Homoj

Rocco Granata

La 16-an de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1938) de la itala-belga kantaŭtoro Rocco Granata
it.wikipedia.org/wiki/Rocco_Granata
fama kiel aŭtoro (en 1959) de la kanzono “Marina”

​tradukita al Esperanto de Otello Nanni kaj, pli ĵuse, de Manŭel (Emanuele Rovere)

​Mi transskribas la du versiojn en Esperanto, kaj aldonas la kovrilon de la KD de Manŭel (Emanuele Rovere) “Dankas mi la vivon”, kun la kanzono “Marina”.


MARINA
Rocco Granata, trad. Otello Nanni
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/tradicia.html#MARINA

Mi arde enamiĝis al Marina
tre ĉarma kaj tre gaja brunulino…
Sed amon mian tute ŝi neglektas:
kiel konkeri ŝian koron do?

Ŝin iam mi renkontis tute sola,
rapida iĝis mia bato kora.
Kaj kiam aŭdis ŝi la amdeklaron,
ŝi kison al mi donis kun fervor’…

REFRENO

Marina, Marina, Marina
mi volas edziĝi al vi.
Marina, Marina, MArina,
mi estas frenezo pro vi!
Brunulino kara,
ho belaĵo rara,
vi ne devas min forlasi
ho ne, ne, ne, ne, ne…
Brunulino kara,
ho belaĵo rara,
vi ne devas min forlasi
ho ne, ne, ne, ne, ne…

MARINA
Rocco Granata, trad. Emanuele Rovere

Mi enamiĝis arde al Marina,
knabino vere bela, ege ina,
sed ŝi rifuzis miajn amoferojn:
kion mi faru por konkeri ŝin?

Renkontis mi ŝin sola iun tagon,
haltigis preskaŭ mia kor’ la pulson.
Apenaŭ mi deklaris mian senton,
ŝi ĉirkaŭbrakis kaj tuj kisis min.

Marina, Marina, Marina,
mi volas edziĝi al vi.
Marina, Marina, Marina,
mi volas edziĝi al vi.
Karulino mia,
mi petas “min ne lasu,
tiel vi min ruinigus,
ho ne, ne, ne, ne, ne”.
Karulino mia,
mi petas “min ne lasu,
tiel vi min ruinigus,
ho ne, ne, ne, ne, ne”.

Marina, ne, ne, ne!
Marina, ne, ne, ne …

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *