La 20-an de julio 1866 okazis la marbatalo ĉe Lissa (Vis en la kroata), insulo de Dalmatio fronte al Spalato/ Split
it.wikipedia.org/wiki/Battaglia_di_Lissa
it.wikipedia.org/wiki/Lissa_(isola)
inter la aŭstra-hungara Imperia-Reĝa Mararmeo (K.u.K Kriegsmarine) kaj la Reĝa Mararmeo de la novnaskita Regno de Italio, aliancita kun Pruslando.
La pritakso de ĉi tiu batalo estas tre malsimila, depende de la Landoj:
– en la iamaj aŭstraj-hungaraj teritorioj, ĝi estas konsiderata granda imperia-reĝa venko (la itala Mararmeo perdis du ŝipegojn – Re d’Italia kaj Palestro – kaj havis 620 mortintojn kaj 161 vunditojn, dum la aŭstra-hungara Mararmeo perdis neniun ŝipon, kaj havis 38 mortintojn kaj 138 vunditojn).
La memorigo pri Lissa estis utiligita de la Imperiestro Francisko Jozefo en la proklamo kiun li lanĉis al siaj popoloj kiam Italio ekmilitis kontraŭ Aŭstrio-Hungario en 1915 («Der neue hinterlistige Feind des Südens ist für euch sicherlich kein neuer, unbekannter Gegner. Die großen Erinnerungen von Novara, Mortara, Custoza und Lissa, der Stolz meiner Jugend, und der eiserne Wille von Radetzky, Erzherzog Albert und Tegetthoff, der in meinen Streitkräften zu Wasser und Land fortelbt, sind meine Garanten, dass wir auch im Süden erfolgreich die Grenzen der Monarchie verteidigen werden. = La nova perfidema malamiko de l’ sudo certe ne estas por ĝi nova, nekonata kontraŭlo. La grandaj memoroj de Novara, Mortara, Custoza kaj Lissa, la fiero de mia junaĝo, kaj la firma volo de Radetzky, de Ĉefduko Alberto kaj de Tegetthoff, kiu daŭre vivas en miaj armitaj fortoj surmare kaj surtere, estas al mi garantiantoj ke ankaŭ sude ni plensukcese defendos la landlimojn de la Monarkio»);
– en Kroatio, ĝi estas same konsiderata granda venko, sed kroata, ĉar multaj el la maristoj de la aŭstra-hungara Mararmeo estis istrianoj kaj dalmatianoj (en la nova monumento al la falintoj, ĵus starigita en Lissa, estis forigitaj ĉiuj italaj nomoj; kaj la memorŝildo, kiu invitas al paco en Adriatiko, estas nur en la kroata kaj en la germana, ne ankaŭ en la itala);
– en Venetio, ĝi estas konsiderata la lasta granda venecia venko (en 1797 la teritorioj de la Venecia Respubliko – Venetio, Istrio kaj Dalmatio – estis pasintaj al Aŭstrio; ĝis 1849, la oficiala nomo de la Imperia-Reĝa Mararmeo estis “Oesterreich-Venezianische Marine”, tio estas Aŭstria-Venecia Mararmeo; kvankam la oficiala lingvo estis la germana, la komunuza lingvo sur la imperiaj-reĝaj militŝipoj estis la venecia dialekto; estas fama la instigo en la venecia adresita de la aŭstra Admiralo Wilhelm Von Tegetthoff
it.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_von_Tegetthoff
kiu estis vizitinta la Maristan Kolegion de Venecio, al la itala direktilisto Tomaso Penso el Chioggia apud Venecio por ke li rostrofendu italan ŝipon: “…daghe dosso, Nino, che la ciapemo!” tio estas “alfrapu ĝin, Nino, ni ĝin trafas!”; ĉe la fino de la batalo, la “imperiaj-reĝaj maristoj suprenĵetis siajn ĉapojn kriante “Sankta Marko! Sankta Marko!”);
– en la resto de Italio, ĝi estas memorata (verdire, malmulte) kiel negrava malvenko (Gabriele D’Annunzio parolis pri “glorieto de Lissa”), ŝuldita ne al malbraveco de la batalintoj, sed al la mallerteco de la itala Admiralo Carlo Pellion di Persano (kiu estis procesita kaj kondamnita)
Estas ankaŭ la dubo, ke serioza enketo estus povinta malkovri ja alion (oni babilis pri malaltkvalita bronzo de la kanonoj, difektiĝinta pulvo, tro maldikaj kirasoj, kaj similaj trompoj fare de la liverintoj).
