaja.
​Krome, en “Literatura Mondo” 1935, paĝoj 119-120, estas ampleksa prezento de ĉi tiu aŭtoro.
​Mi transskribas “La fontana malata” – “La fonto malsana”, en la itala kaj en Esperanto. Temas pri vere originala verko, kun tre mallongaj versoj, kiuj imitas la sonojn kaj la takton de fontano kiu penas por elverŝi akvon.
​Kontraste al tio, mi aldonas bildon de tipa fontano de Romo, datiĝanta de 1587 (oni eĉ atribuas ĝin al Mikelanĝelo), konata kiel “la fontano de la ŝarĝoportisto”. La viro, kiu tenas en siaj brakoj akvobareleton, estas migranta akvovendisto; sed maliceta tradicio diras, kontraŭe, ke temas pri ruza drinkejestro, kiu ĉe mortopunkto petis la gracon pluvivi kiom sufiĉas por elverŝi la tutan akvon, kiun li estis aldoninta al la vendita vino. Nu, de tiam pasis pli ol kvarcent jaroj, kaj li ankoraŭ elverŝas.


LA FONTANA MALATA

Clof, clop, clock,
cloffete,
cloppete,
clocchete,
chchch…
È giù,
nel cortile,
la povera
fontana
malata;
che spasimo!
sentirla
tossire.
Tossisce,
tossisce,
un poco
si tace…
di nuovo
tossisce.
Mia povera
fontana,
il male
che hai
il core
mi preme.
Si tace,
non getta
più nulla.
Si tace,
non s’ode
romore
di sorta,
che forse
che forse
sia morta?
Orrore!
Ah! no.
Rieccola,
ancora
tossisce.
Clof, clop, cloch,
cloffete,
cloppete,
clocchete,
chchch…
La tisi
l’uccide.
Dio santo,
quel suo
eterno
tossire
mi fa
morire,
un poco
va bene,
ma tanto…
Che lagno!
Ma Habel!
Vittoria!
Andate,
correte,
chiudete
la fonte,
mi uccide
quel suo
eterno
tossire!
Andate,
mettete
qualcosa
per farla
finire,
magari…
magari
morire.
Madonna!
Gesù!
Non più!
Non più.
Mia povera
fontana,
col male
che hai,
finisci
vedrai,
che uccidi
me pure.
Clof, clop, cloch,
cloffete,
cloppete,
clocchete,
chchch…

Aldo Palazzeschi

LA FONTO MALSANA

Klof, klop, klok,
kloffe te,
kloppe te,
klokke te,
kkk…
Ĉi sube
en korto
ho povra
la fonto
malsana,
angoro
ĝin aŭdi
tusanta!
Ĝi tusas,
ĝi tusas,
momenton
silentas,
kaj ree
ĝi tusas,
Ho povra
fonteto,
de vi la
malsano
min premas
enkore.
Silentas,
ne gutas
plu io,
silentas
aŭdiĝas
nenia
brueto…
ĉu eble…
ĉu eble
ĝi mortis?
Hororo!
Ha, ne!
Jen ree
Denove
ĝi tusas.
Klof, klop, klok,
kloffe te,
kloppe te,
klokke te,
kkk…
ĝin ftizo
mortigas.
Ho Dio,
ve, ĝia
eterna
tusado
min igas
mortadi,
ja ete
nu bone,
sed tiom!
Ve, ĝemo!
Sed Habel,
Viktorja!
Vi kuru,
vi fermu
la fonton,
mortigas
min tiu
eterna
tusado!
Vi iru,
vi metu
kelkion
por igi
ĝin fini,
kaj eble…
kaj eble
ĝi mortu!
Madono!
Jesu’!
Ne plu,
ne plu!
Ho povra
Fonteto
kun via
malsano
vi ĉesu,
vi vidos,
min mem vi
mortigos.
Klof, klop, klok,
kloffe te,
kloppe te,
klokke te,
kkk…

Aldo Palazzeschi, trad.Clelia Conterno Guglielminetti
(el “Enlumas min senlimo” 1990)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *