La 31-an de julio estas la probabla datreveno de la morto (en 1944) de la franca aviadisto kaj verkisto Antoine de Saint-Exupéry (1900-1944)
it.wikipedia.org/wiki/Antoine_de_Saint-Exup%C3%A9ry
eo.wikipedia.org/wiki/Antoine_de_Saint-Exup%C3%A9ry
fama precipe pro la romano Le petit prince (La eta princo)
it.wikipedia.org/wiki/Il_piccolo_principe
eo.wikipedia.org/wiki/La_Eta_Princo
tradukita al centoj da lingvoj, kun ses eldonoj en Esperanto:
-x presforme, trad. Pierre Delaire, kun blankenigraj bildoj, en Orléans (Francio) en 1961;
– presforme, trad. Miyake Shihei, en Japanio en 1978;
– presforme, trad.Pierre Delaire, profunde reviziita ka kun koloraj bildoj, en Montreal (Kanado) en 1984;
– presforme, kiel scenigita rakonto, en Zagrebo (Jugoslavio/ Kroatio) en 1990;
– presforme, trad. Pierre Delaire reviziita de internacia Komitato, en Kanado en 2010;
– elektronike, rete atingebla, eld. Inko (Svedio):
i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20saint-exupery,%20antoine%20de%20-%20la%20eta%20princo.pdf )
La libro, ŝajne rakonto por infanoj, estas kontraŭe “fabelo por plenkreskuloj”, densa je veroj.
Mi transskribas la recenzon pri la origina eldono en Esperanto de 1961, el la revuo “Esperanto de UEA” 1961-10, paĝo 172, kaj mi aldonas:
– la kovrilon de la volumo de 2010;
– la bildojn de la iama franca bankbileto je 50 frankoj, dediĉita al Antoine de Saint-Exupéry;
– germanan poŝtmarkon de 2014 pri “La eta princo” (du kuriozaĵoj: 1- oni ne atendus germanan memorigon, se konsideri, ke Antoine de Saint-Exupéry mortis dum milita aviada operaco, faligite ĝuste de germana ĉasaviadilo; 2- li “malaperis” senspure, samkiel la eta princo de la rakonto).
Antoine de Saint-Exupéry : LA ETA PRINCO. Esperanta traduko de Pierre Delaire. Kun desegnaĵoj de la aŭtoro; 100-paĝa libro – Eldonis: Esperantista Libro-Klubo “Edelvejso” Orléans, Francujo. Prezo : 8,90 gld., 35,60 st.
Jen denove ĉefverko, kiu aperis en vere bona, modela traduko en Esperanto! Ĝi ŝajne estas por infanoj, sed, mi konjektas, la verkisto unuavice celis la plenaĝulojn, la “grandpersonojn”, kiel li nomas nin. Ĉar en la mirinda fabelrakonto pri renkontiĝo kun princeto el malgranda planedo, pri ties ĉarma, aminda infaneco kaj saĝeco, pri liaj spertoj sur diversaj simbolaj planedoj kun diversaj, precipe egoistaj homtipoj, eble estas kelkaj partoj, kiujn la geknaboj ne trovos interesa kaj komprenebla. Sed la pli aĝaj, junuloj kaj plenaĝuloj, povas multon lerni el ĝi, ĉar ĝi per simplaj, ĉiam klaraj frazoj esprimas eternajn verojn. Mi konsentas kun la antaŭparolo de s-ro Ralph Harry, la konata aŭstralia esperantisto: Ĝi estas tre grava aldono al nia literaturo, kun bonega, imitinda stilo, kun altnivela pensoenhavo. Kia domaĝo, ke Saint-Exupéry mortis 44 jara, li malaperis kun sia aviadilo simile, kiel en lia verko malaperas La Eta Princo – por ke ĝi vivu, pensigu kaj kuraĝigu nin por ĉiam! Precipe por esperantistoj estas varmsenta la montro de la vera amikeco, ties simpleco kaj graveco.
Aparte ĉarma estas la – por la nuna generacio jam ne kutima – sinsekva uzado de “ci”, pri kiu nuna lernolibro kuraĝis deklari, ke ĝin oni jam ne uzas. Kaj jen libro plena de “ci”, kiu donas apartan intimecon kaj korvarmon! Al tio kompletige bone aliĝas la infanecaj desegnaĵoj – domaĝe sen la koloroj de la originalaj akvareloj de la talenta verkisto. – En la traduko mi trovis unu francismon: ĝenerale ni ne uzas “ĉe” kun akuzativo: “La vojoj kondukas ĉe la homojn”, por mi sonus pli trafe: “al la homoj”. Ankaŭ la vorto “agitiĝos” en libro ĉefe por infanoj sonus pli simple: “ekmoviĝos”. Kiam la verkisto portas en siaj brakoj la etan princon, al li ŝajnis, ke li portas “malfortan” trezoron”… “ke nenio estas pli malforta sur la tero”. Ĉu ne estus la ĝusta esprimo “malpeza”?!
Mi dankas, ke mi povis konatiĝi kaj amikiĝi kun La Eta Princo kaj kun Antoine de Saint-Exupéry! Faru vi la samon!
Pál Balkányi
(“Esperanto de UEA” 1961-10, p.172)