Neduaranga elemento de la malvenko estis la fakto, ke la italaj maristoj ne komprenis unu la alian: la itala Mararmeo konsistis el viroj de la iamaj Mararmeoj de la Regno de Sardinio (precipe, Ĝenovo), de la Grand-dukejo de Toskanio, de la Regno de Du Sicilioj, kaj de la ĵus aneksitaj teritorioj apartenintaj al la Papa Ŝtato; estas facile imagi, kiom malfacile Admiralo Persano, naskiĝinta en la landinterna piemonta provinco Vercelli (kaj pro tio malŝate nomata “la Admiralo de la rizkampoj”), sukcesis komuniki kun maristoj liguriaj, sardiniaj, napolaj, siciliaj, apuliaj, aprutiaj, markiaj, romanjaj, en epoko kiam la itala normlingvo (praktike, la toskana variaĵo) estis parolata de malmultegaj italoj (eĉ la itala Reĝo Viktoro Emanuelo la dua parolis prefere france aŭ piemonte, samkiel la iama napola Reĝo Francisko la dua parolis napole);
– la afero plej kurioza, tamen, estas alia: la himno de la italaj marinfanterianoj (apartenantaj al elita korpuso, iel simila al la usonaj “Marines”, speciale trejnita por la defendo de la venecia laguno kaj tial nomata “lagunari”- lagunaj soldatoj) mencias Lissa-n kiel gloran okazaĵon: “Come a Lissa, così a Premuda, impugneremo la spada nuda…”- Kiel en Lissa, tiel en Premuda ni ekprenos la nudan glavon…. Evidente, oni rilatigas sin al la fakto, ke la lagunaj soldatoj estas la idealaj daŭrigantoj de la “Fanti de mar” (marinfanterianoj) de la Venecia Respubliko.
Suferplena sorto trafis preskaŭ ĉiujn monumentojn starigitajn memore al la batalo kaj/ aŭ honore al Von Tegetthoff.
Nur tiu de Vieno (la urbo kie Von Tegetthof mortis) restis kia kaj kie ĝi estis ĉe la origino.
Monumento memore al la aŭstraj falintoj – verko de la triesta skulptisto Leone Battinelli – estis starigita en 1867 en la tombejo de Lissa: ĝi prezentis mortontan kuŝantan leonon (kiu memorigis tiun de Sankta Marko) kiu kunpremis en la ungegoj aŭstran flagon; sur la flankoj de la bazo estis skuptitaj la nomoj de la falintoj.
Kiam, fine de la unua mondmilito, la italaj trupoj okupis parton el Dalmatio (interalie, la insulon Lissa), al la monumento al la falintoj estis aldonitaj du platoj: “Italio venkintino” kaj “Novembro 1918”.
Poste, tamen, la plimulto el la regiono estis aneksita al la nova Regno de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj (Jugoslavio); tiam la monumento estis malmuntita kaj translokita al Livorno, ĉe la itala Mar-Akademio (kaj Kroatio daŭre depostulas ĝian redonon).
La monumento al Von Tegetthof starigita en Pola/ Pula (la ĉefa aŭstra marbazo) estis malmuntita kiam Istrio estis aneksita al la Regno de Italio, kaj en 1935 estis lokita en Graz (Aŭstrio).
La monumento al Von Tegetthoff starigita en Marburg (iam en la aŭstra Stirio, nun Maribor en Slovenio, naskiĝurbo de la Admiralo: kurioze, ankaŭ li naskiĝinta en landinterno) estis detruita de slovenoj en 1921, en la kadro de slovenigo de la urbo.
Koncerne la rilatojn kun Esperanto, antaŭ ĉio mi evidentigas la demandon pri komuna lingvo, jen en la kadro de pluretna Ŝtato kia la Aŭstra Imperio, jen en la kadro de Lando kun fortaj regionaj diferencoj, kia Italio (kie la itala normlingvo estas ankoraŭ nun, por multegaj, la dua lingvo, kiun oni studas – kaj ne ĉiam oni lernas – lerneje, sed oni ne uzas en la ĉiutaga vivo); mi pludiras ke – kiel oni vidis en Lissa – komuna lingvo estas fundamenta elemento por agada interligiteco.
Krome, en la romano “I Malavoglia” de Giovanni Verga it.wikipedia.org/wiki/I_Malavoglia
publikigita en 1881 nemulte post la okazintaĵoj, oni parolas pri la batalo de Lissa; en la Esperanta traduko de 2006 fare de grupo el Padovo (Giancarlo Rinaldo, Anselmo Ruffatti, Paola Tosato) kun la titolo “La Malemuloj”, Edistudio 2006, la priskribo okupas la paĝojn 134-138.
Mi aldonas:
– malnovan aŭstran poŝtkarton pri admiralo von Tegetthoff;
– la kovrilon de “La Malemuloj”.
Molto interessante.