Homoj

Riccardo Muti – Areno de Verono

La 28-an de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1941) de la napola orkestra direktanto Riccardo Muti
it.wikipedia.org/wiki/Riccardo_Muti
​unu el la plej lertaj kaj famaj, kun nekutime ampleksa repertuaro prezentita en la plej gravaj teatroj de la mondo.
​Pri li parolis tre ofte Radio Roma en Esperanto; inter la multaj tekstoj, mi transskribas tiun de la 24-a de aŭgusto 1980, kiu prezentas ankaŭ originalan muzikan fenomenon, la Opersezonon kiu disvolviĝas ĉiujare ĉe la Areno de Verono, malnova romia amfiteatro kiu povas gastigi 35.000 spektantojn, kun perfekta aŭdebleco.
Mi aldonas:
– bildkarton de 1972, kun la tiujara programo ĉe la Areno de Verono;
– la bildon de la Areno de Verono, el la kovrilo de “L’Esperanto” 1992-2 (lige kun la Eŭropa Kongreso de Esperanto, kiu en 1992 okazis ĝuste en Verono).


 

RADIO ROMA – ESPERANTO, 24.8.1980

MUZIKO EN VERONO
Teksto de Rodolfo Brancoli, traduko de Antonio De Salvo

​Neforgesebla interpreto de la “Rekviema Meso” (Messa da Requiem) de Giuseppe Verdi, sub la direktado de Riccardo Muti, konsistigis, komence de aŭgusto, la ĉefan prezentaĵon de la 58-a Opersezono de la Areno de Verono (Nordorienta Italio). Tiu Areno, kiel konate, estas unu el la ĉefaj someraj celoj de la amantoj de opermuziko, ne nur italaj sed tutmondaj. La prestiĝo de ĉi tiu teatro konstante kreskis tra la jaroj: la merito ŝuldiĝas al saĝa organizado, al lerta orkestro (kvankam ĝi konsistas el muzikistoj venantaj el tuta Eŭropo, ĝi ludas plenagorde), kaj al famaj direktantoj. Sed ankaŭ ludas gravan rolon, en la sukceso de la Areno de Verono, la nevenkebla arkitektura kadro, en kiu la spektakloj disvolviĝas. Oni komprenas, do, kial la verona aranĝo estas firma punkto en la eŭropa operteatro. Ne temas nur pri nombro-fenomeno (kvankam la 500 mil spektantoj de ĉi tiu jaro, kun totala enspezo de pli ol 3 miliardoj da liroj, estas sendube unikaĵo en la panoramo de la similaj eŭropaj aranĝoj); sed gravas, precipe, ke la veronaj prezentoj estas popola kultura fenomeno. Ĉiuvespere, la hom-amaso estas spektaklo jam en si mem, kaj ĝi igas, tiel, la aranĝojn vere unikaj.
​La ĉefaj etapoj de la ĉijara programo estis “La Gajulino” (La Gioconda) de Amilcare Ponchielli, “Karmena” (Carmen) de Georges Bizet, “Aida” kaj la “Rekviema Meso” (Messa da Requiem) de Verdi. Krome, ekster la Areno sed en la kadro de la samaj aranĝoj, densa kalendaro de koncertoj kaj baledoj. Gekantistoj kiaj Luciano Pavarotti kaj Montserrat Caballé, gedancistoj kiaj Carla Fracci kaj Paolo Bortoluzzi, direktantoj kiaj Riccardo Muti, Anton Guadagno kaj Michel Plasson, estis, ĉijare, la ĉefaj “steluloj” de la verona sezono, kiu finiĝos la 30-an de aŭgusto; ili estis la idoloj de la preskaŭ 35 mil homoj, kiuj en ĉiu vespero plenigas la veronan Arenon, ĉi tiun nekompareblan subĉielan teatron, konstruitan de la romianoj por tute aliaj celoj ol por operaj prezentoj, kaj tamen perfektan el la akustika vidpunkto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *