Homoj

Bosch

La 9-an de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1516) de la nederlanda pentristo Jeroen Anthoniszoon van Aken (1453-1516), konata per la artista nomo Hieronymus Bosch (laŭ la nomo de la naskiĝurbo, ‘s-Hertogenbosch = Duka Bosko) it.wikipedia.org/wiki/Hieronymus_Bosch
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
fama pro la imagopovo, kiu ofte distordas la realon, kreante efektojn tute originalajn.
​Pri lia personeco okazis prelego en Esperanto, kun lumbildoj, en la kadro de la Esperantista Kultura Semajnfino en Lugano (Svislando) de la 16a-17a de novembro 1974 (laŭ “L’Esperanto” 1975-3, p. 5).
​Pri lia arto (kun belaj kolorbildoj) oni parolas en numero 1984-7/8 de “Espero katolika”, en artikolo de Claude Piron titolita
ĈU ESPERANTO ESTAS DI-REGNA?
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1984_0708.htm#2
​Mi aldonas bildon de fama pentraĵo de Hieronymus Bosch, “Triptiko de la fojnĉaro”, menciita en poeziaĵo de la pola kristana judo Roman Brandstaetter publikigita en “Espero katolika” 1989-1/2
www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1989_0102.htm#5

Unu penso pri “Bosch

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *